Loading
Eŭropa tago de lingvoj 2009 - raporteto

Sufiĉe sukcesaj estis la aranĝoj (pri kiuj mi jam blogis) por la ĉi-jara Eŭropa tago de lingvoj, la 26an de septembro, ĉi tie en Hajderabado. Kiel mi emfazis, temas pri Eŭropa tago de lingvoj; ne *Tago de eŭropaj lingvoj*!

Dum la dutaga seminario en Universitato de Hajderabado, “Tutmonde kaj enronde: la rolo de fremdaj lingvoj en Barato” (angle: Towards a glocal world: the role of foreign languages in India) ĉ. 20 prezentintoj kaj eble 40 aliaj universitatanoj kaj lingvoinstruantoj vigle diskutis la diversajn aspektojn de la temo. Legeblas en la reto mia anglalingva resumo.

En mia prezentaĵo – "Esperanto kiel pacedukilo en mondloka mondo" – mi parolis pri

Sekvis interesa diskuto, kaj ŝajnis al mi, ke oni sufiĉe serioze traktis miajn sciigojn kaj proponojn.

La dua aranĝo (en Universitato de la angla kaj fremdaj lingvoj – angla mallongigo, EFLU) havis du partojn: filmfestivalon de anglaj, francaj, germanaj, hispanaj, italaj kaj rusaj filmoj, kaj lingvobudojn kiuj prezentis Esperanton kaj ĉiujn tiujn lingvojn krom la itala. La filmojn spektis nek mi nek amiko Siva kiu energioplene kunlaboris ĉe-bude same kiel pasintjare!

Sed ne venis tiom da vizitantoj al la diversaj budoj kiom venis dum la pasintjara lingvofestivalo. Eble pro tio, ke okazis pasintjare longeta kultura festivalo en kiu partoprenis multaj studentoj. Ni ne havis ĝin ĉi-jare. Tamen vizitis nian ekspozicieton ĉ. 100 homoj, plejparte gejunuloj. Denove ili miris, ke ekzistas io tia kia Esperanto! La plimulto jam estis lernantoj de la diversaj lingvoj instruataj en EFLU, kaj do bone komprenis la malfacilaĵojn lerni fremdajn lingvojn.

Ĉirkaŭ 30 lasis ĉe mi siajn kontaktadresojn, kaj mi jam direktis ilin retpoŝte al la lernomaterialo ĉe Lernu.net, instigante ilin kompari la anglalingvajn kursojn kaj la eventualajn fremdajn lingvojn kiujn ili efektive lernas.

Estis aranĝaro sufiĉe kontentiga. Dankon al la kunorganizantoj, kaj aparte al amiko Siva!

Jen ligoj al kelkaj fotoj de la lingvobudoj

3 comments

A Giridhar RAO said:

jes, prave, paul. renato Corsetti jam atentigis min pri tiu chi problemo. chu vi havas solvon? lian mi provizore uzas: glocal = terloka
15 years ago ( translate )

Stefano Keller said:

ĉu ni diru: "mondloka" je iu loko de la mondo - pensi tutmond(ec)e (konsideri la mondskalan efikon, integriĝon), agi surloke, vivante je iu loko de la mondo? "Mondloka epoko". Kaj "Glocalisation" eble estu: "mondlokigo" ?? - fakte tio sonas iom ne tro "glate".

Nu, mi simple metis mond' anstataŭ ter'. Por mi "tero" estas pli geografia/fizika priskribo, kaj en "mondo" mi pli facile vidas ankaŭ homojn. Kaj parolante pri la fenomeno, ĉefe temas pri homaj agoj - por iomete sekvi/daŭrigi la argumentadon de Paulo. Sed verŝajne ekzistas pli bona solvo ol la mia.
15 years ago ( translate )

A Giridhar RAO said:

koran dankon, stefano, istvan kaj renato: vi povas vidi la rezultojn de viaj lingvoproponoj.
15 years ago ( translate )