Domingos José Gonçalves de Magalhães, brazilano (1811-1882)
Pia pastro em fasttempo
diris predikon parkeran,
pentrante en nigraj trajtoj
la turmentaron inferan.
Sed subite eksilentis
la fluo de l’ retoriko;
li ne povis rememori
ion plu el la prediko.
“Malfeliĉa!” (tiel oni
aŭdis iun ŝerce diri;
“li sin metis en l’ inferon
kaj forgesis eĉ eliri.”
El la portugala lingvo tradukis Francisco Valdomiro Lorenz.
In: LORENZ, Francisco Valdomiro. Diverskolora Bukedeto. 2-a eldono. Rio de Janeiro: Federação Espírita Brasileira, 1987, p. 31.

0 comments