Loading
Mia Bofratino
Tio okazis iom antaŭ mia edziĝo.

Tiam mi estis tre feliĉa. Mi kaj mia fianĉino estis kunuloj jam de pli ol unu jaro, kaj pro tio ni decidis edziĝi. La tuta familio iĝis ĝoja pro tiu festa okazaĵo.

Nur unu afero iom ĝenis kaj atentigis min, kaj tio estis la pli juna fratino de mia fianĉino.

Mia estonta bofratino estis tre bela kaj seksloga 18-jara fraŭlino; ŝi kutimis vesti sin per mallongaj jupoj kaj dekoltitaj vestaĵoj. Iun fojon, kiam ni estis solaj, ŝi kliniĝis komplice proksime de mi, kaj mi eĉ vidis ŝiajn kalsonetojn.

Iun tagon ŝi per telefono petis min iri al ŝia hejmo por helpi je la kontrolo de la invitoj kaj aliaj aferoj rilataj al la edziĝo.

Dum tiu tasko ŝi komentis, ke mi baldaŭ iĝos edzo de ŝia fratino, do mi iĝos ankaŭ ŝia bofrato… tamen ŝi havis sentojn kaj dezirojn pri mi, kiujn ŝi ne kapablis nek volis forgesi.

Ŝi volis amori kun mi – nur unu fojon! – antaŭ mia edziĝo!

Mi ŝokiĝis! Mi ne kapablis diri ion ajn.

“Kara, mi iros nun al mia ĉambro”, ŝi diris. “Se vi ankaŭ volas amori kun mi, venu al mia lito kaj mi estos tute via.”

Mi tre surpriziĝis. Senmovigite de granda miro, mi rigardadis ŝin, kiu, svingetante la pugon, supreniris la ŝtuparon al la ĉambro. En la plej supra ŝtupo ŝi haltis, demetis la etan kalsonon kaj ĵetis ĝin al mi.

Kion mi faru? Mi staris tie dum momento… kaj tuj turnis min kaj ekpaŝis al la antaŭa pordo de la domo; mi eliris el ĝi kaj rapide piediris al mia aŭtomobilo, kiu estis parkumita proksime de tie.

Sed… strange! Mia fianĉino kun siaj gepatroj staris apud mia automobilo kaj ridetis al mi. Ŝi ploretis pro emocio. Kiam mi proksimiĝis, ŝi ĵetis sin en miajn brakojn kaj kisis min pasie!

Mia estonta bopatro brakumis nin du forte kaj diris al mi: “Mia kara, ni estas tre kontentaj pro tio, ke vi estas aprobita en nia familia testo! Ni ne povus deziri por nia filino pli bonan viron ol vi. Estu bonveninta al nia familio!”

Moralaĵo: “Gardu la kondomojn en via aŭtomobilo!”

(Tradukita kaj adaptita el la portugala lingvo)
Ĝustigita en la 19 marto 2018.

1 comment

Hans-Georg Kaiser said:

La familio estas kuraĝa, ili testis la sincerecon de estonta edzo.Ofte la rezulto ne estas la dezirata. La rakonto estas interesa ankaŭ tial, ĉar ne ĉiutage okazas io tia. la rutino blindigas homojn, la malrutino male vidigas ilin. Rakontoj ofte suferas je tro da kutimeco. Sed ne tiu ĉi. (Via HGK)
5 years ago ( translate )