El blog d'Olivier FAURAX
http://ofaurax.free.fr/blog/index.php5/2009-09-17-00h09-0200.xml
FESTO 2009 mojosis !
Por miaj someraj ferioj, mi decidis reiri Esperantujen, kiel mi faris en 2006 en la kastelo de Grésillon, por daŭrigi la praktikon de esperanto en efektiva okazo.
FESTO estas ĉiujara renkontiĝo organizata de JEFO (espéranto-jeunes). Tiujare, renkontigô okazis en Zwingenberg en Germanio, ekde la 8a ĝis la 15a de aŭgusto, kun la helpo de GEJ, la germania junulara asocio.
Por la unua fojo, mi iris en esperanta renkontiĝo en lando de kiu mi tute ne parolas la lingvon. Tiu artikolo ekzistas en franca kaj esperanta versioj : bonvolu korekti min en la komentoj se estas erarojn.
8a de aŭgusto : Vojaĝo al FESTO
Mi loĝas en La Ciotat, sed mi ekiris de Desingy, kie miaj gepatroj loĝas. Mi trapasis na Mulhouse, ĉirkaŭirante Svislando. Post Mulhouse, mi sentis la ŝanĝon inter francaj kaj germaniaj aŭtoŝoseoj. Oni ne devas pagi, sed ili estas ĝenerale malpli bonaj. Estas eĉ signoj por informi kiam estas ĝiboj. La rapido estas senlima (130 rekomendita), krom en kelkaj lokoj kiel la vojforko kie estas limo, ofte 120. Oni povas senti ke aŭto estas grava en Germanio.
Post kelkaj kilometroj, mi kondukis sur aŭtoŝoseo konstruita per peco, kiu estas heredaĵo de la dua mondmilito. Dum tiu tempo, tiuj kvadratoj estis pli facile ŝanĝotaj.
En aŭtoŝoseo stacio, necesejo estis paga, kaj estis bileto kun holografiaĵo ! La 0,50€ de la bileto povas esti deduktita en la vendejo, sed mi ne sicas ĉu estis necesa aldoni holografiaĵon por malinstigi falsistoj :)
Mi alvenis al FESTO dum la vespermanĝado, kie mi vidis konatajn homojn de 3 jaraoj. La unua vespero estas tradicie uzata por interkoni kaj por ludi kun la antaŭnomoj.
Tiu unua vespero finiĝis kun bona gitara koncerto de Stefo, dum kiu li faris la plej bonan ŝercon de FESTO :
« Se John Lenon estis esperantisto, li nomiĝis Joh Leno por lasi spacon por akuzitivo »
9a de aŭgusto : JEFO komitatkunsido, vizito de Zwingenberg
La matenmanĝo estas de 7h30 ĝis 6h30 kaj estas frue por ferioj. Feliĉe, oni povas fini sian nokton ĝis 10h30, kiam Gijom aranĝis ludon pri poemoj.
Post la tagmezmanĝo, mi finfine lernis kiel funkcias akordionon, danke al Fabien, kiu diris ke la maldekstra mano faras kompletajn akordojn.
Je la 14a, ĝenarala kunsido de JEFO komenciĝis. Ni faris bilancon pri malvivaj projektoj (JI, VK, bildstrio Asterix), pri vivaj projektoj (kalendaretoj, t-ĉemizoj, FESTO) por finfine fari la elekto de komitatanoj, por kiu mi ne estis kandidato. Estos probable raporto pri la kunsido en la reto.
Mi lernis pri la vorto « mojosa », kiu estas uzita por priskribi iu kiu estas « cool ». Serĉante en la reto, mi vidis ke la vorto ekzistas ekde 2003, sed li estas pli kaj pli uzita. Espéranto estas viva lingvo.
Poste, ni piediris al Zwingenberg por ludo en kiu ni havis devis foti aĵojn listigitajn, atendante la vespermanĝon.
La vespero ekis per koncerto de Gijom kun piano, kiun mi ŝategis. Estis ritma, energia kaj kun humuro. Li eĉ kantis germanan kanton kiun li ne komprenis, sed la plej komika parto estis la parodio de PafKlik en valso. Vi povas aŭskulti la rikordon de Gijom « Fek al Esperanto » dum FESTO. Tiu kanto estis jam parodio, ĉar instigas esperantistojn mallerni esperanton :)
Karaokeo daŭris la vesperon. Mi piediris Zwingenbergen por vidi ke estas tute malviva dum nokto.
