Loading
Ĉu instrui kantojn en niaj Esperanto-kursoj?

Lernantoj en niaj intensaj E-kursoj ofte laciĝas post kelkhora laboro. Tamen, se vi fine de la lecionoj prenas gitaron, aŭ eksidas apud piano, kaj instruas al ili belan Esperanto-kanton, ili vigliĝas kaj lernas plu, kaj per amuza kaj gaja maniero parkerigas novajn vortojn, la tekstojn de la kantoj.

Post instruado de E-kantoj dum la lasta Semajno de Kulturo kaj Turismo en Pineda de Mar apud Barcelono, kie mi gvidis E-kurson, venis al mi la kursanoj, kaj volis aĉeti kompaktdiskon kun la lernitaj kantoj. Bedaŭrinde mi tian ne havis. Similan peton mi ricevis ankaŭ aliloke (en Internacia Paroliga Semajno apud Prago).

Mi do decidis produkti tian diskon por miaj kursanoj. Mi registris, ludante gitaron, dek plej ŝatatajn Esperanto-kantojn, kiujn mi kutime instruas en E-kursejoj. Sur la disko krome estas dosiero kun la tekstoj de la kantoj, kaj filmeto, kiun faris Katalin Kováts dum Somera Esperanto-Studado en Modra, Slovakio, kiu montras, kiel miaj kursanoj gaje kantas la kanton Kukolo. Sur la disko mem estas foto, sur kiu videblas alia kantanta bando, miaj kursanoj en NovZelando. Jen unu el tiuj kantoj: https://www.ipernity.com/doc/stano.marcek/7103311

4 comments

Stano Marček said:

La diskon kiun la 10 Esperantaj kantoj (kun la filmo kaj la tekstoj), mian lernolibron en 34 lingvoj kaj la metodikajn materialojn, kiuj akompanas ĝin (paperaj bildoj, diskoj kun la bildoj, kantoj, fabeloj, krucenigmoj...) oni povas aĉeti ĉe mi, kun triona rabato.

Por pliaj informoj mi petas skribi al mia retadreso stano.marcek@gmail.com.
Vidu ankaŭ: www.ipernity.com/blog/stano.marcek/478009

Miaj eldonaĵoj aĉeteblas ankaŭ ĉe UEA: katalogo.uea.org/katalogo.php?titolo=&auxtoro=Mar%C4%8Dek&katego=&kondicho=chio&trovu=Trovu+en+la+reta+katalogo
kaj ĉe aliaj Esperantaj libroservoj.
11 years ago ( translate )

edukado.net said:

Gratulojn, Stano pro la nova produkto kaj iniciato. Tio certe estas bezonata, kantoj kun bonaj tekstoj, kun simpla melodio kaj ili eĉ akireblaj, aĉeteblaj por enklasa uzo.
Bone ke vi eĉ tiukampe povas helpi al la instruistaro. Amike, Katalin
14 years ago ( translate )

Milokula Kato said:

Bedaŭrinde ne nur Esperanto, sed ankaŭ aliaj, multe pli vivnecesaj fremdlingvoj estas instruataj amatorece, tede kaj senefike. La instruisto troĉeestas, tro ŝvebas super la lacaj kapoj de la lernantoj. Preskaŭ neniu el la lernantoj havas alstrebindan okazon malfermi la buŝon kaj paroli. Eĉ se unu parolas post la instigo kaj igo flanke de la instruisto, la aliaj gapas kaj faras nenion. Vivu rektaj metodoj.
14 years ago ( translate )

MIKELO (Michel Derey… said:

Tre bona ideo!!! GRATULON!!!
14 years ago ( translate )