Loading
Tri blindulinoj
Maria Clara da Cunha Santos, brazila verkistino (1866-1911)

Unuigitaj de sama malfeliĉo, vivadis tri blindulinoj kiel intimaj amikinoj.
La blindulejo estis vasta, grandanombre la blindulinoj. Inter tiom da malfeliĉulinoj, ne distingantaj la tagon de la nokto, la tri naskeblindulinoj rezignacie interparoladis plej amike.
La maro frapadis la altajn ŝtonegojn. Sidiĝintaj ĉe la rifuĝeja ĝardeno kontraŭ la marbordo, la unua blindulino malgaje ekdiris:
– Miaj amikinoj, se estus ebligite al ni vidi la lumon tagan eĉ dum unu momento, se anĝelo havus la eblon misteran forpeli el niaj okuloj tian teruregan mallumecon, almenaŭ dum unu minuto, kion vi preferus vidi: la maron, la teron aŭ la ĉielon?
– La maron, respondis la dua blindulino. Kiel ĉarmas min tiu senĉesa bruetado de la ondoj frapantaj la marbordon! La dolĉa venteto, venanta el la oceano, la bruado de la ondegoj, la delikata plezuro kiun mi ĝuadas tie ĉi, apud ĉi tiu koloso, divenigas al mi ke la maro superas, je beleco, ĉion kion Dio kreis.
La tria blindulino, levante siajn okulojn al la ĉielo, kvazaŭ ŝi povus ion vidi, kun sentema sopiro diris:
– Mi preferus vidi la ĉielon. En la ĉielon flugas miaj plendadoj. Dio, kiu kreis la florojn, la amikecon, la amon, la pardonon, ĉion kio estas grandanima, faris, por sia loĝado, lokon feliĉegan. La ĉielo estas mia revado. Se mi povus vidi ĝin, almenaŭ dum unu momento, mi elportus poste kun pli da rezignacio la kruelan blindecon kiu sekvas min de la tago de mia naskiĝo.
La unua blindulino, kiu atente aŭdis kion diris ŝiaj amikinoj, fine parolis:
– Mi, tamen, nek la maron, nek la ĉielon preferus; en la tero mem mia revo efektiviĝus. kion strangan la maro povus inspiri al mi? Kion belan povus montri al mi la ĉielo? Ĉio ĉi, kies valoron mi certe nescias, estas nenio, se oni komparas kun mia deziro.
– Kion vi do dezirus? ekkriis, mirigitaj, ambaŭ blindulinoj.
– Vidi la vizaĝon de mia patrino!

El la portugala lingvo tradukis Caetano Coutinho.

In: ZAMENHOF, L. L. Esperanto Modelo. Redaktis Ismael Gomes Braga. 3-a eldono. Rio de Janeiro: Federação Espírita Brasileira, 1991, p. 214-215.

(Unue publikigita en Aldono Literatura de Lingvo Internacia, nº 6, 1903.)

1 comment

Júlio César PEDROSA said:

Antônio Caetano Coutinho (1879-1970) estis unu el la plej fruaj brazilaj esperantistoj:
eo.wikipedia.org/wiki/Antonio_Caetano_Coutinho
11 years ago ( translate )