10a de aŭgusto : Roko kaj roko
La eklitiĝo por la matenmanĝo estis sekvita de prelegado pri ICE, la rapidtrajnreto germana. Estas granda komuneco de esperantistaj fervojistoj, kial estas internacia fervojista esperanto federacio, la IFEF. Ĝia devizo estas: « La reloj ligas la landojn, Esperanto la popolojn ».
Post la tagmezmanĝo kaj la siestado, ni ekskursis en la Zwingenberg montaro, suprenirante per la arbaro. Mi multe krokodilis pri Linukso kaj ni vidis kaprinon.
Vespere, ni havis koncerton de Alles Francesca (germana muzikistaro gastigita) kaj poste de Supernova. Mi ne tre ŝatas rokon, sed la koncerto estis sufiĉe bona. Platano, Pafklika duono, kantis kune dum unu kanto.
Poste, estis diskejo kaj la grava evento estis lingva virtuozeco de juna germanino. Bonŝance, ŝi ne havis H1N1, ŝi viktimigis 5 personojn. Oni ĉiam diris al mi ke esperanto favoras lingvan diversecon, mi nun komprenas ;)
Vespero finiĝis kviete kun urba promenado, antaŭ bona dormo nokto kiu mankigis min la matenmanĝaĵo.
11a de aŭgusto : Pluvo kaj akvo
Pluvo ne daŭras en tiu regiono, sed la grundo restas malseka. Magraŭ la griza vetero eĉ se estis la somero, multe da tegmentoj havis sunenergiaj kolektiloj.
Posttagmeze, ni havis kurson pri duopa danco, por prepari la koncerton de la vespero. Tiuj kiuj konas min scias ke mi ne povis manki tion.
Mi ne tradukis la kvaran dancon, ĉar estas longa kaj mi skribis ilin nur por memori ĝin (franca versio).
Poste la danco, ni iris al la naĝejo. Estis glittubo, sed la pli komika afero estis la ronda onda naĝejo, kie ni kantis la bambon dum 20 minutoj kreante rondan ondon en la naĝejo.
Post la manĝado, ni parolis pri esperanto kun koreia violonisto kiu parolis france. Estis komike ĉar li ne komprenis kiam ni faris ŝercojn pri esperanto. Ekzemple, li demandis nin ĉu estas sekreto inter esperantistoj kaj ni diris ke jes, sed ni ne povas diri ĉar estis sekreto :) Li kredis tion, kaj demandis morgaŭe kie oni povas koni ĝin.
La koncerto de la vespero estis Kapriol, grupo kiu faras kelta muziko en esperanto. Ni multe kantis kanone, kaj dancis lernitajn dancojn.
Virinoj ne probable scias ke mi testas ilin per danco. Ĉu ŝi malcedas ? Ĉu ŝi sekvas ? Ĉu ŝi ridetas ? Ĉar tiuj dancoj ŝanĝas partnerojn, sufiĉas longa muziko por havi ideojn pri iliaj karakteroj. Ĉefe, ne diris tion al ili ;)
Kapriol ludis kun Tone, braziliano kiu mi pli parolos poste, por fari tre bonan kunmuzikaĵon. La vespero finiĝis per karaokeo zorgita de la tutĉarma Eli.
12a de aŭgusto : Metalo kaj vitro
Frue dum la mateno, ni iris al Frankfurto ĉe Majno trajne. La urbo estis detruita dum la milito. Ĝi estas tre moderna kaj mi bedaŭras ke mi ne povis vi pli da maljunajn konstruaĵojn. Ni vidis multe da kostumitajn homojn, kiu eliris el grandaj turoj farita de metalo kaj vitro. La preĝejoj kiujn ni vizitis ne estis tre ornamitaj, malgraŭ la memorigintaj orgenoj.
Vespere, Kapriol faris koncerton kaj ni multe dancis, denove la dancojn hieraŭe lernitajn. La virinoj eĉ pli bone dancis ol hieraŭ. Poste, ni spektis la francan filmon « La naŭa tago », subtitolita en esperanto, antaŭ la vesperfiniĝo en la diskejo.
13a de aŭgusto : Malvarmo kaj glacio
Ellitiĝo je la 9a kaj duono por la kurso pri krajonturnigado. Oni devas turnigi karjonon en la mano, kiel studentoj en la universitato. Estas figuroj kiujn eblas fari kaj aliaj pli malfacilaj.
Posttagmeze, la vetero estis griza, sed ni estis al lago piede. Poste partion de « 6 kiu prenas » (mi ŝategas tion ludon), ni baniĝis, ĝuste antaŭ ke la pluvo ekis.
Atendante la reventrajno, mi lernis pri la solidara banko, la NEF, kiu estas kooperativa banko. Vi havas normalan pagkarton, sed vi aĉetas parto de via banko, kaj vi rajtas voĉdoni dum ĝenerala kunsido. Mi kredas ke eblas uzi esperanton kiel laborlingvo en tiu banko.
Ni poste manĝis glaciaĵon (mi prenis ĉokoladajn spagetojn), kaj mi lernis ke la estro/direktoro de la firmo de la jahurtoj « Vrai », kiu estas ankaŭ la firmo kiu faras Sojasun, estas favora por esperanto. Tiu firmo estas Triballat Noyal, franca firmo kiu âcetis italan firmon kaj hazardis uzi esperanton kiel laborlingvo. Ili havas etikedon Entreprise Esperanto.
Vespere, ni havis 2 koncertojn : unu de Platano (el la Pafklik), en la unua parto, sekvita de Tone, braziliano kiu havas kapoejron en la sango.
Platano stilo estas rapo kaj hipopo agresema, kiel ni konis ĝin kun NTM (francio), kaj li fajris la ĉambro kun « Fek al Esperanto », kiu estas humuro.
Tone ludas kun ritmoj kaj emanigas energion komunikeman, kiu estas pli facile komprenita por tiuj kiuj ne tre ŝatas hipopon. Li eĉ faris kvietajn muzikojn, kion mi neniam vidis en hipopo.
Vespero daŭrigis diskeje, sed mi preferis ludi al la homlupo, dum la belgo rekonis inajn interessignojn (belulo !).
14a de aŭgusto : Kombinado de elementoj
La lastaj tagoj bone reprezentis Esperantujo : estis multe da diversaj aĵoj, unu pli interesaj ol la aliaj.
Matene, mi estis al la prelegado pri helpo de IEJ, la Itala Esperantista Junularo, dum la tertremo de la lasta primavero.
Mi alvenis dum la prelegado de Vinilkosmo pri muziko. Mi bonŝancis, ĉar mi alvenis kiam li parolis pri 2006, do mi havis la sekvaĵon de la prelegado de antaŭ 3 jaroj.
Post la manĝaĵo, ni iris al la kastelo kiu estas supre Zwingenberg. Mi pli ŝatis tiun eksurkcion ol la alia kaj la kastelo eblas vidi veran panoramon.
Post la reveno al la juna gastejo, estis aperitivo por la lasta tago, dum tio oni donacis FESTO T-ĉemizo kaj 2 Spirou en esperanto al la gastejestro, antaŭ la manĝado. Dum la digesto, mi lernis bazon de Toki Pona. Jes, estas ankoraŭ bizara lingvo kiun neniu parolas...
Tiu lasta vespero komencis kun Inicialoj DC, kiu kantis kaj ludis elktrikan gitaron kun video. Muziko estis bona kaj mi ŝatis la ideon.
Poste, estis soirée internationale, kaj ĉiu povas proponi fari ion. Unue, estis muzikaro kun berimbaus, unu accordeono, unu violono kaj unu didgeridoo, kaj Tone kiel kantisto. Tiu tipo de orkestro ekzistas nur en Esperantujo.
Estis poste kanto kun piano, reklamo por JES (kiu povas malcedi al Julia, Eli kaj Sophie ?), la VVĈP (Verda Varma Ĉili Pipro, Red Hot Chili Peppers, sed maljunaj kaj en esperanto), akordiono kun Quentin, kaj ankaŭ kun Fabien (mi plej ŝatis « With or without you »), Kristina kantis. Kaj estis la unua fojo ke mi vidis, vere, iun kiu ludis tereminon, dankon Gianmarco !
Kaj ĝis la 4a matene, ni dancis, kaj mi sufice ibriĝis por esti la 6a viktimo. Oni parolis pri rilatoj inter viroj kaj virinoj, kun Jean-Benoît kaj La Belgo, rigardante lunleviĝon sur la arbaro.
Mi vidis fadenigan stelon tiuvespere, mi faris ĵuron. Ĝi rapide pasis, sed ĝi certe estis verda.
15a de aŭgusto : Reveno
Ellitiĝo je la 10a, la gastejo lasis manĝaĵon por la malfrue enlitiĝataj, estis simpatia. Mi helpis por ordigi, antaŭ saluti tiujn kiuj ne jam foriris. Unu demando ofte revenas : « Ĉu vi iros al JES ? »
FESTO estas tiel Lost. Oni ŝatis la historion, oni provis kompreni rolulojn kaj oni nur volas scii kie tio kontinuos la venontan sezonon.
0 comments