Bob rigardis al la taso. Li fintrikis la bonan kafon kaj pensis pri preni duan tason. „Eble prefere ne” li pensis „kiam mi prenas duan tason mi eble ne dormos bone". Hejme li ĉiam bone dormas, sed dum ferio la dormo apartenas al la ero “problemetoj”.
Kiel kutime Bob ferias kaj biciklas sur sia preferata insulo en Francio. Bonas la vetero ĉiam, iom da suno, iom da pluveto kaj agrablaj temperaturoj de 20 gradoj Celsius. Eble tro malvarma por aliaj homoj, eble la pluveto de tempo al tempo ĝenas aliajn homojn, sed al Bob tio vetero estas perfekteco mem.
Sed jes tio dorma problemeto, nu, problemeto - eĉ ne estas problemeto ĉar dum horoj sen dormo, Bob pensas. Ne iu profunda pensado, ankaŭ ne filozofa pensado, sed simple pensi por pasi la tempo.
Preskaŭ li koliziis kun alia biciklanto hodiaŭ kaj plej verŝajne li pripensas tion ĉi nokte kiam li ne suksecas kapti dormon. Ankaŭ tio ne estas ĝusta diro. Ek, kapo ne jam tuŝas kapkusenon kaj Bob jam dormas, sed duona horo poste li vekiĝas kun sento ke jam estas la 7-a mateno kaj li pretas ellitiĝi. Rigardo sur ekrano de poŝtelefono helpas lin konstati ke estas duona horo post enlitiĝo. Tiam komenciĝas la pensado. Certe li pensas pri tiu idioto kiu preskaŭ koliziis kun li. Bob biciklis laŭ interkonsento en normalaj landoj - krom la britaj kiuj ne scias ke ĉiu homo preferas veturi laŭ la dekstra flanko de la strato - ĉe la bona dekstra parto de la bicikla vojo, kiam venis el alia direkto juna paro kiu laŭ franca kutimo babiladis pri nenio, nur por fari bruon kaj forpeli la birdojn en la naturo, kaj li, la vira parto de la paro biciklis kvazaŭ brita ĉe la parto kiu estis antaŭvidita por Bob kaj aliaj homoj kiuj respektas la internaciajn - krom britaj- regulojn de deca biciklado. Feliĉe Bob povis lastmomente krii: „He idioto vekiĝu” por ke la stultulo povis, sanĝelige jes, stiri la biciklon al la ĝusta parto de la bicikla vojo. Per tio li preskaŭ akcidentigis la karulinon kiu ankaŭ komencis krii ke ŝi preskaŭ falas. Plej verŝajne pro tio la kara amato komencis krii kontraŭ Bob kiu, estu honeste, faris nenion krom bicikli sur la, por li antaŭvidita parto de la bicikla strio.
Estas certe ke Bob pensis pri tio kiam li vekiĝas duonan horon post enlitiĝi. Pli, kiam li iu ajn pensas pri tiu idioto, li komencas pensi al la ĥaoso kiu nun regas en la mondo de biciklantoj.
Bob bone memoras ke li antaŭ multaj jaroj lernis en baza lernejo ke biciklantoj devas uzi la dekstran parton de la vojo por bicikli. Ne la mezan, ĉar tiam ili riskas esti mortigita de aŭto kiu je enorma rapideco de 50 kilometrajn hore - en la 50-aj jaroj de antaŭa jarcento ja alta rapideco - ne vidas la biciklanton kaj ek kolizipuŝas la biciklanton de la vojo.
„La trotuaro - diris la instruisto de la unua lernojaro - estas por la piedirantoj, por ke ili povu promenadi kaj por ke belaj virinoj dum dimanĉa promenado al preĝejo - deviga afero en la 50-aj jaroj de antaŭa jarcento - povus montri la belan vestaĵon jes aŭ ne, depende de la mono, laŭ modo aŭ malmodo.
Biciklantoj ne plu faras tion nun, respekti aliajn homojn. Bob pensi ke tio okazas nur en lia kara urbo kie li loĝas, sed montriĝas ke ankaŭ en la kara insulo biciklantoj ne plu repektas aliajn homojn.
Ĉie ili biciklas, sur trotuaron, biciklas en mezo de la strato simple por montri ilian stultecon al ŝoforoj de aŭtoj, kiuj evidente koleras kaj kontraŭ agitas per aliaj stultaĵoj.
Tamen, Bob bone memoras tion, dum la tempo kiam aŭtoj veturis dece je la flanko de la strato antaŭvidita por aǔtoj kaj biciklantoj je tiu parto kiu estis antaǔvidita por biciklantoj kaj jes evidente piedirantoj sur ilia trotuaro, la trafika kermeso estis pli agrabla ol nun.
Hodaŭ Bob devis krii al duono de bela paro por ne havi akcidenton. Pro tio la duono preskaŭ havis akcidenton kun la amatino kiu devis krii ke ŝi preskaŭ falis kaj neniu finfine estis kontenta.
Plej verŝajne Bob pensas pri tio duonan horon post enlitiĝi, ĉar li iu ajn ne povas dormi. Aǔ eble li pensas pri homoj kiuj postkuras ilian poŝtelefonon.
Ĉu vi ankaŭ jam vidis ilin, tiuj homoj kiuj estas fikse ligita al poŝtelefono. Ĉu ili estas en aŭto, sur biciklo aŭ simple promenante sur strate, ili nur postsekvas poŝtelefonon. Kion ili vidas sur la malgranda ekrano? Ĉu estas iu granda sekreto, ke eble homoj el Marso venos baldaŭ al la tero? Nu, ne ĉiu legas. Estas ankaŭ rimarkinda kvanto kiuj konstante tajpas. Sur voje al insulo Bob vidis homojn kiuj freneze tajpis ion sur la poŝtelefonon kaj jes por ke vi sciu, tiuj homoj sidas ĉe la flanko de la ŝoforo ne ĉe alia pli sekura flanko kie tajpado povas okazi sen danĝero.
Kion ili skribas? „kara amiko mi veturas nun sur aŭtostrado al mi ne scias kia grava loko, mi veturas je rapideco de 130 km -ojn hore kaj mi tajpas kelkajn frazojn al vi sur poŝtelefono?”
„Kara amiko mi ne tenas la stirilon de mia biciklo en manoj, ĉar mi nun sendas al vi gravan mesaĝon pere de mia poŝtelefono. Mi endanĝerigas la vivon de aliaj homoj per mia stultaĵo — mi jus falis kaj rompis brakon. Mi sendos alian mesaĝon el hospitalo!”.
„Kara mami, ne koleru kiam mi venos hejme sed mi havis akcidenton dum mi iris al lernejo. Mi tajpis sms-on al amikino Nataĉa kiam mi promenadis al lernejon kaj ne vidis aŭton kiu alvenis. La ŝoforo ankaǔ jus sendi sms-on al sia koramikinon kaj tro malfrue vidis min.
Pardonu interrompon, sed mi ne vidis la lanternon sur trotuaron kiam mi sendis sms-on al vi. Kial oni metas nun lanterojn sur trotuaron? Mia kapo nun doloras eĉ pli ol post la akcidento kun la aŭto. Ĉu vere nur biciklantoj povas sendi sms-ojn dum ili biciklas? Mi volas lerni kiamaniere bicikli sen teni stirilon”.
Kial oni nomas poŝtelefonon, poŝtelefono. Neniu plu havas telefonon en poŝo sed tapas sur ĝi konstante, plej ofte je plej malkonvena momento. KIO ili skribas kaj al kiu. Kion ili faris kiam poŝtelefono ne ekzistis?
Eble Bob ne vekiĝos duonan horon post enlitiĝi. Eble li simple dormas kaj lasas la biciklantoj ĥaosigi ilian propran vivon kaj aŭtoj kolezii dum tajpado de sms-ojn kaj li lasas la piedirantoj ĝui la sms-ojn kiun ili sendas aŭ legas anstataŭ rigardi al la bela naturo sur la insulo Ré. Finfine ĉiu estas libera ĉu ne, kaj regularoj kaj konvencioj, al la deluvo kun tiuj limigoj. Vivu la liberté.
Jes tion diras la francoj liberté anstataŭ libereco. Lieber the kiu sonas sama kiel la liberté de la francoj signifas en Germanio ke ili preferas teon pli ol io alian.
Pensi pri facileco de Esperanto ankaŭ estas ebleco por la nokto kiu anonciĝas. Bob certe pensas pri tio; pri kion li eble pensos.
Bob prenis dekojn da fotoj hodaŭ pri birdoj. Estas agrabla penso dum enlitiĝi, birdoj, plaĉas birdoj al Bob.
1 comment
Helena Tylipska said: