Loading
En la rondo venis nova elsendo
Se hodiaŭ merkredas, al pabe-spaco mi alvenas.
Jen dua epizodo de tiu ĉi nova sezono en Ipernitujaj Tujaj Blogoj.

Mi sufiĉe ĝojas ĉar intertempe mi malkovris tre interesajn novaĵojn por komenti kaj dividi.

Mi elstarigas la plej tujan:
Ekaperas Jutub-kanalo de Kataluna E-Junularo
www.youtube.com/channel/UCNHaggFwMkmuLu4cbWdLE0A
Chus, la sociretejestro de KEJ ĝin prezentas bonege. Klaku ĉi tie
Unua Video (Enkonduko de la Kanalo)
por konstati: kio bonas, se netrodaŭra, duoble bonas.

Mi ŝategis la elekton farita de Chus je la muziko malantaŭ la malmultaj vortoj por prezenti la aferon.
Plurfoje oni audis tiun kanton kaj tiujn frazojn en Badlandso, precipe merkrede, ĉar estas unu el miaj plej ŝatataj repoj en esperanto... Cxu vi pretas? far Dolcxamar. Ĉe www.youtube.com/watch?v=luVFs5R0ngI vi povas ĝui ĝin.

Ĉi-vendrede estas la unua elsendo de la KEJ-projekto INTERKULTURAJ VIRTUALAJXOJ. Prelegos iu de Irana E-Asocio pri "Sadio kaj la Florejo" (Ĉefverko de fama antikva irana poeto)

Mi kopias kaj samtempe ligas al la afiŝo ĉe Instagram www.instagram.com/p/CJlFbbspbog

Komenciĝas 2021 kaj, kune, nia plej prilaborita projekto ĝis nun:
La INTERKULTURAJ VIRTUALAĴOJ de KEJ.


Ili estos seminarioj pri kulturo kaj ĉiutaga vivo (jen la utilo de Esperanto, ĉu ne?) reke elsendotaj per Jutubo.
Jen la 1a: 15an.Jan (ven) 6:00 ptm (UTK)
youtube.kej.esperanto.cat

Diskonigu!

Kaj venontmerkrede mi tajpos kaj pri tio kaj pri alio. "Al lío" do. Ĝisla!