Karaj Ipernitianoj,
jen ni prezentas koncizan liston de la plej gravaj Esperanto-aranĝoj organizotaj dum tiu ĉi jaro en Ĉeĥio, lando, en kiu situas nia Esperanto-Muzeo. Se iu dato, loko kaj enhavo kaptos vian atenton, vi povas jam nun noti ĝin al via kalendaro kaj komenci pripensi inkluzivi ĝin en viajn voljaĝplanojn!
Iom post iom ni aperigos ankaŭ pli detalajn informojn pri la unuopaj okazaĵoj.
ESTERLANDAJ GASTOJ ESTAS ELKORE BONVENAJ !!!
15.-21.4. TRADICIA PRINTEMPA LINGVA SEMINARIO EN BOHEMIA PARADIZO (norde de Prago)
Antaŭtagmeza lingvoinstruado diversgrada, posttagmeze ekskursoj al ĉarma ĉirkaŭaĵo, ripozo, banlokaj proceduroj, manlaboraj atelieroj, vespere amuzo, filmprojekciado, ludoj, kantado kun gitaro ktp
Okazloko: familieca pensiono ESPERO en Skokovy
Eblas ev. veni ankaŭ por malpli da tagoj, kotizo por tagnokto (tranokto+plena pensio) nuraj 25 eŭroj
+ kontribuo por organizaj kaj elspezoj (krom ekskursoj) - laŭvola minim. 10 eŭroj
Info: Jindřiška Drahotová (ipernitianino), drahotova(heliko)esperanto.cz
8.-9.6. MUZEA NOKTO EN ESPERANTO-MUZEO SVITAVY
Inaŭguro de la nova ekspozicio "Esperanto kaj muzoj" kun riĉa akompana kultura kaj kleriga programo,
partopreno en programo de la apuda Urba Muzeo kaj Galerio, urbotrarigardo de Svitavy, dimanĉe duontaga busekskurso al la renesanca kastelo en Moravská Třebová aŭ ekskurso laŭ individua prefero (Litomyšl k.a.)
Info: muzeagrupo(heliko)esperanto.cz
3.-10.8.2013 LA 63-A KELI-KONGRESO EN SVITAVY
interkona vespero, prelegoj, ekumena diservo, kantado, koncertoj, ekskursoj al Litomyšl kaj Polička k.a.
Pliaj informoj kaj aliĝilo elŝuteblas en keli.chez.com/
Info: Pavel Polnický, polnicky(heliko)quick.cz
27.-29.9. TRIOBLA SOLENAĴO EN SVITAVY
a) 5jara naskiĝtago de Esperanto-Muzeo Svitavy
b) solenaĵo omaĝe al 80 jaroj de ekzisto de Klubo de geamikoj de Esperanto en Svitavy
c) Urba Sanktvenceslaa solenaĵo
Sabate: programo en la muzeo, senvualigo de monumento ĉe Esperanto-arbo, inaŭguro de la vojaĝekspozicio de Ján Vajs (Slovakio) en Urba Muzeo, partopreno en bunta kultura solenaĵprogramo enurbe (inkluzive vingustumadon), prelego pri UK en Rejkjaviko, dancvespero kun tombolo
Dimanĉe antaŭtagmeze: Solena kultura kaj kleriga programo en la muzeo
Por eksterlandanoj aranĝeblas kroma programo antaŭ aŭ post la aranĝo
Info: muzeagrupo(heliko)esperanto.cz
25.-28.10.2013 KONFERENCO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO EN NYMBURK
(45 km oriente de Prago)
pinta jararanĝo de ĈEA kun labortraktadoj, temaj seminarioj, programoj kultura, amuza kaj ekskursa (urbotrarigardo, fakultative kastelo Loučeň kun tuteŭrope unika labirinta parko aŭ banloko Poděbrady)
Pliaj informoj troveblas en Kalendaro de aranĝoj
Info: cea(heliko)esperanto.cz
Dum via vojaĝado al Ĉeĥio ne forgesu utiligi servojn de gastigantoj de PASPORTA SERVO.
Aŭ vi povas kontakti klubojn aŭ delegitojn en la urboj, kiujn vi deziras viziti!
(vidu MAPON)
Vi povas konsulti ankaŭ daŭre aktualigatan KALENDARON DE ARANĜOJ en www.esperanto.cz.
Ni sincere antaŭĝojas vin!
Amike Pavla Dvořáková, prizorgantino de tiu ĉi muzea paĝo
1 comment
Song Ho said: