Loading
Ĉu Interneto aŭ Interreto?
Leganto demandis, kial mi uzis la vorton "Interneto" (kun -n-), kvankam en PIV 2005 troveblas "Interreto" (kun -r-) ...
Fakte la formo kun -r- troveblas en la artikolo pri "ret-":

Interreto Tutmonda komputila reto: nova apliko de Interreto.

Laŭ la aktuala PIV 2005 ĝi do estas kunmetaĵo en la senco de § 11 de la Fundamenta Gramatiko (R 11): Inter/ret/o. - Ĉu tio estas ĝusta?

La Fundamento (FdE) havas i.a.:

ret’ - filet (de mailles) | net | Netz | сѣть {de 1918: сeть} | sieć, siatka. — [AK] net (a). — [RE].

inter - entre, parmi | between, among | zwischen | между | między. — inter - entre, parmi | between, among | zwischen | между | miedzy {pres-eraro, legu: między (tiel ĝuste en FE eld. 1)} [FE 13]. — [AK 1914] zwischen, unter. — [UL]. - Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj; ... Ekzemploj: ...; internacia (= kiu estas inter diversaj nacioj) [FE 27.5].

El tio evidentiĝas, ke Inter/ret/o ĉiuokaze ne signifas "kiu estas inter diversaj (komputilaj) retoj". Celita estas la signifo "interligitaj komputilaj retoj".

Ĉu la pli vasta signifo de "inter" estas tamen ĝusta, oni povas diskuti. Eble oni povas pravigi ĝin kiel ellaso de "inter[ligitaj komputilaj] reto[j]" (?).

Kontraste la vorto Internet/o (majuskle, ĉar propra nomo, kun -n-) estas vorto fremda en la senco de R 15 (laŭ la traduko de Zamenhof el 1903, miaj kursivoj):

15. [1] La tiel nomataj vortoj „fremdaj“, t. e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo; [2] ...

"estas uzataj sen ŝanĝo" - do "estas uzeblaj" kaj aŭtomate pro R 15 "ĝusta" Esperanto. La vorton, venantan el "unu fonto", nome la angla, "prenis" multegaj lingvoj, vidu en Vikipedio. Serioza dubo, ke ĝi plenumas la kondiĉojn de R 15 laŭ mi ne ekzistas. Ĝi do ĉiuokaze estas ĝusta Esperanto.

Rezulte ni havas du formojn: la vorton fremdan Internet/o, sendube ĝustan, kaj la kunmetitan vorton Inter/ret/o, ne same klare ĝustan, sed almenaŭ pravigindan.

Ĉar ni ĉiam rajtas libere elekti inter kunmetitaj vortoj aŭ samsignifaj vortoj fremdaj (astr/o/scienc/o - astrologi/o), mi preferas por la tutmonda komputila reto la vorton fremdan Interneto.

Mi tamen ja ĝojus, se iu klarigus, ĉu kaj kial eble ankaŭ la paralela formo Inter/ret/o estas ĝusta laŭ la reguloj de FdE.
-----

P.S. (2016-08-10) Intertempe la enigmo estas solvita, vd. tie ĉi.

1 comment

Bernardo said:

Mi klopodas skizi pravigon por la vorto "Inter/ret/o" tie ĉi: www.ipernity.com/blog/bernardo/4625890 kaj ĝojos pri diskuto.
8 years ago ( translate )