Karaj k-doj de SAT, karaj gastoj,
Estu bonvenaj al nia 82-a Kongreso de SAT en la belega urbo Milano.
Jam la 7-an fojon mi povas bonvenigi vin kiel prezidanto de Plenum-Komitato de SAT al nia kongreso. Daŭre restas granda honoro al mi ke mi, kiel reprezentanto de nia Plenum-Komitato, povas bonvenigi vin.
Ĉi-jare ni denove estas en histoririĉa urbo kies nomo 600 jarojn antaŭ nia erao nomiĝis en la latina Mediolanum. Kio signifas “mezo de la ebenaĵo”?
Jam ofte mi vizitis ĉi tiun urbon kiu, kune kun aliaj urboj kiel Madrido, Londono, NovJorko kaj evidente Parizo prenas apartan lokon en mia koro.
Trankviligas min la ŝaŭmado de mondaj urboj. La lokoj sen noktoj kie ĉiam estas vivo kie, kiel iam kantis Frank Sinatra la homoj neniam dormas. Estas mia espero ke vi ĝuas vian restadon, ke vi partoprenas la vivon de ĉi tiu urbo. Sed evidente estas pli.
SAT Kongreso estas, kiel vi scias, la momento kiam la partoprenantoj de la kongreso povas diskuti pri nia asocio. Ne nur la membroj povas esprimiĝi sed ĉiuj partoprenantoj.
SAT ne estas fermita strukturo kiu kaŝas ion al ekstera mondo. SAT estas asocio de laboristoj, dungitoj, salajruloj. Ni ne povas permesi al ni kaŝi ion. Ni … kiel mi plej bone formuliĝu? Ni devas kuraĝi havi la klaĉojn kaj primokojn de homoj, kiuj plejofte malĝuste informitaj pri nia asocio, verkas malagrablajn raportojn.
Ni staras ĉi tie kiel iluziistoj, nenion en la manikoj, nenion en la poŝo krom la plej gravan. Nia solidareco kun tiuj, kiuj daŭre suferas subpremadon en regionoj kie regas plej krudan kapitalismon.
Andrea Montagner, la prezidanto de la organiza kongreso-komitato, proponis al Plenum-Komitato la kongresan frazon: “Migri senlandlime, vivi sennaciece”. Ideo kiun la Plenum-Komitato tuj akceptis.
Tri kvarono de la mondaloĝantaro vivas en mizero aŭ proksime al mizero. La kulpo pri tio estas facile trovebla. Ekonomia sistemo kiu ne taŭgas. Ekonomia sistemo kiu parolas pri libera merkato sed kiu fermas landlimojn al tiuj, kiuj serĉas feliĉon en aliaj regionoj. La bildoj de enmigrantoj, de senhejmuloj, de serĉantoj al feliĉo estas al ni ĉiuj konataj.
Ni organiziĝas en sindikatoj, en socialaj strukturoj, sed fine kaj bedaŭrinde preferas tro ofte ke precipe nia propra buterpano restu savita. Ke tiu fremdulo ne forprenu nian riĉecon nek laboron.
Ĉu SAT povas ŝanĝi tion? Mi pensas ke jes! Eble vi nun pensas ke mi komencas freneziĝi, aŭ ke mankas klapo en mia kapo. Ne timu, nek esperu, miaj amikoj. Mi estas tute sana, dankon.
Jes mi scias, ke asocio de apenaŭ mil membroj ne povas ŝanĝi la mondan bildon. Sed mi vidas SAT kiel tiun futbaliston kiu donas la oran paŝon kiu direktiĝas al golo.
Mi ne devas klarigi nek laŭtlegi por vi la statutan celon de SAT. Klerigi, edukiĝi, informi. Ni povas esti la pediko en la barbo de tiu malbona ekonomia sistemo. La observantoj, la kritikantoj. Pere de nia revuo Sennaciulo, ni povas informi kaj atentigi. Eble konvinki aliajn laboristojn pri la valoro de SAT.
Ne estas iu kialo por ke SAT ne iĝu asocio de dekmil membroj. Sed por atingi tion ni ĉiuj devas pene labori.
Ĉu ne 90% de la mondloĝantaro estas laboristoj, salajruloj? Ni devas klopodi konvinki ilin. Ne per la pezaj malfacilaj vortoj kiuj gravaj ekonomiistoj skribis en dikaj libroj. Ni ne devas rigardi pli for ol niaj okuloj portas nin.
Ni povas legi tezojn kaj ideojn de gravuloj de dekstre kaj maldekstre. Ni povas vori multvolumajn verkojn kaj iun tagon tute hazarde trovi la veron en libreto kiu sen probleme povas esti enpoŝigita. Libreto eldonita de nia eldonkooperativo.
Permesu min legi parteton el la libreto La Pariza Komunumo:
Estas vortoj de laboristino kiu vivis en al 19-a jarcento, kaj sia nomo estas Paŭle Minck:
“Muŝoj vi estus nevenkeblaj , se vi tion volus. La araneoj estas fortaj, sed ili estas malmultaj. Muŝoj, fakte , vi estas malfortaj, sed nekalkuleblaj … Se vi kapablus unuiĝi, se vi volus solidariĝi, se vi povus interligi viajn strebojn kaj viajn depostulojn, tiam per unu movo de viaj fortikaj flugiloj vi povus rompi ĉiujn fadenojn de la kombinaĵoj, frakasi ĉiujn obstaklojn, kiuj stringas kaj premigas vin …”
Jen plej granda vero kiun mi trovis en SAT eldono, en maldikega libreto. Ne iu grava teorio de burokrato, sed de virino kiu batalis por la libereco de la kamaradoj, la laboristoj.
Mi ne alvokas por forĵeti la verkojn de filozofoj kaj eminentuloj kiuj klopodis konvinki nin, ke ekzistas pli bonaj ekonomiaj modeloj en kiu ne la plejmulto de la monda loĝantaro devas suferi. Sed mi pensas ke por ni estas pli saĝe porti la ŝarĝon kiu pezas sur niaj ŝultroj.
Por mi tiu ŝarĝo estas la vortoj de rebelulino Paule Minck.
Migri senlandlime, vivi sennaciece. Jen temo de nia SAT-Kongreso.
Ĝuu vian restadon en la bela Milano, sed nepre ne forgesu partopreni niajn laborkunsidojn, niajn debatojn kaj prelegojn. Aŭdigu vian voĉon dum la kongreso. Via opinio gravas.
Preskaŭ mi volis aldoni al miaj vortoj la sloganon uzatan de Prezidanto Obamo: jes ni povas. Sed en rondo de SAT, ni ne bezonas sloganojn. Ni tenu nin al realeco. Ni scias ke monda solidareco inter la laboristaro solvas ĉiujn niajn problemojn.
Ni SAT anoj klopodas doni la oran paŝon.
Ek al la labor’ sed ne forgesu. Se okazas revolucio en kiu ne iam estas tempo danci; ĝi ne estas revolucio sed vojo al diktatoreco.
Havu plej agrablan kongreson.
Jakvo Schram
Prezidanto Plenum-Komitato de
Sennacieca Asocio tutmonda
3 comments
Jakvo said:
amike jakvo
Jakvo said:
Jakvo said:
. https://www.ipernity.com/home/ancxjo.pac-horano . estis ano de kongres-komitato kiu registris. Bedaurinde ĉar li ne havas pro membrecon, li estas limigita laŭ kvanto de informo kiun li metas sur paĝaro. Tamen, se vi regule vizitos vi povas havi bonan superrigardon pri la tuta kongreso
Nun estas feria periodo sed ek de septembro oni nutras ankaŭ la paĝaron de SAT per informo pri la kongreso. http://www.satesperanto.org
Volonte mi sendos al vi provekzempleron de Sennaciulo se vi donas al mi vian adreson. Sendu ĝin tamen al mia privata adreso jakvo at me.com
amike jakvo