Dum kurso de Stano MARČEK ni filmis kelkajn kantojn kiujn ni nun prezentas ĉi tie kun la permeso de Stano.
La celo de la prezento estas doni al la kolegoj eblon aŭdi la kantojn, vidi la tekstojn.
Espereble tiel ni helpas ankaŭ al tiuj uzi kantojn dum la lecionoj kiuj mem ne scipovas legi muziknotojn.
La kantoj, kiujn ni prezentos:
1. Kukolo - kiel instrui ĝin rektmetode - pretas.
2. Kukolo - jam pretas
3. Dormu dolĉe - venos
4. Norda neĝo - venos
5. Per longa paŝo - venos
6. Diru al mi... venos
7. Mariŝa - venos
Bonan kantadon kaj redankon al Stano.
2 comments
Stano Marček said:
En niaj kursoj mi rekomendas daŭre klopodi pri viva kaj ĝoja atmosfero. La klaso fariĝu kvazaŭ podio, sur kiu aktoras ne nur la instruisto, sed (alterne aŭ komune) ĉiuj gekursanoj. Ni forpelu enuon kaj monotonecon de "la podio"!
Fine de la kurso estas agrable kantigi la kursanojn. Per kantoj ja oni povas ne nur liberigi la atmosferon (la kursanoj eble jam estas lacaj), sed en agrabla atmosfero "paroligi" ĉiujn komune, kaj ankaŭ instrui kaj parkerigi pliajn novajn vortojn!
Amike via
Stano
Katalin Kovats said: