Loading
LA PLEJ KUTIMAJ PREĜOJ DE LA KATOLIKISTOJ.

Preĝoj publikigitaj en la bulteno "LABOR" (Laboro) oktobro 1982, Nº 53 far de S-ro Jorge Velasquez G. eks-reprezentanto de IKUE(Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista) dum multaj jaroj.

LA KRUCOSIGNO (La señal de la Cruz)

Per la signalo de la Sankta kruco,

de niaj malamikoj liberigu nin Sinjoro nia.

En la nomo de la patro, kaj de la Filo, kaj de la Sankta Spirito.

Amen.



PATRO NIA (Pader Nuestro)

Patro Nia, kiu estas en la ĉielo,

Saktigata estu via nomo,

Venu via regno, farigu via volo,

kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.



Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.

kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,

kiel ni ankaŭ pardonas al niajn ŝuldantojn.



Kaj ne konduku nin en tenton.

Sed liberigu nin de la malbono.

Amen.



PREĜO AL ANĜELO (Oracíon al Angel de la Guarda)

Anĝelo de Dio,

kiu estas mia gardanto,

al kiu la boneco de Dio konfidis min,

lumigu, gvidu kaj direktu min.

Amen.



GLORO (Gloria)

Gloro al la Patro

kaj al la Filo

kaj al la Sankta Spirito.



Kiel estis en la komenco,

kaj nun, kaj ĉiam

en la jarcentoj da jarcentoj.

Amen.