Loading
tramo senpage
Homo estas stranga! nu mi konsideras min stranga kaj laŭ aspekto mi estas homo.

Mi kuras - nu ja kuras - promenadas sur la malantaŭaj piedojn kaj staras rekte dum mi promenadas. Dum tuta vivo mi neniam loĝis pli ol 20 minutoj piede de mia laborloko, tamen tiam mi kuris kaj ne promenadis al laboro, aŭ, jes tion mi memoras, siatempe estis iu najtingalo kiu loĝis en la centra urboparko. Ĉu li rekonis min aŭ ĉu hazardo, mi neniam sciis kaj ankaŭ ne rompis al mi la kapon pri tio, sed kiam mi pasis tra la parko, la najtingalo ĉiam kantis. Kutime mi metis min sur benko en parko kaj ĉiam kiam mi vidis ke horloĝo indikis - vi preskaŭ estas tro malfrua - mi kuregis al laboro por tutan tagon aŭdi la tro altan sonon de diamantoj kiuj ŝlifiĝis sur la disko.

Jes, mi preferis la kantadon de la najtingalo, sed homoj, mi ankaŭ do, bezonas monon por travivi. Do mi laboris entute dum 45 jaroj, ek de 14 jaraĝo ĝis kiam eliri la liton matene jam iom doloras. Dum tiu tempo mi eble prenis 2- 3 foje jare la tramon. Mi ne havas bonan rilaton kun publika transporto. Iu, siatempe viro, nun ofte virino regas la tramon aŭ aŭtobuso kaj mi nur povas sidi kaj atendi ĝis la maŝino kun multe da bruo kolizias kun alia maŝino. Malplaĉa ideo. Iom strange mi ne suferas pri tio en trajno. Trajno trankviligas min, eĉ siatempe en Japanio kiam mi estis en Sinkansen, trajno kiu iras je rapideco de 300km hore. Mi sentis absolute komforta kaj bona.

Eble vi nun pensas kien li nun volas iri. Nu la tuta rakonteto estas nur por diri ke hodiaŭ mi prenis tramon. Antaŭ 6 monatoj mi ricevis de la firmao de la tramoj, karton kiu permesas min 65 jarulo, senpage uzi ĉiujn servojn de aŭtobuso kaj tramo. Imagu mi eniras tramon, metas min sur seĝo kaj ne pagas monereton, neniun, nulon. Kvazaŭ mi estas la posedanto de la tramoj kaj aŭtobusoj.

Edzino diris ke mi nepre devas iri al centro por ke oni fotu min. La internacia identigilo ne plu valoras kaj mi nepre devas havi novan. Kiam edzino diras tion tiamaniere mi prefere iru. Malplaĉas al mi kverelojn por bagatelo. Do matene mi lavis hararon ĉar ne estas bona esti fotita per malpura hararo. Mi ankaŭ razis min kaj iom mallongigis barbon, surmetis freŝan ĉemizon kaj broŝis la denton - nu tion mi ĉiun matenon kaj vesperon faras, sed utilas mencii por ke leganto ne pensas ke mi estas en foto kun stinka faŭko.

Mi atendis tiam ĝis la hararo sekiĝis, do dum kelkaj horoj okupiĝis per fari nenion. Fakte ne, mi devas konfesi ke mi multe pensis al afero kiu okazis antaŭ tago kaj kiu okupiĝas konstante miajn pensojn. Pensado solvis nenion ĉar mi pravas kaj tiam oni ne povas diri, mi malpravas por solvi la aferon ĉu?

Nu je la 11-a 30 mia hararo estis tiel seka ke mi povas moviĝi ĝin kiam mi skuetas mian kapon. Mi malfermis pordon de la domo kaj komencis pluvi. Feliĉe kiel saĝa flandro - jes ankaŭ tio ekzistas - mi posedas diversajn pluvombrelojn.

Mi elektis la malgrandan kiu tenas mian hararon sekan kaj decidis preni tramon al centro.

Mi loĝas 5 minutojn for de tramhaltejo, kaj devis atendi nur 10 minutojn antaŭ tramo venis. Imagu karaj amikoj estis la unua fojo ke mi uzi la karton kiu permesas ke mi senpage uzas tramon, do imagu ke mi per iu fiereco surstuparigis la tramon. La kapo alta en aero mi iris al libera loko kaj sidiĝis. Kiam mi bone sidis mi permesis al mi rigardi al proletaro en la tramo.

Komprenu karaj amikoj mia senuliziigo, sed la tuta tramo estas plene de maljunaj homoj, eĉ multe pli maljuna ol mi kiu signifas ke neniu en la tuta tramo pagis centimon. Feliĉe sekvan haltejon du junaj homoj eniris tramon, juna paro mi supozas ĉar dum irado al centro ili daŭre kisadis kaj mi ĵuras, ne estis buŝo al buŝo agado pro fakto ke unu el ambaŭ svenis, vere estis kisoj, jes lange. Sed imagu, ili eniris la tramon kaj simple ne pagis. La haltejo antaŭ centro eniris la vagonon du kontrolistoj. Ili havas sistemon ke tiuj, kiuj ne pagis ne povas eskapi. La juna paro devis interrompi kisadon por montri bileton ke ili pagis.

Ili povis montri nenion krom dolĉa rideto kiu en tiu momento helpis al nenio.

Unu de la kontrolistoj komencis plenigi paperojn sed tiel multe ke, aŭ la puno devas esti ege kosta, aŭ la tram-firmao malgajnas pri la afero.

Kiam la juna paro ricevis la paperojn ili ne plu ridetis ankaŭ ne plu kisadis, kiu estas bedaŭrinde ĉar estu serioza, la kisoj povis doni konsolon, ĉu ne?

Unu el la kontrolistoj venis al mi kaj petis mian bileton. Sufiĉe fiera mi diris ke mi estas maljunulo kiu veturas senpage, sed la kontrolisto ne kredis tion kaj mi devis montri mian karton ke mi apartenas al tiu grupo kiu senpage uzas la servojn de aŭtobuso kaj tramo. La kontrolisto petis pardonon kaj diris ke mi ne aspektis jam 65 jaraĝa. Evidente tiu afabla viro ne scias ke mi lavis hararon, mallongigis barbon, razis la partojn kiujn mi ĉiam razas, broŝis la dentaron kaj surmetis freŝan ĉemizon.

Mia patro ĉiam diris al mi: prenu tempon por ordigu vin, montru respekton por aliaj homoj kaj razu vin kiam vi iras eksteren. Jen vidu kia bonan konsilon li donis.

Lasta penso; kial homoj devas iu ajn pagi por uzi publikan transporton. Stranga mondo ĉu?



1 comment

Jakvo said:

Karaj amikoj, feliĉe mi ĉiam sufiĉe bone prizorgis dentaron kaj krom kelkaj, kiujn mi perdis antaŭ multaj jaroj - dum la jaroj de stultecoj - mi restas kun pli ol 4/5-on de la dentoj.
Kun iom da ĝojo mi legis ke vi postsekvas min kaj intertempe ankaŭ jam havas 61 jarojn, imagu kiel kuras la tempo ĉu. En urbo mi preferas biciklon kaj piedojn :-)

PS: Certe nia kara Mari-Roza restis same juna kiel antaŭ 20 jaroj kiam ni interkonatiĝis?
13 years ago ( translate )