Antaŭ multaj, multaj jaroj staris en arbaro en malgranda lando meze de Eŭropo granda kverko.
Mi evidente komprenas ke vi nun pensas: oftas en arbaro, kverkoj. Kaj jes evidente vi pravas. Ĉiu memestima arbaro havas kelkajn kverkojn kiuj donas prestiĝon al la arbaro.
La kverko staris antaŭ centoj da jaroj en mezo de la arbaro en iu loko iom sola. Ĉirkaŭ li ne staris - tro proksime - aliaj arboj. Ili ja staris en cirklo sed lasis nu certe dek metrojn da distanco.
Jes nun vi evidente jam pensas : Stranga afero tio estas.
La kialo estis simpla; ĉar tiu kverko estis la kverko de la zorgoj, de la ĉagrenoj.
Kiam la kverko estis nur kverketo li konsciis pri sia graveco. Li sciis ke iam li estos kverkego kiu regos super la aliaj arboj. Aliaj arboj ne vere aprezis tion kaj estis precipe la blankaj betuloj kiuj protestis kontraŭ la vanteco de la kverko.
Iun tagon venis en la arbaron juna virino. Vere belulino, sed ho ve ŝi havis nekredeble tristan mienon. La belaj okuloj estis plenigitaj per larmoj kaj kiam ŝi proksimiĝis al la loko kie troviĝis la kverko, ŝi kuris kun ŝultroj tute kurbigitaj kvazaŭ ŝi estus maljuna virino anstataŭ belulino de eble 18 jaroj.
Laca, ŝi metis sin je la kverko kaj ploregis kiel nur ege malfeliĉaj virinoj povas plori.
La betuloj klinis la kapojn kaj rigardis kun miro al la juna virino. “Kio do okazis ke tiu belulino tiel devas plori”, ili sin demandis.
Bedaŭrinde en tiu tempo betuloj jam perdis la povon paroli kun ordinaruloj, kio homoj por ili estas.
Pigo faris kelkajn kapriolojn antaŭ la piedoj de la knabino, sed ŝi eĉ ne rimarkis ke la majstro pri bona humoro klopodis helpi ŝin. Paro da sciuroj proksimiĝis kaj snufis al la homa persono, ĉar ili dum tuta vivo ne vidis homon kaj certe ne belulinon kiel la knabinon. Helpis neniom la juna virino ne vidis ion pro larmoj kiuj nebuligis ŝian vidon. Ŝi eĉ ne vidis la du damaojn kiuj prezentis sin en plena beleco.
“He, kverko, jen vi, kial vi ne klopodas helpi ŝin. Vi ja parolas la homan lingvon, ĉu?”? diris la betuloj kaj ankaŭ aliaj arboj kiuj estas proksimaj al la kverko murmuris kaj protestetis. “Jes, kial vi ne helpas ŝin?” Oni aŭdis ondige tra la arbaro.
“Mi iĝos la majesta kverko, la reĝo de la arbaro kaj ne kuracisto. Lasu min, mi ne parolas kun homoj. Ili estas malicaj kaj malhonestaj instruis mia patrino. Ili mensogas kaj trompas”, estis la respondo de la kverko.
“Vi havas stultajn imagojn, kverko, kaj mi ne kredas ke via patrino iam diris tiujn stultajn vortojn pri homoj. Jes prave ekzistas tiu speco, sed plejmulte de ordinaruloj, la homoj do, estas bonkoraj kaj nur volas havi pacon kaj vivon sen tro da zorgoj” estis la strigo kiu diris tion kaj ĉiuj kredis lin ĉar el ĉiuj birdoj el la arbaro la strigo estis la plej saĝa.
“Kutime - daŭrigis la strigo - kiam homaj infanoj havas tiom da ĉagreno kaj tiom da tristeco, iu rompis al ili la koron!” Ho ve, ho ve, ho ve - respondis la arboj - ĉu eblas rompi la koron de belulino kia ŝi estas?”
“Evidente karaj amikoj arboj. Bedaŭrinde homoj ne ĉiam estas fidelaj kaj trompas aliajn homojn kaj tiam okazas ke de iu oni rompas la koron” klarigis la strigo.
“ Nu, vi kverko parolu kun la belulino kaj demandu ĉu ni povas helpi ŝin”, estis la vortoj de la strigo.
La vanteco malpermesis al la kverko alparoli la virinon ĉar li sentis tro grandan fieron por paroli kun ordinarulino. La aliaj arboj forte protestis kaj ne aprezis la konduton de la kverko, precipe la fagoj ege protestis. Ili kunmetis la kapojn kaj babilis, diskutis iom kaj tiam la plej majesta fago diris: “ Ni ne plu eltenas vian vantecon. Jam tro longe ni lasas vin fieri sen ke vi havu niajn protestojn, sed nun vi iris paŝon tro. Ni retiriĝas de vi kaj je pli ol 100 metrojn. Ek de nun vi ne plu havas la protekton de la aliaj arboj kaj vi suferos la ventegojn kaj pluvojn, la ŝtormojn pli fortajn!”
La kverko vidis kiel la arboj ĉirkaŭ li retiriĝis kaj ĉirkaŭ li aperis libera loko de pli ol 100 metroj. Tuj la kverko komprenis ke ĉe sekva peza ŝtormo, li eble mortus ĉar daŭre li estis multe tro juna por deteni fortan venton. Li komprenis ke li devus formeti la vantecon, la fierecon kiu farigas el li malagrablan estaĵon.
“Mil pardonojn, mil pardonojn”, li kriis al la malproksimiĝantaj arboj. “Pardonu min, mi tuj parolos kun la belulino, mi tuj klopodas helpi ŝin, sed revenu al mi, protektu min!”
La arboj denove diskutis kaj cerbumis kaj tiam diris al la strigo kion li devis komuniki al la kverko por ke ili ŝanĝu la ideon kaj denove volu protekti la kverkon.
La strigo flugis en plena silento, kiel nur strigoj kapablas, al la kverko kaj diris, “Helpu la belulinon kaj tiam la aliaj arboj proksimiĝas denove per unu metro”.
“Sed - diris la kverko - tiam mi daŭre estos en danĝero!” “Jes - estis la respondo de la strigo - sed tenu en memoro, ĉiam kiam vi helpos homon kiu havas ĉagrenon, la aliaj arboj proksimiĝos. Do vi mem decidas nun pri via vivo kaj estonto!”
Post tiuj vortoj la kverko profunde klinis la kapon kaj demandis al la juna virino de kie venas ŝia tristeco.
Ŝi faris longan rakonton pri perdita amo kaj la malamo daŭrigi la vivon kaj la rakonto estis tiel kortuŝa kaj trista ke la kverko hontis pri sia vanteco.
“Metu viajn du manojn sur mia basto kaj pensu pri la belaj momentoj de la vivo. Koncentriĝu al la belo kaj forigu el kapon la malbonon. Restu starante tiel dum kelkaj minutoj por ke mi transprenu vian tristecon kara belulino”.
La virino faris kion la kverko petis kaj jam rapide ŝi sentis sin denove pli bone. Ŝi komprenis ke la amato ne estas la sola stelo ĉe firmamento. Ke estas la amikinoj kaj amikoj kun kiuj ŝi povas pasigi la tempon, kaj ŝi eksentis multe pli bone. Gaje ŝi dankis la kverkon kaj dancante ŝi reiris al sia vilaĝeto kie ŝi rakontis pri sia miraklo kiun la kverko donacis al ŝi.
Evidente ŝi renkontis alian belan knabon, fidelan viron kiu amis ŝin per tuta koro. Ili geedziĝis kaj jes havis du belajn infanojn, ĉar tio okazas ĉe belaj homoj.
Kaj la kverko? Li daŭre staras en mezo de arbaro. Ne plu eblas trovi lin ĉar dum la jaroj kaj jaroj, li helpis tiom da homoj kiuj estis tristaj aŭ malbonsentaj ke la aliaj arboj jam delonge staras tute proksimaj al li por ŝirmi lin kontraŭ ŝtormoj.
Eble kiam vi iam promenadas en la arbaro kaj vi aŭdas voĉon el neniu, povas esti la kverko kiu alparolas vin. Vi rekonos lin pro la multaj manoj kiuj estas premitaj al lian baston.
3 comments
Jakvo said:
Jakvo said:
Ne estas katastrofo, verkanto sen legantoj, ĉar - mi almenaŭ sentas tion - oni verkas por la plezuro verki. Sed kiam de tempo al tempo iu regas kaj oni konstatas ke homoj legas kion oni verkasl, la verkado atingas pli altan formon de kontento.
Ivar said: