Loading
Elsendo pri Esperanto-Muzeo en Svitavy en la ĉina radio
L La 2-an de junio okazis en Esperanto-Muzeo en Svitavy jam la 4-a Muzea nokto kun riĉa programo. Kadre de ĝi estis inaŭgurita nova tutjara ekspozicio „125 jaroj de Esperanto“. La aranĝon partoprenis ankaŭ Pavol Kaščák, ĉefredaktoro de la renaskiĝinta Verda Stacio, kiu pretigis pri la muzeo radioelsendon, aŭskulteblan nun interrete ĉe la Ĉina Radio Internacia.

La intervjuon kun ĉeforganizantino de la aranĝo Pavla Dvořáková vi povas aŭdi en http://esperanto.cri.cn/…1s137569.htm.

Por starti la elsendon, klaku komence de la teksto al signo de aŭskultiloj.

Agrablan aŭskultadon!