Loading
La alfabeta ordo en la Fundamento
Kiel konate, la vortara parto de la Fundamento ne distingas – malsame al la ordo, kutima en nuntempaj vortaroj - inter diakritaj literoj kaj iliaj respektivaj bazaj literoj. Kial? ...
En la alfabeta ordo de la Vortaro Oficiala egalas ĉ al c, ĝ al g, ĵ al j, ĥ al h, ŝ al s kaj ŭ al u. Pro tio ekzistas la duoblaj ĉapitroj „C, Ĉ“, „G, Ĝ“ k.t.p. Konsekvenco estas ekzemple, ke ĉar (konjunkcio el la Universala Vortaro - UV) sekvas rekte post car’ (OA 1) (rusa imperiestro), marĉand’ troveblas antaŭ marcipan’ k.t.p.

marĉand’ - marchander | bargain, trade | dingen, feilschen | торговаться | targować się. — [AK] {en} bargain (vb.). — [RE].
marcipan’ - massepain | marchpane | Marzipan | марципанъ | marcepan {KUIR}. — [AK] {en} marzipan (almon paste). — [MV].


"Kial tio?", demandis iu al la "Konsultejo" de la "Akademio" (AdE). Jen ĝia respondo kun miaj komentoj (miaj substrekoj):

-----

Kara samideano,

Tio efektive ŝajnas stranga – eĉ kaprica! – unufoja elekto de Zamenhof [1].

En ĉiuj versioj de la Unua Libro Zamenhof rezervis por ĉiu Esperanta litero apartan sekcion. Poste en la Universala Vortaro li uzis la sistemon, pri kiu vi demandas, kaj post tio nek Zamenhof, nek iu alia apenaŭ revenis al tiu nekonvena vortaranĝo [2].

Ni povas nur konjekti, kial okazis tiu unufoja decido, tamen nun la afero apenaŭ gravas – ĝi estas nur historia kuriozaĵo.

Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto

-----

Komentoj:

[1] Ĝi neniel estas "kaprica". En la 1890-aj jaroj (UV estas de 1893), en pluraj lingvoj, i.a. en la franca, la kutimo estis alfabete ordigi kvazaŭ la diakritoj ne ekzistus (franca é, è, ê alfabete = e; okaze ankaŭ en la germana ü = alfabete u k.t.p.).

-- Povas esti, ke Z imitis tion por respekti la kutimojn de siaj samepokuloj (tiel la supozo de Albault en Naŭ Prelegoj pri la Fundamento de 1990).

-- Povas ankaŭ esti, ke Z rekontrolis la vortformojn el la Unua Libro kaj la aliaj fontoj de la Universala Vortaro (UV). En la unua epoko li ofte ŝanĝis la internacian formon al iu pli "Esperanta" por eviti homonimojn (jam de almenaŭ ĉ. 1900 li ne plu faris tion). Oni facile povas kompari, ĉar en UV tiaj vortoj staras unu apud la alia, ekz:

stup’ - étoupe | tow | Hede {2012 ankaǔ: Werg} | пакля | pacześ. — [AK] tow | pakuły. — [RE].
ŝtup’ - marche, échelon | step | Stufe | ступень | stopień. — ŝtupo - marche, échelon | step | Stufe | ступень | stopień [FE 34]. — ŝtupo - [franca mankas] | step | Stufe | ступень | szczebel [FE 19 ar’]. — [UL].

Pli internacia por ŝtup- estus *stup- (step, Stufe, stupen, stopień), sed tiu formo jam estis uzata por la iom randa senco de étoupe k.t.p. Tia alfabeta ordo do ankaŭ helpas al la lernanto. Eble pelita de la nacia formo je st-, li tuj trovas la ĝustan je ŝt-. Ĝi do neniel estas "nekonvena" vortaranĝo, sed havas eĉ avantaĝojn.

[2] Tio estas malĝusta. Ĉefe la grava vortaro Esperanto-franca de L. de Beaufront (1a eld. 1901, 4a eld. 1904) havas precize la saman ordon.

stup, étoupe.
ŝtup, marche, échelon, ŝtuparo, escalier, échelle. (L'escalier et l'échelle sont essentiellement la même chose. Si on veut distinguer, on dit : ŝtuparo senmova, ŝtuparo movebla).

Grava la vortaro de Beaufront (Beau) estas, ĉar sur ĝi esence baziĝas la francaj Akademiaj Korektoj kaj la vortaro Esperanta-germana sub redakto de Z (EG 1, 1904), kiu estas la ĉefa bazo de la Unua, Dua kaj (parte) eĉ Tria Oficialaj Aldonoj. Tipaj ekzemploj:

taburet-o [OA 2.1]. {MEBL} — [LI 5/1896]. [Beau] tabouret. [EG 1] Taburett.
talisman-o [OA 2.1] — [LI 6/1899]. [Beau] talisman. [EG 1] Talisman.
talmud-o [OA 2.1] {RELI} — [RE]. — [Beau] talmud. [EG 1] Talmud.

kaj multegaj pliaj.

----

Resume:

La respondo de la "Konsultejo" de AdE estas parte malĝusta, parte elmontras plenan nekonon de la historio de Esperanto. Ĝi ne estas helpa, sed rekte maltaŭga. La respondintaj "akademianoj" elmontras nesufiĉan scian nivelon. Mankas al ili eĉ bazaj konoj pri la Fundamento, kiun ili "protektu". Same ili ne konas ian minimumon el la esperantologia literaturo pri FdE, al kiu apartenas la broŝuro de Albault el 1990.