Elstara ĉeĥa humanisto, verkisto, ĵurnalisto, dramisto, tradukisto kaj fotografisto Karel Čapek naskiĝis la 9-an de januaro 1890 en la vilaĝo Malé Svatoňovice en la montaro Krkonoše en Bohemio.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Karel_%C4%8Capek
Rememore al li ni klopodis alŝuti kaj grupigi materialojn pri Esperanto-tradukoj de liaj verkoj - ili troviĝas en fino de nia albumo "Ĉeĥa literaturo en Esperanto".
https://www.ipernity.com/doc/181031/album/220092
Pluajn tradukojn ni estas pretigantaj (ĉi-momente ekz. el lia libro "Marsyas").
Vi estas aparte bonvenaj aŭskulti sonregistraĵojn de liaj "Rakontoj el la unua kaj la dua poŝoj" - ĉefrealiganto de la projekto estas aktiva Ipernitiano Vladimír Türk
vidu (kaj aŭdu) https://www.ipernity.com/group/177717/doc.
1 comment
Esperanto-Muzeo en S… said:
Ĉiukaze ni planas ĉi-jare traduki pliajn specimenojn precipe el liaj eseoj kaj felietonoj. Pavla