
Sur la telero, en malpli ol 200 paĝoj, estas frandaĵoj de diversaj manoj – jen la ordo en kiu ili estas prezentitaj: Jorge Camacho, István Nemere, Liven Dek, Giulio Cappa, Claus J. Günkel, Leo Luna, István Ertl, William Auld, Ĝiz el Lamark, Abel Montagut, Will Green, Arnoldo Águila, Apáti Kovacs Bela, Sten Johansson, kaj Pekka Virtanen. Konataj kuiristoj, ĉu ne? Vi eble jam salivumas, ĉu?

Tian korrapidigon aliaj noveloj atingas alimaniere. “La bleko de l'ŝarĝu” de Liven Dek plialtigas la streĉitecon uzante la blekon de la titolo, kulminante en fatalisma, hanta saĝeco, “Se vi ne povas havi kion vi amas, amu kion vi havas.” Sed la amo ja estas rara suko en tiu ĉi pladaro. Fakte, ne la amo, sed tute malĝoja seksumado ja troveblas en la du plej longaj noveloj de la aro, “Liza” de Liven Dek, kaj “La sekreto de Irena” de Giulio Cappa. La unua klimaksas en doloriga perforto; la dua lasas naŭzigan postguston, se reveni momente al nia bankeda metaforo.
Sciencfikcia novelaro preskaŭ devas havi tempoveturantojn, ĉu ne? “Lotema” de István Nemere donas amuzan (kaj deziroplenumigantan) ekzemplon. “Leonardo” de Leo Luna traktas la klasikan paradokson de la “Eterno cirkla” de tempoveturado. Sed jam la kvara rakonto de la kolekto, “Ludwig” de Camacho, konturas tiun temon bonege. Per delikataj, eskvizitaj “penikflustroj” pentristino klopodas ekkoni tiun misteran viron Ludwig Von Eschenbach (“ĉar maleblas portreti nekonaton”), kaj fine sukcese sentas, ke “naskiĝas fidela portreto ne nur de la hodiaŭa Ludwig, sed ankaŭ de tiu Ludwig, kiu, laŭ liaj propraj vortoj, de 1865 ĝis 1870 batalis en Paragvajo ŝultro ĉe ŝultro kun marŝalo Solano Lopez; aŭ kiu, en 1204, semajnojn antaŭ la metamorfozo, sub blazono kaj maŝkiraso de krucistoj diligente kunraziis la urbon de Konstanteno.”
Same, sciencfikcia novelaro preskaŭ devas enhavi eksterteranojn kaj trakti la temon de kontakto inter fremdaj kulturoj, kaj tiu ĉi bankedo plenumas ankaŭ tiun promeson. Nemere, en “Morto en la kosmo”, prezentas rakonton tiukampan kun bona “skalsurprizo”, kiu levas demandon pri ebla limo de interspecia kontakto – demando kiun tuŝos ankaŭ William Auld aliloke en tiu ĉi volumo. Ankaŭ surprizas nin la elektoj de la “ni” kaj la “ne-ni” en “Meti limon” de Sten Johansson (cetere, rakonto kun aparte bona, aperitiva bildo). La plej potenca rakonto tiutema – “Atesto” de Camacho – pri la “nianoj” kaj la “ilianoj” estas efektive rakontata de la vidpunkto de hibrido. Tiu iliniano, se tiel diri, nomiĝas Esimene, “unutrione surma, dutrione homa”. Sed malsame al la rakontoj de, ekzemple, la usona verkistino Octavia Butler (anglalingve pri ŝi), en la rakonto de Camacho el tia hibrideco ne rezultas la lernado de malfacilaj lecionoj pri la ebla frateca kunvivado inter homoj kaj nehomoj. Camacho pentras ĉi tie sufiĉe senesperigan bildon.
Dirindas, ke la mondbildoj en tiuj ĉi noveloj plejparte ja estas senesperaj. Nur en la kvazaŭmita “Genobanko” de Apáti Kovacs Bela, ni vidas esperon, tamen ambiguan. La ceteraj ne donas al ni eĉ tian ĉi espereton. “Ondoj” de Claus Günkel fulme kondamnas la homaron pro Hitlero; kaj lunanoj en “Arĥaja kaj akra” de Leo Luna volas invadi la Teron “ĉar ni, lunanoj, pli fortas ol ili!” Kaj la hororon de “Nenuligebla decido” de Arnoldo Águila oni legu por ĝui amaran spicaĵon. Ĉu la sciencfikcio en la propraj lingvoj de tiuj verkistoj estas same malespera? Notindas, ĉikadre, ke tiu ĉi nia bankedo estis arigita en la jaro 2000, kaj do sendube dividas la jarcentfinan etoson de tiuj jaroj.
Ĉar temas pri novelaro en Esperanto, kompreneble grave rolas la Lingvo Internacia. Jam frue en la kolekto ni renkontas specon de “Fina Venko” en “Mesio” de Camacho. (Jes: kvar riĉajn, vortaren-kurigantajn pladojn li kuiris por tiu ĉi bankedo.) La ironio en “Mesio” tamen estas, ke neniu efektive povas rekoni la lingvon de la Fina Venko! (Parenteze, same kiel multaj aliaj kontribuaĵoj en tiu ĉi kolekto, ankaŭ tiu ĉi ŝajnas al mi skizo promesoplena; espereble, niaj lertaj kuiristoj baldaŭ kuiros pli ampleksajn pladojn por niaj jam akrigitaj apetitoj!)
Aliaj kontribuantoj ankaŭ revenas al la lingva temo. “Lingva problemo” de William Auld estas titole memevidenta kaj same kiel la fabeloj de Stanislaw Lem, leĝere instruetas epistemologian humilon. “Lingvaj paralelismoj” de Ĝiz el Lamark trovas paraleluniversajn (“alirealajn!”) solvojn al unu el niaj plej urĝaj lingvaj problemoj, nome “la prefiksoidon vir-”. En “Kosma civitaneco”, Abel Montagut brile (kaj rapide) esploras la plursignifecon de la Fina Venko, kaj plue, efike fremdigas la rakonton per tre simpla modifo de nia ortografio.

Resume, jen bonega bankedo (malgraŭ la foja gruzeto): ĝuu ĝin, kaj esperu, ke la kompilanto Miguel Gutiérrez Adúriz kaj la Grupo Nifo invitos nin baldaŭ al la venonta bankedo!
0 comments