La 1-an de marto ni estis oficiale informitaj, ke Ĉeĥa Esperanto-Asocio ĵus venkis en internacia konkurso proklamata ĉiujare de la japana Fondaĵo CIGNO.
La fondaĵo (antaŭe nomita Subvencio Cigno) estis starigita de la konata mecenato Miyoshi Etsuo en 1995 kaj servis por subteno de Esperanto-movado en ekssocialismaj kaj tn.triamondaj landoj (Vidu liston de la venkintoj Ekde 2012 ĝi estas nove celita por Esperanto-asocioj de la landoj de la Eŭropa Unio en sfero de publika informado pri Esperanto. La premion por 2012 akiris Esperanto-Asocio de Britio.
En la konkursa raporto de Ĉeĥa Esperanto-Asocio estis priskribitaj kaj dokumentitaj 200 realigitaj diversspecaj aktivecoj (ekspozicioj, ĉeĥlingvaj artikoloj, radioelsendoj, televidriportoj, publikaj prelegoj, kulturaj aranĝoj, konkreta kunlaboro kun neesperantistaj organizoj k.a.).
Resuman raporton kaj detalan dokumentaron en Excel-tabelo vi povas elŝuti en
www.esperanto.cz/eo/aktuality/ea-venkis-en-konkurso-de-la-fonda-o-cigno.html
en suba parto de la paĝo.
Diplomon kaj japanan suveniron reprezentanto de ĈEA oficiale transprenos dum la kunsido de Eŭropa Esperanto-Unio kadre de la Universala Kongreso en Rejkjaviko. Krome la premio inkluzivas financan sumon de 200.000 japanaj enoj, egalan laŭ la nuna kurzo al 1750 eŭroj (= proksimume 42 000 ĉeĥaj kronoj).
Estraro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio elkore dankas al ĉiuj siaj membroj kaj kunlaborantoj, kiuj kontribuis per siaj aktivecoj al la komuna sukceso. Ni klopodos, ke la venkita mono helpu subteni utilajn kaj bezonatajn projektojn de ĈEA.
Pavla Dvořáková, komisiito pri la konkurso kadre de ĈEA
0 comments