Loading
Kelkaj klarigoj koncerne mian blogadon pri Israelo

Kelkaj legantoj de mia blogo opinias ke mi blogas tro porisraele kaj ke mi pentras tian bildon de la afero ke Israelo faras ĉion bone kaj estas senkulpa. Sed tiel kompreneble ne estas.

Ne troviĝas perfekta lando kaj tial ankaŭ Israelo ne estas perfekta. Israelo ankaŭ havas mankojn.

La ĉefa kialo al mia blogado pri Israelo estas suprenlevi faktojn kaj informojn kiujn oni emas “forgesi” traktante la konflikton inter Israelo kaj ties malamikoj. Alia kialo estas kontraŭbatali malveraĵojn kiuj troviĝas pri Israelo.

La fundamento al ĉia mia traktado de la konflikto estas ke Israelo rajtas ekzisti kiel juda ŝtato. Miaopinie kaj judoj kaj araboj rajtas loĝi en la koncerna teritorio. Tial ili devas loĝi tie kune. Mi opinias ke ili kune devas interkonsenti pri kiel tio povus esti efektivigita.

Mi ricevis sufiĉe multe da pozitivaj vortoj pri mia blogado. Mi ja publikigas miajn blogaĵojn en tri diversaj blogsistemoj kaj en Ipernity estiĝis plej multe da diskutado.

La afero pri la konflikto inter Israelo kaj ties malamikoj estas tre tikla. Ĝi vekas multajn sentojn, pensojn kaj opiniojn. Kvankam ĝi estas tiel tikla, mi klopodas blogi pri ĝi.

Mi bonvenigas ĉian kritikadon de mia blogado!

Mi blogas esperante ke la konflikto inter judoj kaj araboj povus ĉesi kaj ke firma kaj fina paco povus estiĝi.

Fine mi volas publikigi filmeton kiu montras 40 judajn kaj 40 arabajn infanojn kantantajn kune kun Bill Clinton la kanton Imagine de John Lennon. Pacon al judoj kaj araboj!

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe: miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity. Listo de ĉiuj artikoloj.

11 comments

Andy Անդրանիկ said:

Tom, mi legis vian blogaĵon kaj multajn aliajn, sed mi kelkfoje preferas silente ĉar mi kredas ke vi blinde defendas Israelon (vi tute rajtas fari tion) kontraŭ multaj pravaj asertoj de aliaj komentintoj. Mi mem iom timas aŭskulti pri ''juda ŝtato'', same diris la turkoj ('Turkio por la turkoj') kaj venis genocido por armenoj, grekoj, asirianoj kaj jezidaj kurdoj. Lando kiu havas grandegan araban loĝantaron, ne povus ekskluzive nomiĝi juda ŝtato, ĉar ĝi klare diskriminacias aliajn civitanojn.
Mi multege blogas pri Armenio, multaj scias tion, sed kontraste, mi kutime blogas pri kulturaĵoj kaj historio kaj eĉ se mi kontraŭas Israelon kaj Azerbajĝanon, mi ne kredas ke Armenio ĉiam prave agas ĉefe en la lasta milito pro Karabaĥo... Tio signifas ke Israelo ankaŭ ne sanktas... ĝi estas homa ŝtato kaj jes, ĝi plene rajtas ekzisti kaj mi subtenas ĝin.
13 years ago ( translate )

Tom Nylund replied to Andy Անդրանիկ:

Dankojn pro via komento Andy.

Interesa demando estas ĉu povas ekzisti juda ŝtato kun rimarkinda araba malplimulto kaj ĉu tiu ĉi araba malplimulto tiuokaze estas elmetata de diskriminacio kaj tiuokaze kiel multe. Mankoj troviĝas kompreneble, sed kompare kun multaj aliaj landoj Israelo traktas sian araban malplimulton bone.

