La 5-an de januaro 2010 naskiĝis paĝo de nia Esperanto-Muzeo en Svitavy en Ipernitio.
Dum la unua jaro de ĝia ekzisto ni registris pli ol 26 000 vizitojn kaj en nia reto nun troviĝas pli ol 1700 membroj el ĉ. 90 landoj.
Kadre de niaj amatoraj kaj tempe limigitaj eblecoj ni provis komenci krei en tiu ĉi retejo kompletigan virtualan ekspozicion kaj bibliotekon laŭeble diverstemajn, dosierojn kaj seriozajn kaj iom amuzajn por diversaj specoj de vizitantoj.
Nuntempe en niaj 26 albumoj troviĝas 913 dosieroj, el tio ĉ. 35 filmetoj, pli ol 40 sonregistraĵoj (muzikaj kaj literaturaj), ĉ. 160 tekstaj dosieroj, 36 blogaj artikoloj kaj plurcent fotaĵoj. Multo ankoraŭ atendas por aperigo en nia stokejo.
Ni volus elkore danki por viaj ofte regulaj vizitoj, viaj reagoj, bondeziroj, ankaŭ por interesa kaj riĉiga enhavo de viaj paĝoj (bedaŭrinde ke ofte mankas tempo por pli ofta vizitado :-( ).
Ni esperas ke almenaŭ parto de niaj materialoj povas porti al vi iun utilon kaj ni ĝojos, se vi emos plu diskonigi ilin. Ni ĝojas, ke ĉi-tiel ni povas esti parto de tiom aktiva, bunta kaj simpatia internacia komunumo!
Por tiuj, kiuj ne sekvis nian paĝon dekomence, ni koncize resumu, ke nevirtuala ("ŝtona") Esperanto-Muzeo estis fondita en Svitavy (Ĉeĥio, 70km norde de Brno) la 20-an de septembro 2008. Ĝi estas administrata de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj troviĝas en teretaĝo de la Domo de Ottendorfer rande de la ĉefplaco, kie ĝi estas (oficiale kiel filio de la Urba muzeo kaj galerio) en senpaga luo dank' al favoro kaj subteno de la urbestraro. Krom ĝenerala kaj tema ekspozicioj rilataj al Esperanto en la muzeo troviĝas ankaŭ biblioteko kaj ĈEA-arkivo. Por vizitantoj disponeblas ankaŭ virtualaj dosieroj en interaga tuŝekrano kaj komputilo. Ni klopodas organizi en la muzea ejo ankaŭ diversajn klerigajn kaj kulturajn aranĝojn (kaj por esperantistoj kaj por publiko).
La sekva solena inaŭguro de nova tema ekspozicio, akompanata de ria programo, okazos la 2-an de junio. Por ĝi vi estas kore bonvenaj - pri la detaloj de la arangxo ni ĝustatempe informos ĉi-loke.
Por esperantaj gastoj disponeblas ankaŭ favorpreza loĝado en romantika turo de la muzeo
(entute 8 litoj en kvar ĉambroj kun kumunaj duŝejo/necesejo). Do vizito de nia muzeo eblas kompreneble dum daŭro de la tuta jaro.
Pliajn informojn vi trovos en muzeo.esperanto.cz
Ni dankas sincere por via subteno kaj vizitoj kaj antaĝojas nian pluan renkontiĝadon, ĉu realan, ĉu almenaŭ virtualan. Ni esperas ankaŭ ev. kunlaboron rilate pretigon de nia sekva ekspozicio en Svitavy - pri tio ni informos en nia blogo jam baldaŭ .....
Kun elkoraj novjaraj bondeziroj
nome de ĈEA-estraro Pavla Dvořáková, prizorgantino de la paĝo
(bonvenon ankaŭ en mia persona ipernitia paĝo :-) )
1 comment
MIKELO (Michel Derey… said: