Loading
Ĉu Z basis sin sur la vortaro de Schmidt aŭ tamen tiu de Reiff?
Laŭ aserto de Zamenhof en la kunsido de la Lingva Komitato en Vaŝingtono (1910), li uzis vortaron de Schmidt por verki la vortojn de la Unua Libro. Heiner Eichner tamen supozas, ke la vera fonto estas vortaro de Carl Philipp Reiff. Ĉu tio estas probabla? ...
I.

Heiner Eichner (1942) estas german-aŭstra lingvisto kaj fakulo pri hindeŭropaj studoj, profesoro en Vieno ĝis la emeritiĝo en 2010. En 1987 li kontribuis al la Internacia Scienca Simpozio "Esperanto 100-jara" en Vieno per prelego pri la Unua Libro (UL 1887) [1]. Tie li i.a. skribas (p. 241 - miaj komentoj en [...]):

"Oni ofte starigis la demandon, ĉu Z ne ĉerpis la vorttrezoron [de UL] el unu plurlingva sinoptika vortaro, ĉar tiuj ja en plurlingvaj landoj estis popularaj. [Referenco al la Vaŝingtona eldiro de Z pri la Schmidt-vortaro]. Sed la kontrolo de la Zamenhofa indiko estas malfacila, ĉar Z multajn vortojn [...] ĉerpis el sia propra kompetenteco. [...] La vorton kravat "Kravatte" li [en UL] tradukis en la germanan per Halstuch. Sed tio estas nur la koncerna rusa vorto galstuk [га́лстук], pruntaĵo ja el la germana, sed en la fontolingvo eltempiĝinta ..." [En MV 1889 Z ŝanĝis la trad. al Halsbinde, Cravate; tiel ili aperas en la posta FdE; tre dube, ke Halsbinde iam estis ĝusta germana vorto por la senco de kravat; la franc-devena Cravate de 1901 "germanigita" al Krawatte].

Kaj sekvas la centra tezo de Eichner:

"Miaj esploroj [tiuj de Eichner] liveris la rezulton, ke la vortaro de Johann Adolf Erdmann Schmidt ne lasis spurojn en la Z-a vorttrezoro [vd. mian rim. 2]. Kaj se oni prezice rigardas la koncernan eldiron de Z, oni konstatas, ke li citas tiun vortaron nur kiel ekzemplon [vd. mian rim. 1].

Kaj plue:

"La efektive uzita de Z verko estas plej verŝajne la kvarlingva vortaro de Carl Philipp Reiff. Laŭ miaj esploroj citeblas nemalmultaj francaj kaj anglaj vortoj, kiujn Zamenhof povis ĉerpi kaj verŝajne fakte ĉerpis el ĝuste tiu vortaro, kiujn poste specialaj komisionoj patrinlingvaj juĝis eraraj kaj korektis [pn. 38 pri bibliografio, kiu registras la verkojn de Reiff]." [vd. mian rim. 3]


II.

[Rim. 1] En la protokolo de la kunsido tekstas:

"Kiam mi [Z] verkis la lingvon Esperanto, mi unue havis la intencon verki la tutan lingvon, kun ĉiuj detaloj, kaj mi penis traduki ĉiujn vortojn, kiuj troviĝas en la plena kaj multlingva vortaro de Schmidt. ...".

Eichner pravas: El la fakto, ke Z parolas nur pri la "vortaro de Schmidt", ne necese sekvas, ke li ne ankaŭ uzis aliajn vortarojn (kio estas eĉ malprobabla). Facile eblas, ke la raportinto preteraŭdis aŭ ellasis iun "ekzemple", kiun Z eble diris. Ankaŭ eblas, ke Z unue volis bazi sin sur Schmidt, sed poste akiris la vortaron de Reiff kaj preferis ĝin al tiu de Schmidt. Nur la vortumo de la protokolo ne sufiĉas por rifuti la tezon "Reiff, ne Schmidt".

[Rim. 2] Bedaŭrinde Eichner ne precize citas, kiun el la multaj vortaroj de Schmidt li esploris, nek kiun eldonon. Niaj esploroj pri GVGE 1894 probabligis la malan rezulton, nome frapajn paralelojn inter Schmidt kaj Zamenhof.

[Rim. 3] Bedaŭrinde ankaŭ tiurilate Eichner restas tro malpreciza - probable ŝuldata al la prezentoformo de prelego. Simile kiel Schmidt, ankaŭ Reiff verkis multajn vortarojn, kiuj aperis en multaj diversaj, parte reviziitaj eldonoj. Same bedaŭrinde mankas ekzemploj por la "nemalmultaj francaj kaj anglaj vortoj".

III.

Carl Philipp Reiff nask. en 1792 en Neŭŝatelo (Svislando) kaj mortis en 1872 en Karlsruho (Badeno, Germanio). Li havis germanan patron kaj franclingvan svisan patrinon. Inter 1818 kaj sia translokiĝo al Karlsruho en 1837 li vivis kiel instruisto, tradukisto kaj leksikografo en Rusio, ĉefe en Peterburgo. La kutimaj rusaj formoj de lia nomo estas Карл Филипп Рейф aŭ kun patronimo laŭ la nomo de lia patro Johann Филипп Иванович Рейф. Reiff / Rejf verkis i.a. gramatikon de la rusa (1821) en la franca, germana kaj angla kaj etimologian vortaron de la rusa (1836, pri la slavona), por kiu li ricevis la altreputacian Demidov-premion de la Rusa Akademio de Sciencoj.

Fine li aŭtoris serion de kvarlingvaj sinoptikaj vortaroj rusa - franca - germana - angla, kiuj egalas al 16 dulingvaj vortaroj. La tria parto de la serio kun la germana kiel fontlingvo estas konsultebla kiel Guglo-skanaĵo (4a rev. eld. 1860). La unuan eldonon de 1847 Reiff nomis "Poŝvortaroj por la uzado de la rusa junularo". Post kiam ili de eldono al eldono forte ampleksiĝis, li ŝanĝis la titolon al "Paralelvortaroj".

Specifaĵo estas, ke ili enhavas koncizan gramatikon de ĉiu fontlingvo (do en la dua serio de la franca, en la tria serio de la germana k.t.p.) en ĉiuj kvar lingvoj. La strukturo de la Paralelvortaroj estas tre simila al la "16-regula", "plena" gramatiko de UL (kaj poste FdE), kombinita kun la aldonita vortara folio de eĉ ne 1000 "vortoj".

Sendube tiaj vortaroj estas gravega helpilo, se oni volas verki Internacian Lingvon. Ĉar origine verkita por la "rusa junularo", t.e. por lerneja instruado, ili ankaŭ estis disvastigitaj en Rusio. Eichner en sia prelego atentigas ankoraŭ pri aliaj indicoj: La stranga ordo en la Gramatiko de UL, nome ke al la (nuna) R 15 pri la vortoj fremdaj sekvas la (nuna) R 16 pri la apostrofado oni tiel trovas same ĉe Reiff ...

IV.

Ĉu "Reiff, ne Schmidt"? - Ĉu ambaŭ? Ĉu nur koincido, ĉar ambaŭ uzis la saman konsultverkon, nome la enciklopedion de Adelung? Mi ne scias. Sed kiu volas, ja povas facile iom promeni tra la Paralelvortaro de Reiff kaj kompari kun la Universala Vortaro.

-----

[1] Maitzen, Mayer, Tiŝljar (red.). Aktoj de Internacia Scienca Simpozio "Esperanto 100-jara", Universitato de Vieno, 28.-30.10.1987. Vieno, Maribor 1994.

3 comments

Bernardo said:

plik- Weichselzopf estas notita sur p. 719. Rusa kaj germ. identaj, franca: la plique (= UV), le plica; angla: plica Polonica (UV: plica). Povus esti ...

Kiu - kiel mi ĝis antaŭ dek minutoj - ne scias, pri kio temas:

Laŭ PIV 2005 MED Implikaĵo de haroj, entenanta parazitojn, polverojn k grason.

Sed, hm ... Mia difino: Historia nomo (lat. plica polonica) de feltiĝintaj (kap- aŭ barbo-) haroj (aŭ kolharoj de la ĉevaloj k.t.p.) , firme intergluita harligaĵo, per kombado ne plu disigebla. -- Plikoj ekestis aŭ pro neglekto de harflegado aŭ nesufiĉa higieno aŭ estis intence faritaj kiel harmodo, ŝmirante iun graso-miksaĵon en la haroj. Moderna formo estas la "dreadlocks", oftaj ĉe rege-muzikistoj.

Do, iu harligaĵo ofte videbla ĉe malriĉaj pacientoj de Z aŭ droŝko-ĉevaloj.
8 years ago ( translate )

Bernardo said:

Mi forte supozas, ke Z ne uzis la 4a eld. de Reiff, sed eble ja pli fruan por "la rusa junularo". Oni povas facile imagi, ke lia patro, unue lingvo-instruisto, posedis ĝin. Eble iu trovas ankoraŭ skanaĵon de la 1a aŭ 2a eld. kaj ni komparu denove.
8 years ago ( translate )

Bernardo said:

Kiel mi supozis:

Bisamspitzmaus ankaŭ ĉe Schmidt de-fr, 8a eld. 1845:

Bisamspitzmaus, vd. Bisamratte = rat musqué.

babel.hathitrust.org/cgi/pt?num=155;u=1;seq=163;view=image;size=175;id=nyp.33433081614871;page=root;orient=0

do ĉe kaj Schmidt kaj Reiff.

Pri la historia uzo de Bisamspitzmaus (Myogale pyrenaica) [!!]
vd. en www.zeno.org/Zeno/0/Suche?q=Bisamspitzmaus&k=Bibliothek
8 years ago ( translate )