Karaj geamikoj,
antaŭ du jaroj mi eldonis libreton kun la titolo "107 krucenigmoj en Esperanto" (pliaj informoj ĉe http://www.edukado.net/katalogo/20681).
Ĉe la adreso https://www.ipernity.com/doc/stano.marcek/7255390
estas du el ili, elŝuteblaj kaj printeblaj. Ili kaŝas kvar (2+2) Esperantajn proverbojn. Se vi sukcesos trovi ilin, bv. sendi la solvon al: stano.marcek@gmail.com – ĝis la 31-a de marto 2010. Unu el la solvintoj (decidos loto) ricevos donace la libreton "107 krucenigmoj en Esperanto".
***
Enkonduka teksto de la libreto:
Karaj geamikoj,
en la revuo Esperanto, kiun mi redaktas ekde 2002, mi de tempo al tempo aperigas krucenigmojn. La du enketoj (en 2003 kaj 2006) montris, ke parto de la legantoj tre ŝatas ilin, dum alia parto preferas uzi tiun spacon por aliaj, primovadaj artikoloj. Por kontentigi la unuan grupon kaj ne ĝeni la alian, mi decidis eldoni miajn verkojn libroforme.
Iuj el vi eble deziros uzi la krucenigmojn en via E-klubo aŭ kurso, komputile projekcii ilin al tabulo kaj kolektive fari la "instruan amuzon". Iuj el vi eble volos printi kelkajn paĝojn kaj disdoni ilin al viaj klubanoj aŭ kursanoj, resp. aperigi krucenigmojn en via bulteno. Jen mia permeso fari tion!
Por faciligi al vi tiun laboron, mi eldonas la libron ankaŭ en virtuala formo, sur kompaktdisko, el kiu vi povas komputile projekcii aŭ printi la unuopajn paĝojn. La kompaktdisko povas esti utila ankaŭ por miaj kolegoj-redaktoroj, al kiuj mi ĉi tie donas la permeson libere represi miajn "kap-rompilojn" en siaj periodaĵoj (indikante la fonton), sen aparte peti la permeson por tio.
Agrablan, sed ankaŭ instruan amuzon kun la kolekto de 107 diverspecaj, pli aŭ malpli facile solveblaj cerbo-trejniloj!
Amike vin salutas
La aŭtoro
1 comment
Stano Marček said:
Por pliaj informoj mi petas skribi al mia retadreso stano.marcek@gmail.com.
Vidu ankaŭ: www.ipernity.com/blog/stano.marcek/478009
Miaj eldonaĵoj aĉeteblas ankaŭ ĉe UEA: katalogo.uea.org/katalogo.php?titolo=&auxtoro=Mar%C4%8Dek&katego=&kondicho=chio&trovu=Trovu+en+la+reta+katalogo
kaj ĉe aliaj Esperantaj libroservoj.