Esperantisto brutale arestita en Moskvo
La konata esperantisto Ksenija Prilepskaja estis sabate perforte arestita en Moskvo okaze de manifestacio por la rajtoj de gejoj. La policanoj kaptis ŝin kiam ŝi estis parolanta kun usona ĵurnalisto. Lige kun la arestado ili forŝiris ŝiajn vestaĵojn kaj faligis ŝin sur asfalto de unumetra alteco. Ŝi estis liberigita pli malfrue en sabato. Jam de pluraj jaroj gejrajtaj aktivuloj ĉiuprintempe petas permeson de la Moskva urbestraro por publika manifestacio kaj parado. La permeson oni same regule rifuzas.
La Moskva urbestro Jurij Luĵkov argumentas, ke gejoj estas perversaj kaj la gejrajta movado satanisma. La decido de la Moskva urbestraro havas fortan subtenon de ekstremnaciismaj movadoj, sed ankaŭ de la rusortodoksa eklezio.
Legu plie en Libera Folio ĉe: http://www.liberafolio.org/2009/esperantisto-brutale-arestita-en-moskvo
6 comments
Laszlo Istvan TOTH said:
Ĉu nepre necesas paradi spektakle? Ĉu gejoj nepre bezonas "oficialan" paperon pri geedziĝo? Ĉu ili ne povas silente kunvivi sen tamburi siajn animajn aberaciojn?
Ekzistas ankoraŭ aliaj aberaciaj sintenoj (ekz. satiroj), do kio estus, se ĉiuj aberaciuloj organizus spektaklajn paradojn? Ĉu ne sufiĉas la ĝenerala publika silenta toleremo, indulgemo? Ĉu nepre necesas provoki, veki onian mal-toleremon?
Malsano, aberacia sinteno estas privata afero, kiu ne koncernas al publiko (escepte, se la malsanulo, aberaciulo bezonas helpon de kuracistoj por resaniĝi). Kutime socio ne tuŝas malsanulojn, aberaciulojn, se ili restas, agadas diskrete. Gejeco ja ekzistas sufiĉe ofte inter katolikaj pastroj, sed ili neniam "paradas", sed gardas tion diskrete.
Cetere parade "popularigi" gejecon estas mis-instrua agado por la ankoraŭ anime sanaj gejunuloj. Gejunuloj estas tre influeblaj, do tia parado povas negative influi iliajn animojn, sintenojn. Simile, la plimulto de fumantoj ŝuldas la fumagon al reklamoj, sed ne al propra, vera bezono. Ĉu la sanaj gejunuloj ne rajtas je ĉirkaŭaĵo, kiu ne influu ilin al nenatura sinteno?
Laszlo Istvan TOTH said:
Sed ĉi-kaze ili agis kritikinde, vunde. Ili paradante influis negative la freŝkreskajn animojn de infanoj, gejunuloj.
Tio ne estas hazardo, ke dise en nia mondo filmoj estas markitaj per nombroj kiuj indikas la vivaĝon, de kiu ilia spaktado estas sendanĝera.
Mi asertas, ke publika parado de gejoj estas sendanĝera "spektaklo" por homoj kiuj jam estas pli, ol 18 jaraĝaj.
Sed sur strato cirkulas vole-nevole ankaŭ infanoj, dume la gejaj paradandoj ne respektas iiajn fruaĝajn bezonojn. Tio estas kvazaŭ oni kverelus laŭte privatajn familiajn aferojn publike, fingrumus sian nazon en publika spaco, aŭ amorumus publike, aŭ pisus senĝene ĉe domomuro, aŭ fekus senĝene sur strato, ktp.
Gejoj ja portu respekton al infanoj kaj al ĉiuj, kiujn ne koncernas gejeco!
Pekon kontraŭ infanoj, adoleskuloj ne eblas kaŝi per la vortoj libereco, frateco, egaleco.
Se gejoj ne paradus en publika spaco antaŭ infanoj, influeblaj adoleskuloj, kredu min, en nuna mondo neniu persekutus ilin!
Mi estas tute tolerema pri personoj kiuj respektas la regulojn pri civiliza kunvivado. Nek min interesas la intima vivo de gejoj ĝis kiam ili ne altrudas spektakle siajn sintenojn al vasta publiko, ene de kiu ĉeestas ankaŭ infanoj, adoleskuloj.
Laszlo Istvan TOTH said:
Se paroli pri homaj rajtoj, eblas mencii ankaŭ la homajn rajtojn de adoleskuloj pri ne esti misvojen influitaj de tiaj publikaj manifestiĝoj.
La ĝusta solvo estintus kolekti subskribaĵojn, enketi publikan opinion, ktp.
Gejeco ĉiam ekzistis, ĉiuj sciis pri tio, kaj tiu gejeco pluvivis dum jarmiloj en konvena diskreteco ĝis kiam gejoj transpaŝis la limon: ili jam postulas geedzan paperon, ili postulas rajton adopti infanojn por eduki ilin. Eblas imagi kiel evoluus la animoj de tiuj infanoj, kiuj spertas en "familio" amorumadon inter samseksemuloj.
Kiam paroli pri homaj rajtoj, indas konsideri ĉiesajn homajn rajtojn, ne nur tiun de plendantoj.
Laszlo Istvan TOTH said:
Milokula Kato said:
Mi proponas jenan novaĵon: preterpasanta mezaĝa malsamseksema viro estis arestita fare de gejaj policanoj ĉar li malaprobe skuis la kapon.
Marko said: