Ankaŭ homo, kiel vi.
Krejtaĵo de Dio sendita tien ĉi kun tre grava plenumenda komisio tio estas mi.
Dio elmontras Sian inteligentecon per la inteligenteco de ĉiu el siaj krejtaĵoj,
kaj Dio elmontras Sian inteligentecon per mia inteligenteco, kaj Sian grandecon per la perfekteco de mia korpo. Ĉi kaj nun Lia reprezentanto estas mi.
Ĉi-tien min sendis Li, kaj dotis min per belega korpo kaj admirinda menso, por ke mi estu ambasadoro de Lia saĝeco kaj projekcio de Lia grandeco.
Mia stado sur la tero estas la unua estadio en la procezo de mia ekzistado,la deirpunkto de senfina serio de surprizoj, kiuj estas despli belegaj, ju pli estos positiva la direkto de miaj pensoj.
De Dio ricevis mi plenan rajton ekzisti, kiel ekzistas la plantoj, la birdoj, la maro kaj la steloj. Mi estas la posedanto de l` aero kiun mi spiras, de l` beleco de l` universo, kiun sentas miaj sensoj, de l` kanto de la birdoj ĝis miaj oreloj alvenanta, de l` akvo el la riveroj, de l` plivo, de l` sovaĝaj floroj, de l` amo kaj de l` amikeco de ĉiuj homoj plej al mi proksimaj en la mondo.
Mi havas la rajton ĝui la lumon de l` suno, kaj eltrovi la lumon de l` vero, trovi la vojon kondukantan al plejbono.
Mi bezonas ion ajn forte nur deziri, kaj baldaŭ ekaperas la rimedoj.
Nur bone servi mi bezonas, kaj doni ĉiom kiom mi povas al tiuj dezirantaj ricevi, kaj tuj riĉaĵoj eksekvas min.
Nur ami mi bezonas kiel miajn amantojn kaj malamantojn, tiel ankaŭ tiujn,por kiuj estas mi indiferenta kaj la lumo de Lia grandeco senlima de mia estaĵo disradias.
Ni havas gravan komision plenumendan de amo kaj servado. Plenplena estas nia mondo de senhelpaj kreitaĵoj vagantaj en malumo, al kiuj devas mi ĝuigi kaj profitigi la lumon de mia gajeco, miajn entuziasmon, komprenkapablon, bonan ekzemplon, pozitivan pensmanieron kaj firman intencon bone reprezenti mian Sendinton, kreinto de ĉiuj kreitaĵoj de l` universo, de l` bono kaj de l` amo.
Ajna Dikreito
0 comments