Loading
Kannada lingvo menciita en helena dramo de 2a-jarcento aKE??

Tion ja diris tagĵurnala raporto anglalingva listigante la pruvojn pro kiuj la kannada lingvo (kiu ankaŭ nomiĝas la kanara lingvo) akiris registaran statuson ĉijare de klasika lingvo (kune kun la telugua - ambaŭ lingvoj dravidaj). La tamila akiris tiun statuson jam en 2004, kaj en 2005 la barata registaro ankaŭ deklaris la sanskritan klasika lingvo.

Krom la prestiĝo, la anonco ankaŭ havas financajn implicojn - oni devas disponigi pli da mono por flegadi klasikan lingvon - premii prilingve, esplori ĝin, kaj instrui ĝin universitatnivele, pli vaste.

Interesaĵo en la tuta afero, estas deklaro, ke "Esploristo Govind PAI pruvis, ke kannada esprimoj kiel 'mindeja?' (= 'ĉu vi jam baniĝis?') estis uzataj en helena dramo de la 2a jarcento aKE." Oni ne diras pri kiu dramo temas. Ankaŭ mankas la dramo-nomo en antaŭa raporto de 2005 (en la tagĵurnalo The Hindu), kiu tamen informas nin, ke "kannadaj vortoj troviĝas en helenaj komedioj de la unua kaj dua jarcentoj de la Komuna Erao"! Malgranda diferenco de 400 jaroj!

Tiu esploristo Pai [paj; 1883-1963], rimarkinda plurlingvulo (inter alie), ankaŭ trovis spurojn de la kannada en la verkoj de Ptolemeo!

La Vikipedio anglalingva ŝajne ankoraŭ ne aŭdis pri tiuj spuroj....

3 comments

Roland Platteau said:

ne sufiĉas aserti !
kie troviĝas la malmolaj pruvoj ?
16 years ago ( translate )

A Giridhar RAO said:

jes prave. mi kontrolas ĉe kannada-parolanta amiko literaturema. li eble povos doni pliajn klarigojn.
16 years ago ( translate )

A Giridhar RAO replied to A Giridhar RAO:

La amiko de Bengaluro ankaŭ konfirmas la mencion de la esploristo Pai. Sed li ankaŭ petis min gugli la aferon, kaj ŝajne la plej bona fonto estas la helena mimikaĵo kiu en la angla nomiĝas la Charition mime.

Ŝajne temas pri la skribaĵo Halmidi, la plej malnova formo de la moderna kannada. Malgraŭ la fakto, ke nun oni pli-malpli konsentas, ke temas pri variaĵo de la kannada, almenaŭ ĝis 1987, la afero restis en dubo - kelkaj indologoj simple nomis la fremdan, kvazaŭ-baratan lingvaĵon en la dramo 'rubaĵo'.

M.L. Varadpande en sia History of Indian theatre bone resumas la polemikon ĉirkaŭ tiu dramo. (Vidu la ĉapitron "Dionysus in India", sekcion "Greek-Kannada Play", pĝ. 259).
16 years ago ( translate )