Unu afero estas almenaŭ tute klara al mi kaj tio estas ke la afero pri la araba malplimulto en Israelo ne estas la plej granda afero rilate al la tuto. Troviĝas aliaj aferoj kiuj estas pli grandaj kaj plie efikas al la tuta konflikto. Tio estas laŭ mi ekz. la mensogoj kaj malveraĵoj kiuj troviĝas pri Israelo kaj ankaŭ la pli kaj pli kreskanta emo senlegitimigi Israelon.

Mi estas tute konscia pri tio ke mi tre multe defendas Israelon en mia blogo. Ĉiam ne estas facile blogi pri tiu ĉi tre tikla afero. Mi tamen daŭre faras interesajn observojn. Ekz. estas interese ke en Esperantujo troviĝas tre multe da maldekstrema materialo pri Israelo. Tia materialo verdire ne ĉiam baziĝas sur faktoj, sed enhavas multajn malveraĵojn, troigojn kaj distordon de faktoj. En Esperantujo tio okazas kaj laŭ miaj observoj tio ne vekas tiel multe da kritiko.

Antaŭ kelkaj tagoj mi komentis poemon de Jorge Camacho en Libera Folio. Tiu ĉi koncerna poemo enhavas kelkajn malveraĵojn kaj entute donas tre unuflankan bildon de la situacio en la Gaza-strio. Interese estas ke tiu poemo kaŭzis verdire neniajn ajn reagojn. Sed kiel estus se mi publikigus tie (en Libera Folio) artikolon kie mi iom defendus Israelon? Mi estas sufiĉe certa ke tia artikolo kaŭzus sufiĉe multe da reagoj.

Mi scias ke mi tre multe defendas Israelon en mia blogo. Sed tio nepre ne signifas ke Israelo estus perfekta. Nepre ne. Sed kial do ekz. tia afero kiel la poemo de Jorge Camacho ne kaŭzas tiel multe da reagoj? Kial mia blogo kaŭzas pli da reagoj?

Tiuj demandoj/observoj estas laŭ mi tre interesaj kaj tre gravaj. Troviĝas io pri Israelo, ke defendado de Israelo kaŭzas pli da reagoj ol ekz. iu poemo kiu enhavas evidentajn malveraĵojn pri Israelo.

Tiuokaze mia demando estas: ĉu tio estas juste? Laŭ mi ne. Kaj tio montras ke ie troviĝas iu grava problemo. Tial mi sentas ke mia blogo estas tute necesa, kvankam ĝi iam povas esti iom unuflanka. Sed la materialo kiu jam troviĝas pri Israelo en Esperantujo estas ja ankaŭ unuflanka. Sed tio ne kaŭzas reagojn en la sama maniero kiel mia blogo.

Rigardu Le Monde Diplomatique en Esperanto kaj vi sufiĉe baldaŭ observos ke tiuj informoj ne estas neŭtralaj, sed enhavas malveraĵojn kaj distordojn pri Israelo. Ne multaj protestas. Ne multaj reagas. Sed kiam mi starigas blogon kiu defendas Israelon - kaj kiu male eble povas esti iom unuflanka - ja venas reagoj.

Tiuj ĉi aferoj estas vere pripensindaj.
13 years ago ( translate )

Rita replied to Andy Անդրանիկ:

Andy skribis: "Tio signifas ke Israelo ankaŭ ne sanktas... ĝi estas homa ŝtato kaj jes, ĝi plene rajtas ekzisti kaj mi subtenas ĝin."

Andy, dankon pro via komento. Pri la malplimultoj: Ishmael Khaldi, bedueno, islamano kaj araba civitano de Isralo, asertas ke Israelo ne estas perfekta, tamen, vojaĝante en Ameriko, Kanado, Anglujo, Aŭstralio, li ne vidis, ke en tiuj landoj oni traktadas malplimultojn pli bone ol en Israelo. Li diras: "Minoritatoj havas problemojn ĉie. Ni estas 60-jaraĝaj, dum Ameriko aĝas 230 jarojn".

Mi aldonas: tio direblas eĉ spite al 60 jaroj da milito, dum kiuj parto de* la araba malplimulto ne nur teorie subtenis la malamikojn de Israelo.

*parto de: ekzistas ankaŭ araboj, kiuj estas lojalaj civitanoj de la juda ŝtato de Israelo.
13 years ago ( translate )

Rita replied to :

Tom skribis: "...la mensogoj kaj malveraĵoj kiuj troviĝas pri Israelo kaj ankaŭ la pli kaj pli kreskanta emo senlegitimigi Israelon."

Jen la bedaŭrinda kerno.
13 years ago ( translate )

Tom Nylund replied to :

Pri la senlegitimigado de Israelo troviĝas bona paĝo en la retpaĝaro de la israela Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj: http://www.mfa.gov.il/MFA/FAQ/FAQ_Attack_Israeli_Values.htm
13 years ago ( translate )

Rita replied to :

Dankon Tom. Legindaĵo tie: "Can Israel be both a Jewish state and a democracy?" (Ĉu Israelo povas esti kaj juda ŝtato kaj demokratio?)
13 years ago ( translate )

Tom Nylund replied to :

Mi tralegis tiun ĉi tekston koncerne ĉu Israelo povas esti kaj juda ŝtato kaj demokratio kaj mi devas diri ke estas tute evidente ke necesas "suprenlevi faktojn kiujn oni emas forgesi koncerne la konflikton inter Israelo kaj ties malamikoj"... Ŝajnas troviĝi tia bezono...
13 years ago ( translate )

Andy Անդրանիկ said:

Mi volas korekti frazon mian. Mi diris ke mi kontraŭas Israelon sed tio estis eraro, mi volis diri ke mi kontraŭas Turkion.
13 years ago ( translate )

Andy Անդրանիկ said:

Tom kaj Rita, mi multe legis ke en Israelo araboj ĝuas bonan vivnivelon same kiel judoj, kaj tion mi ne dubas. Laŭ mi, Israelo estas demokratia oazo meze de fanatikisma kaj diktatoreca araba ĉirkaŭo. Mi nur volas diri ke mi ne ŝatas tiun nomon "juda ŝtato" ĉar israelaj civitanoj ne nur estas judoj sed ankaŭ araboj kaj kristanoj (arabaj kaj eŭropaj). Laŭ mi estas diskriminacio ekzemple se la nomo ekskluzivas aliajn loĝantojn.
13 years ago ( translate )

Tom Nylund replied to Andy Անդրանիկ:

Oni diras ke silentado signifas samopiniadon. Tial vere plaĉas al mi ke vi esprimas viajn opiniojn!

Tiu ĉi afero estas multmaniere interpretebla kaj la maniero interpreti la aferon povas dependi de homo al homo.

Ne-judaj israelaj civitanoj tamen estas plenrajtaj israelaj civitanoj. Tio signifas interalie ke ili havas parolliberecon kaj rajton politikumi.

Miaopinie ne estas diskriminacio priskribi Israelon kiel judan ŝtaton. Tamen se oni volus priskribi ĝin pli trafe oni povus diri ke Israelo estas "demokratia juda ŝtato kun rimarkinda araba malplimulto".

Mi tute konscie suprenlevas la judecon de Israelo en mi blogo, ĉar tio estas tiel kerna afero en la konflikto.

Ĉu la araba mondo, kaj la mondo ĝenerale, pretas akcepti ke en la mondo troviĝus unu ŝtato kiu nomas sin juda?

Ŝajnas ke la judeco de Israelo ne unuavice celas priskribi la econ de la loĝantaro de tiu lando, sed la ĉefan religian karakteron de la lando.
13 years ago ( translate )

Milokula Kato said:

Treege interesa kantelekto...

Imagine no heaven....

Por mi estas himno de ĉiaspecaj senDiuloj. Ĉu hazarde ekzistas pli ol 3 diversaj esperantigoj?
13 years ago ( translate )