Loading
Kiel sukcesis la negoco

Patro diris al la filo: Mi volas serĉi por vi fianĉinon.

La filo diris: Tamen mi preferas serĉi mem!

La patro diris: La fraŭlino estas filino de Bill Gates!

La filo diris: Se tiel mi konsentas.

Poste la patro vizitis Bill Gates kaj diris: Mi elektis fianĉon por via filino.

Bill Gates diris: Ne! Mia filino ankoraŭ estas tro juna!

La patro diris: Sed la junulo estas vicprezidanto de la Monda Banko.

Bill Gates diris: Ĉu vere? OK!

Fine la patro vizitis la prezidanton de la Monda Banko kaj diris: Mi rekomendas al vi vicprezidanton!

La prezidanto diris: Sed jam tro da vicprezidantoj por nia banko, mi ne volas plu!

La patro diris: Tamen la junulo estas bofilo de Bill Gates!

La prezidanto diris: Ĉu? tre bone!

Tiel la negoco sukcesis.

4 comments

Daniela said:

Dommage : je ne parle pas esperanto !!!
16 years ago ( translate )

Zhang Xuesong (雪松) replied to Daniela:

You can learn Esperanto by www.lernu.net ^_^
16 years ago ( translate )

Roland Platteau said:

tio similas la manieron kiel funkciis la financaj marketoj dulm tiuj lastaj jaroj !!

Kaj tiaj metodoj iun tagon finfine difalas en la aeron el kio ili estis konstruitaj !
16 years ago ( translate )

Milokula Kato said:

Similas al jeno: la fama ŝakisto Aljoĥin ricevadis de nekonata provinca instruisto senĉesajn proponojn kunludi koresponde. Kiam la mondĉampiono vidis, ke la insistemulo ne cedos, li konsentis. Kaj tuj vidis ke la ulo ludas elstare.

Poste evidentiĝis, ke la ulo trudproponis la samon al Casablánca kaj ludigis la du famegulojn inter ili.
16 years ago ( translate )