De Luis Jorge Santos Morales
(Publikigita en Revuo Andaj Ondoj Julio-Aŭgusto, 1983)
Plenplena de kontrastoj kaj legendoj,
tuŝata de du maroj kaj
kvazaŭ fiera pordo al juna kontinento,
en la nord-okcidenta angulo de Sud-Ameriko
kuŝas nia belega kaj amata Kolombio.
Laŭlonge de la Pacifika flanko
etendiĝas majesta l`Anda Montoĉeno,
kiu en nia lando tribranĉiĝas
kaj fine malaperas...
kvazaŭ fariĝante la kariba evenaĵo,
superflugata de flavaj papilioj
kaj kie kantas niaj gajaj marbordanoj.
Niaj plaĝojn blankaj suloj superflugas,
dum negretoj dancas kaj turistoj ĝuas
la varmecon de l`sablo,
la karesonjn de l`vento,
muzikon de tamburoj
kaj la dolĉecon de freŝa kokossuko.
Dume, ie sur la malvarmaj altaĵoj,
lacaj ministoj pacience laboregas,
ĉiam esperante iumomente elfosi
alian smeraldon verdan aŭ marbluan;
kaj, malsupre, sur la varmaj valoj kaj montetoj,
ĝoje fajfante "bambukan"(1) melodion,
multaj kafkultivistoj semas aŭ rikoltas.
Ĉe unu el niaj bluaj lagoj
naskiĝas la legendo pri "Eldorado",
kies nekontestebla atesto silente brilas
en la "Muzeo de Oraĵoj"
kie oni povas iam ajn admiri
la plej imponan kaj valoran kolekton
de veraj kaj puraj orjuveloj
sur la tuta vizaĝo de la tero.
Nia lando estas lulilo de poetoj;
beletristoj, artistoj kaj sciencistoj,
kaj nian Ĉefurbon iu preve alnomis
"La Sud-Amerika Ateneo"
pro tio, ke ĝi estas naskiĝejo
de sennombraj versistoj kaj kleraj filologoj,
de scivolemaj pensuloj kaj afablaj bogotanoj.
En Arakataka,
varma kaj pitoreska vilaĝeto
vidis la lumon la verkinto
de "Cent Jaroj da Soleco"
Nobelpremiito kaj imagema romanisto (2).
En nia malvarmeta metropolo
naskiĝis Pombo la Fablisto,
kiu amuzis niajn infanojn
per siaj spritaj rakontoj
kaj kiu pansigis ankaŭ la gepatrojn
per saĝaj moralaĵoj.
Nia lando estis nomita kolombio
honore al Kolumbo,
la kuraĝa kaj lerta malkovrinto,
kiu nian mondon pligrandiĝis
ĉar ne fareblaĵon provis li ne timis.
La kvincentjaran jubileon (3)
pri tiu granda eltrovo
ni tre baldaŭ festos
kune kun ĉiuj Amerikaj landoj
kaj niaj karaj samlingvanoj
el l`Ibera Duoninsulo.
Pro ĝia centra situo
rilate al la tuta kontinento
Kolombio estas kvazaŭ koro,
amoplena koro, kie pulsas jam
nova kaj vigla fervoro
por nia kara Lingvo Internacia.
(1) (1) BAMBUKO: (Hispane: Bambuco.) : Kolombia popoldanco
(2) (2) Gabriel Garcia Marquez
(3) (3) 1992.
1 comment
Rodrigo Alberto Rami… said: