Loading
For de tie...

La kvara ne estas poemo, nur tre mallonga prozo: Franz Kafka, Fort von hier... (For de tie...) Ĝi ne estis publikigita, nur ektrovita en lia postlasaĵo. La originalteksto tien: www.kafka.org/index.php?fortvon

Tiu eble sencodonas malmulte al vi, kontraŭe al mi kvankam tre private. Denove, mi surmetas ilin tie pro testi mian progreson lerni Esperanton...

%

 

For de tie, nur for de tie! Vi ne devas diri al mi, kien vi min gvidas. Kie estas via mano, aĥ mi ne povas ekpalpi ĝin en mallumo. Se mi nur jam tenus vian manon, mi kredas ke tiam vi ne eksigus min. Ĉu vi aŭdas min? Ĉu vi do estas en la ĉambro. Eble vi tute ne estas tie. Kio ajn vin allogeblus tien al la frosto kaj la norda nebulo, kie oni tute ne supozu iajn homojn. Vi ne estas tie, vi evitintas de tiaj ejoj. Mi male staras aŭ falas per la decido ĉu vi troviĝas tie aŭ ne.

Kial kredemas ke proksimus fluganton lamantoj pli ol paŝantoj. Jen ial eĉ kelko pledus por ilian opinion. Por kio ne io ajn pledus?

4 comments

Felix Duesenburg replied to :

Multe dankon Til pri via aldonaĵo! Permesu min postmeti kelke da demandoj por klarigi kie mi malĝustis kaj kio estas nur pli bonstila.

* diri min ~ diri al mi: Ĉu mi ne povas uzi la akuzativon de la direkto kun la verbo 'diri'? Aŭ ĉu ĝi estas maleleganta?
* eĉ vi ~ vi eĉ: Komprenita, dankon!
* kie oni ne supozu ajn homojn: Tie la originalo estas senduba pri la imperativo. Tamen, en la germana frazo fakte unu vorto estis forlasita, kaj tia negacio estas malfacila traduki laŭvorte, kvankam ĝi ŝajnas simpla. Ĝi sencas 'kie oni ne supozu ke iu ajn homo vivus'. Trovi la vorton '(ne) ajn' en tiu kunteksto okupis iomete da pripensado. Ŝajnis al mi korekta uzi ĝin ankaŭ sen 'io/iu' por siginifi 'not at all' (angle) aŭ 'überhaupt nicht' (germane). Ĉu ne? (laŭ www.reta-vortaro.de)
* vi estas evitita ~ vi estas evitanta: Laŭ la originalo mi uzis la perfekton - ŝi jam finis eviti. La preterito estus ĝusta ĉi tie ankaŭ, sed en la germana ni ofte preferas la perfekton por neniu logika kaŭzo, simple por stilo. Ĉu ĝi sonas malbona en la esperanta?
* ĉu vi estas tie ĉu ne: Mi trovis tiun esprimon en la paĝo pri 'ĉu' en reta-vortaro.de. Mi ne tute komprenas la diferenco inter 'ĉu...ĉu' kaj 'ĉu...aŭ'.
* pri la fina parto: 'Plektita' estas milda esprimo! Eĉ se vi legas ĝin en via naskiĝlingvo, devas rigardi dufoje antaŭ vi komprenos ĝin. Kafka komencas la frazon per 'ke', tamen li fakte demandas 'kial', sed ne atendas respondon, nur miras. Li diras: 'Mi miras, kial homoj kiuj lamas, ĉiam ŝajnas kredi, ke ili (preskaŭ) povus flugi, pli ol homoj kiuj iras (sen kriplaĵo) emas kredi.' - Kaj la lasta frazo estas ekzemplo de la kruelegaj aĵoj kiujn vi povas fari per la kondicionalo en la germana...

Dankon denove! Amike :)
16 years ago ( translate )

Felix Duesenburg replied to :

Multe dankon denove! Tio klarigis kelkajn aferojn pro mi. Diable, mi sentas stulta ĉefe pri la participo... nur ĵus antaŭhieraŭ ĝi estis la temo de la kurso kiun mi atendis. Hehe! Bone, nun mi redaktu la tekston tuj kiam mi havos tempon.

Mi esperas ke tamen frandu tiujn juvelojn de literaturo spite mi acidigemas ĉion mortiganta la lingvon.
16 years ago ( translate )

Roland Platteau said:

Mi tre ŝatas Kafkon. Estas TTT-ejo kie legeblas multajn tekstojn postlasitajn en Esperanto (sed konjekteble vi jam konas ĝin) tiu de Lutermano.
Tia mi trovis la belegan tekston "Infanoj sur la ŝoseo"
Cetere mi havas "La Kastelo" en la franca, kaj fojfoje relegas ĝin.
16 years ago ( translate )

Felix Duesenburg said:

Fine mi troviĝis revizitanti ĉi tie kaj korekti. Dankon denove pro la konsilo kion mi sekvas plezure.

Dankal ankaŭ Roland pro la montro, mi fakte ne jam konis ĝin. Sed agnoskite tio estis iome da intenca preterlaso. Mi antaŭsciis ke verŝajne kelkaj klasikaj verkoj jam ekzistas en esperantaj tradukoj, sed mi ankoraŭ ne okupiĝis pri serĉi ilin ĉar mi volis plibonigi mian lingvokono antaŭ ektuŝi la grandan literaturan. Nu, almenaŭ tiu ĉi ekzercaĵeto ne jam troviĝis en la Lutermana kolekto :). Sed koni ĝin ŝparigas al mi traduki mem La Metamorfoso, mia persona Kafka-favorito :).
16 years ago ( translate )