Loading
Pesimistaj pensoj super la fungosupo

Okazis ĉi-tagmeze:

Martin (7-jara) kun naŭzo manĝis la fungosupon. Subite li eksplodis:
Panjo, kial ne en mia infanaĝo vi donis tiun ĉi supon al mi?
Mi gapis.
Vi scias – daŭrigis li – ke mi ĉiam komence ŝatas manĝi la malbonajn aferojn kaj lasas la bonajn por la fino.



Estas vere, ke li ĉiam laste manĝas la bongustaĵojn. Iam mi lernis, ke tio karakterizas la pesimismajn homojn. La optimistoj ĉiam tuj formanĝas la bonaĵojn kaj esperas havi ankoraŭ pliajn fine.
Ĉu tio signifas, ke Martin estas pesimisto? Kaj pensas, ke li jam estas je sia vivfino?
Hm. Ni maljuniĝas, sed ĝis nun mi pensis, ke nur ni, gepatroj.

--------------------------------------------------------------------------------

HUNGARE:

Ma delben tortent:

Marci (7 éves) undodorva ette a gombalevest.
Egyszer csak kirobbant:

Anya, miért nem kisbaba koromban adtad ezt nekem enni!
????
Tudod, hogy én mindig előre szeretem megenni, ami rossz, es utoljára hagyom a jót.

A vicc csak az benne, hogy így van, mivel mindig utoljára hagyja a finom falatokat. Azt tanultuk erről, hogy ez a pesszimista típus. Az optimista rögtön megeszi a finomat, es reméli, hogy majd jön meg jó falat.

Szóval Marci pesszimista lenne? És már azt hiszi, hogy élete nagy útjat megjárta?

Öregszünk, de eddig azt hittem, csak mi, szülők.

----------------------------



2 comments

Katalin Kovats said:

Kara Printempo, Martin ĝojis pro viaj vortoj, kaj kvankam mi ne estas la tipo de trudmanĝiganto, kelkfoje tamen iom ruze provas manĝigi lin kaj gvidi lin al novaj manĝaĵoj. (Ja ne eblas ĉiutage fritojn manĝi, kion li preferus. Ne dolĉaĵojn, sed tamen ne sanigajn aferojn.
15 years ago ( translate )

Katalin Kovats said:

Dankon Jomo pro viaj ŝerco kaj "konfeso".
Ankaŭ mi ne manĝus supon el memplukitaj fungoj. Tiuj ĉi fungoj estis certe ne danĝeraj.
15 years ago ( translate )