Loading
Kunlabore kun la Grundtvig-projekto


Granda sukceso estas por instrukapabligo, trejnado de Esperanto-instruantoj, instruistoj, ke kadre de Grundtvig–projekto, ene de la t.n. Dumviva lernado programo de EU, estis akceptita la du-jara kunlaborplano ellaborita de Pola Esperanto-Asocio (PL), E@I (SK) kaj Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg GEC/ICH (DE).

La trilanda projekto por Esperanto-instruado celas instrukapabligon, metodikan trejnadon por instruantoj, kursgvidantoj por la pli maljuna generacio, la t.n. Tria Aĝo (55+). La projektintoj ricevas subvencion de EU por ebligi al kursanoj partoprenon en klerigado, seminario en la partnerlandoj.

La tutsemajna instrukapabliga kurso en Herzberg am Harz enhavos trejnadon pri gramatiko, interlingvistiko, literaturo, movadhistorio, Esperanto-kulturo. Gravan rolon ludas la konatiĝo kun diversaj instrumetodoj, didaktiko kaj instrupraktiko, kun aparta atento al andragogio, specifaĵoj por instrui plenkreskulojn, pensiulojn, kiuj ankoraŭ ŝatus, povus kleriĝi, akiri novajn sciojn.

La instruado uzas kiel bazan fadenon la ’Manlibron pri instruado de Esperanto’ kaj metas en la fokuson la instrumetodon, instrumaterialon ellaboritan de Stano Marcek.


Grandan rolon ludas en la trejnado E@I, kiu instruos al la partoprenantoj la uzadon de komputilo por lingvolernado kaj instruado, klarigos la utiligon de teknikaĵoj kaj la interreto, prezentos la retajn kursojn de lernu.net, la buntecon de edukado.net kaj konsilos ankaŭ pri efika reklamo, varbado por kursoj, por Esperanto.

La EU-subvencio por la realigado de la projektceloj estas uzebla dum 2 jaroj, inter 2009-2011 por projektplanado, preparkunvenoj, organizado de seminarioj, trejnkursoj, reciprokaj vizitoj, akiro de lernolibroj, instrumaterialoj. Je la fino de la dujara instrukapabliga progamo estas planataj ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) kaj akiro de ILEI-atestilo pri instruado de Esperanto.
Bonega komenca sesio de tiu Grundtvig projekto estas la partopreno en TORPEDO-5

Prelegontoj dum TORPEDO-5 respektive instrukapabliga trejnado (Grundtvig projekto):

(Laŭbaze de la informoj de Zsófia Kóródy)



1 comment

Jean Bosco Malanda said:

Jes, tre interesa iniciato kielm skribis Gita, jes ege interesa. Kial ne tia projekto por la trejnado afrikaj instruistoj. jes, mi komprenas ke estas EU kiu financas. La sukceso de esperanto Afriko dependas grandparte de la kvalito de instruistoj. Tio multe mankas. Eble iam, chu ne?
15 years ago ( translate )