Loading
Hans-Georg Kaiser: Feliĉa ĝardenisto de la insula zoologia ĝardeno de Altenburgo en Germanio (fotoj kun rimarkoj)


Hans-Georg Kaiser
Feliĉa ĝardenisto

Mi fotis la ulon en nia zoologia ĝardeno en Altenburgo, Germanio; la insula ĝardeno kun kelkaj bestoj estas tre ŝatata en Turingujo kaj eĉ en Saksujo. Eble la ulo estas ja eĉ bestprotektanto, ankaŭ tio eblus:) Mi foje devos skribi leteron aŭ retmesaĝon al certa T.C.Boyle por ekscii tion tute precize:)

En ĉiu kazo li estas ulo kun gaja humuro, kaj ĝuste tiu ja tre necesas en nia tempo, kiu estas tiom plena de tristaj okazaĵoj kaj de tutaj gregoj da acidaj vinagruloj, kiuj ĉiam tiel rigardas kvazaŭ oni ĵus prenis la kolbasdisketojn de ilia buterpantranĉaĵo. Jen tia proletsaĝa rideto de tia grandioza ulo estas vere tre helpema por baraktiĝi iom pli bone tra la tago. (HGK)



www.inselzoo.de

https://cezarfotoj.blogspot.com/