Ĉu vi deziras altigi vian Esperanto-kvalifikon, sed ĉi-momente malhavas tempon aŭ monon por partopreni klasikajn kursojn? Tiam ni havas bonan novaĵon por vi – en la retejo http://edukado.net ĵus estis lanĉita nova sekcio, kiu ebligas SENPAGAN distancan studadon en 7 elekteblaj fakoj!
Temas pri fakoj Esperantologio – lingvistiko,Instruado – Lernado – Metodologio, Esperanto-literaturo kaj kulturo, Esperanto-movado, Lingvopolitiko, Kulturo kaj Scienco.
Ĉi-momente disponeblas 12 temoj kun entute 20 lecionoj (en formo de prelegoj, prezentoj kaj aliaj materialoj) kaj ili estos iom post iom daŭre kompletigataj. La temoj estas prilaboritaj de konataj kaj renomaj esperantistoj-fakuloj el diversaj landoj kaj kompreneble estos daŭre plu kompletigataj.
Pliajn informojn vi povas legi en
http://www.esperanto.cz/eo/aktuality/liberaj-studoj-ce-edukado-net.html
0 comments