Lingva Komitato
Cirkulero al la membroj
Cirkulero al la membroj
Parizo, 12 majo 1923.
Kara kolego,Antaŭ la 31 marto 1923 la L. K. kalkulis 73 anojn. [...] -- 59 voĉdonoj valoris.
Pri la lingvaj demandoj
[...]Pri la formoj: Jezu’ (kontraŭ Jesu [OA 3 de 1921]) kaj ark’ (kontraŭ arĥ [tiel sen apostrofo]) 34 ilin aprobas; sed la plimulto ne ŝajnas sufiĉa por fina decido; ni do daŭrigos doni la 2 formojn en « Oficiala Radikaro » (kaj plie: Jesuito, apud Jezuito) — La ĝenerala uzado decidos.
[aliaj temoj pri elektoj kaj ofico-daŭro]
Via tre fidela Th. Cart, Prez. de la L. K.
[Belga Esperantisto Maj.-Jun. 1923:9:5-6 (99-100), p. 75]La nesufiĉa-vortumo referencas al la decido-preparaj notoj de Grosjean-Maupin (GM) en la cirkulero de 1923-02-25, per kiu la demandilo estis dissendita al la LK-anoj. GM kontraŭ la klara preskribo de la Fundamento (A 10.4 kaj plurloke) opiniis, ke LK / AdE rajtas forstreki aŭ ŝanĝi vortojn aldonitaj al la Vortaro Oficiala post 1905 per OA fare de LK. Tial li ekz. pri la vortoj je –arĥ- / -ark- demandis:
„Ĉu ne estus preferinde, doni en Oficiala Radikaro nur unu formon (anarkio aŭ anarĥio) — kiun?“,
t.e. „kiun [formon lasi en la Vortaro Oficiala, kiun forstreki]?“. Fono estis OA 3 de 1921, kiu oficialigis (= aldonis al la Fundamento) naŭ vortojn en du formoj kun -arĥ- kaj -ark- laŭ la donita ekzemplo anarĥio / anarkio (kaj pliajn ĥ/k-parojn kiel ekz. kateĥiz- / katekiz-).
Surbaze de tiu prepara cirkulero Cart interpretas la rezulton de la voĉdonado tiel, ke „la plimulto ne ŝajnas sufiĉa por fina decido [pri la demando, kiun formon forstreki]" kaj konkludas: "ni do daŭrigos doni la 2 formojn“.
Laŭ la tiama statuto (art. 22 de la Regularo [1]) necesis kaj sufiĉis malaproba triono de la (en 1923 73-ana) "Komitato" por resendi decido-proponon al AdE. La blokiga kvorumo do estis triono de 73, t.e. 25 voĉoj aŭ inverse por dutriona plimulto necesis 50 aproboj, dum nur 34 jesis. Saĝe la tiamaj LK-anoj do rifutis la provitan lezon de la Fundamento fare de la direktoro pri la Komuna Vortaro Grosjean-Maupin en la arĥ/ark-demando kaj venas al Fundament-konforma rezulto: nur "pligrandigi (neniam ŝanĝi!) la ĝisnunan fundamenton per oficialigo de novaj vortoj aŭ reguloj" (A 10.4).
Pri Jesu' (OA 3) / Jezu' (nur propono) la situacio estis alia. Tie ne temis pri forstreko, sed pri aldono. Miksante la temojn Cart nebuligas la faktojn kaj avar-vorte submetas la formon Jezu' al la sama konkludo "daŭrigi doni la 2 formojn". -- Ĉar la formo Jezu' tiam tamen ankoraŭ ne estis en la Fundamento, LK ne povis ion "daŭrigi"!
Kaj por pligrandigi la konfuzon: En la resumo en ET de 1923-04-22 klare tekstas:
"... ni [Cart] povas anonci:
1. ke la formoj ... Jezu’, ... fariĝis definitive oficialaj. ..."
Surbaze de tio, ni konkludis, ke la formo Jezu' ja estis aldonita al FdE. Sed tri semajnojn poste (12an de Majo), Cart skribas, ke la necesa plimulto por oficialigo de la formo Jezu' ne estis atingita. Kio do?
Sed Cart faras eĉ plian paŝon: En parentezo li skribas "kaj plie: Jesuito, apud Jezuito". La vorto jezuit' (minuskle kun -z-) estas Fundamenta de OA 1 de 1909. Ĝi tute ne aperis en la prepara cirkulero nek en ties voĉdonilo, t.e. la membroj de LK decidis nur pri la formo nova Jezu' apud la formo Jesu', aldonita al FdE du jarojn antaŭe per OA 3, ne ankaŭ pri la formo nova jesuit' apud jezuit' (OA 1)!
******
Kaj nun mia simpla demando al vi: Ĉu en 1923 la formo "jesuit-" (kun -s-) estis aldonita al la Fundamento apud la formo "jezuit-" (kun -z-) de OA 1 (1909)? Kaj ĉu la formo Jezu' estis aldonita aŭ ne?
Alivorte: Ĉu Cart trafe redonas la rezulton de la decido de LK, se li skribas en parentezoj "kaj plie: Jesuito, apud Jezuito"? Aŭ ĉu tio estas nur lia privata opinio / deziro?
Klare estas, la situacio kreita de OA 1 jezuit- (kun -z-) kaj OA 3 Jesu- (kun -s-) estas malkontentiga. Dezirinde estus aŭ ambaŭ per -z- aŭ ambaŭ per -s-.
Ĉu la respondo al "ĉu aldonita jes aŭ ne?" dependas de tio, kiel oni devas kompreni la demandon? Se la demando estis pri konkretaj unuopaj vortformoj la respondo devas esti NE, ĉar la LK-anoj eĉ ne estis demanditaj pri "jesuit-". Se la demando estis pli ĝenerale pri principo de grupoj de vortoj, la respondo povas esti JES. Sed ĉu ĝi estas sufiĉe klara (A 3.3)? Ĉu oni rajtas konkludi, ke se la LK-membroj voĉdonas por Jezu' apud Jesu', ili ankaŭ volas aldoni "jesuit-" apud "jezuit-" al FdE (ĉar senchava tio ja estus, eĉ se neniu ilin demandis pri tiu vorto)?
Aŭ ĉu la neatingo de dutriona plimulto simple signifas, ke la demando estis resendita al AdE kaj tie neniam plu traktita, tiel ke ni ĝis hodiaŭ vivas kun jezuit- kaj Jesu-?
Agrablan cerbumadon - kaj ne retenu viajn ideojn, sed sciigu ilin al ni sube!
P.S.: Se vi volas, vi kompreneble ankaŭ povas simple demandi la nunan "Akademion". - Tie oni certe scias (eble) ... nu bone, eta ŝerco nur.
*****
[1] Art. 22 Regularo (neŝanĝita de 1912):
XIII. Decidoj de la Akademio.
22. La decidoj de la Akademio, kiuj koncernas oficialigon de lingvaj novaĵoj, estas konigataj al la anoj de la Lingva Komitato, por konsulto.
Pri ili, ĉiu ano de la Komitato devas voĉdoni. Se ili ne estas malaprobitaj de pli ol unu triono de la Komitato, ili fariĝas oficialaj.
Se pli ol unu triono de la Komitato malaprobas la decidon, ĝi estas denove pridiskutata de la Akademio.
5 comments
Bernardo said:
Bernardo said:
Bernardo said:
65 La decido pri ark’ / arĥ’ estas interpretenda. Laŭ la vortumo „formoj kun ark (en vortoj kiel anarkio) fariĝis definitive oficiala“. Tio ĉiuokaze validas por la donita ekzemplo anarki’. Sed tiu jam fariĝis parto de FdE per OA 3.2 de 1921, la decido de 1923 do nur konfirmis la decidon prenitan du jarojn antaŭe. Neevidente estas, ĉu la vortumo „en vortoj kiel ...“ estas sufiĉe klara. Simila demando jam estis pri la noto en OA 1 (1909). Pli klara ĉiel estus, se ĉiu oficialigota vorto estus listigita unuope. Jenaj aspektoj estas klarigendaj:
66 1. La prepara noto de Grosjean-Maupin ne harmonias kun la de Cart raportita rezulto. La noto nome ne demandas „Ĉu LK oficialigu la formon ark apud arĥ en vortoj kiel anarki’?“ aŭ io simila. Ĝia fono estas OA 3 de 1921, kiu du jarojn antaŭe oficialigis naŭ paralelajn formojn laŭ la tipo anarĥi’ / anarki’ (vd. la superrigardon malsupre), nome la tradiciajn kun –ĥ- kaj la pli modernajn kun –k-. Grosjean-Maupin kontraŭfundamente opiniis, ke vortoj aldonitaj al FdE post 1905 per OA estas libere revizieblaj de LK / AdE sen lezo de la principo de la netuŝebleco. Lia demando celas al tio, ke „en Oficiala Radikaro [ĝuste laŭ A 7: Vortaro Oficiala] [aperu] nur unu formo (anarkio aŭ anarĥio)“, anstataŭ la du paralelaj, kiujn OA 3 enkondukis en FdE. Li do intencas kontraŭfundamentan forstrekon de vortoj el FdE. LK tamen konfirmas, ke ne nur la tiuepoke „normalaj“ formoj kun –ĥ- estas oficialaj, sed ankaŭ la (en 1923) novaj formoj kun –k-. LK tiel konfirmas siajn decidojn en OA 3 el 1921.
67 2. Celita estas la literaro ark aŭ -ark- (sen apostrofo), kvankam la publikigo en ET uzas dufoje ark’ kun apostrofo kaj unufoje arĥ sen apostrofo. Tio sekvas el la ekzemplo anarki’, en kiu -ark- ne staras radikfine, sed radikmeze antaŭ la radikfina –i’.
68 3. El la ekzemple ankaŭ sekvas, ke -ark- povas troviĝi ie en la radiko kaj ne devas troviĝi vortkomence kiel en la ekzemploj arkaismo kaj arkitekturo, kiujn OA 8 eksplicite - ĉu denove? – oficialigis.
69 4. El la observoj 2. kaj 3. sekvas, ke la decido ĉiuokaze ne oficialigis aliajn paralelajn formojn kun ĥ/k, kiel ekz. kateĥiz’ / katekiz’ (OA 3.2) aŭ ĥemi’ / kemi’ (OA 8) (pliajn ekz. vd. malsupre).
70 5. La decido povas koncerni jenajn grupojn de vortoj:
5.1 La oficialigon de nur la naŭ vortoj oficialigitaj jam per OA 3.2 de 1921. Laŭ tiu interpreto la decido de 1923 havus nur konfirman efikon kaj enhave nenion novan aldonus.
5.2 La oficialigon de ĉiuj koncernaj Fundamentaj vortoj, do krom la naŭ vortoj de OA 3.2 ankaŭ arkitekturo paralela al arĥitekturo [UV] kaj monarko [UV]. Laŭ tiu interpreto la decido de 1923 ne plu havus praktikan gravecon, ĉar OA 8 de 1974 eksplicite (eble denove) oficialigis tiujn du vortojn.
5.3 La oficialigon de ĉiuj vortoj kun -arĥ-, -ark-, eĉ de tiuj, kiuj en 1923 ne jam estas Fundamentaj. Tiaj estas ekz. arĥaismo (uzata nur en la Antaŭparolo, kies vortoj ne estis Fundamentaj en 1923, nur ties „ideoj“) kaj oligark’, oficialigita (eble denove) per OA 7. Kontraŭ tiu interpreto tamen staras la principo de klareco (A 3.3 kaj plurloke). Pro ĝi FdE ne donas al AdE la eblecon oficialigi vort-partojn, sed nur (kompletajn) vortojn (A 7.2, 8.1, 10.4, ĉie nur „vorto“). Neniel estas certe, ke iu ne jam Fundamenta vorto havas krom la ĥ/k-aspekto ne ankoraŭ aliajn diskutindajn elementojn.
5.4 Eĉ se koncerne (ankoraŭ) eksterfundamentajn vortojn interpreto en la senco de paŭŝala (grupa) oficialigo tial ne eblas, la decido tamen povas havi la sencon de konkretigo de R 15.1 pri esperantigo de vortoj fremdaj, nome de la norm-parto „ricevante nur la ortografion [de Esperanto]“. La aldonitan regulon eblas ekspliciti tiel:
„15. [1] La tiel nomataj vortoj „fremdaj“, t. e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo; se vorto fremda en la franca, angla, germana, pola aŭ itala enhavas la literkombinaĵon -arch- aŭ en la rusa -арх- aŭ en la hispana aŭ portugala –arq- aŭ –arc-, same ĝuste estas esperantigi tiun vort-parton kun la ortografio -arĥ- aŭ -ark-; [R 15.2].“
Ke AdE fakte aplikis tian regulon montras la ekzemploj de la oficialigoj de la du paralelaj formoj de pluraj arĥ/ark-vortoj en OA 7 kaj OA 8. Konsekvenco estas, ke oni ne (plu) povas argumenti, ke nur la transskribo per –ĥ- estas ĝusta.
71 La decido krome enhavas rekomendon favore al –ark-, nome:
Pri ark’ oni kompreneble ankaŭ rajtas uzi la formon arĥ, se oni preferas, sed ĝi fariĝis arkaismo aŭ arĥaismo;
Oni povas ekspliciti tion en la aldonita regulo en R 15 tiel:
... se vorto fremda en la franca, angla, germana, pola aŭ itala enhavas la literkombinaĵon -arch- aŭ en la rusa -арх- aŭ en la hispana aŭ portugala –arq- aŭ -arc-, same ĝuste estas esperantigi tiun vort-parton kun la ortografio -arĥ- aŭ -ark-; pli moderna – kaj tial rekomendinda - estas transskribo per -ark-; ...
Ankaŭ tiun rekomendon konfirmis OA 8 en 1974 per la vortumo „Moderna formo de: ...“ (vd. ekz. je arkitekturo, monarko k.t.p. en BK II).
72 Superrigardo pri Fundamentaj formoj je –arĥ– kaj –ark–
–arĥ– –ark–
anarĥi’ [OA 3.2] anarki’ [OA 3.2]
arĥaik’ [OA 3.2] arkaik’ [OA 3.2]
arĥaismo [A, OA 8] arkaismo [OA 8]
arĥeolog’ [OA 3.2] arkeolog’ [OA 3.2]
arĥeologi’ [OA 3.2] arkeologi’ [OA 3.2]
arĥipelag’ [OA 3.2] arkipelag’ [OA 3.2]
arĥitekt’ [OA 3.2] arkitekt’ [OA 3.2]
arĥitekturo [UV] arkitekturo [OA 8]
arĥiv’ [OA 3.2] arkiv’ [OA 3.2]
hierarĥi’ [OA 3.2] hierarki’ [OA 3.2]
monarĥo [UV] monarko [OA 8]
monarĥio [OA 8] monarkio [OA 8]
oligarĥ’ [OA 7] oligark’ [OA 7]
oligarĥi’ [OA 3.2] oligarki’ [OA 3.2]
Pliaj ĥ/k-paroj krom la cit. arĥ/ark-paroj: alĥemio / alkemio [OA 8], ĥemio, kemio [OA 8], kateĥiz’ / katekiz’ [OA 3.2], meĥanismo / mekanismo [OA 8].
Bernardo said:
"Aliflanke oni povas argumenti: Ĉe la ĝenerala publiko ili estis la fakta normo. Ili (sukcese) vekis la impreson, ke temus pri oficialaj eldonoj de AdE (titolo 'Oficiala Radikaro', 'Oficiala Klasika Libro', serio 'Kolekto de la Akademio', aliaj ĉap. nomiĝas 'Oficialaj Dokumentoj' k.t.p.)."
Mi [Andreas] samopinias. Kaj tial jen mia demando: Chu minimume tia "che la ghenerala publiko"-efiko trafas ankau pri la kondicha tolerdeklaro de "un'"? Se jes, chu vi intencas ion laue aldoni al au ghustigi en venonta eldono de BK?"
-------
Intence mi skrbis iom retireme "oni **povas** argumenti" kaj ne tute klare"laŭ mi estas tiel aŭ tiel", ĉar mi antaŭ kelkaj tagoj ankoraŭ ne havis tre klaran opinion pri la demando kaj esperis, ke iu eble prezentos kontraŭargumentojn. Via demando pli klarigas la aferon al mi.
Ĉefa funkcio de FdE estas krei klarecon (A 3.3) por atingi ĝian plej superan celon, nome unuecon (A 1.1 kaj multloke). Enhave FdE nenion ŝanĝas, ĝi faras "nur" el "silenta interkonsento" eksplicitan, skriban. Sed ĝi faras tion nur por la kerno de la lingvo, ne por ĉiuj detaloj (principo de - nekompleta - kodeksigo).
Pro proceduraj mankoj la oficialigo de Jezu' apud Jesu' (OA 3.2 de 1921) ne sukcesis en 1923, la formo kun -z- do ne fariĝis Fundamenta.
Se estas tiel, ni nun devas kontroli en plia paŝo, ĉu pri ĝi ekzistas "silenta interkonsento", ke ankaŭ la formo kun -z- apud tiu kun -s- estas "ĝusta Esperanto", interkonsento kiu ne jam estas fiksita, dokumentita en FdE.
Indicoj, ke tia interkonsento intertempe ekzistas, estas la uzado ĉe la "bonaj verkistoj". Al ili apartenas la broŝuroj de Cart kaj Grosjean-Maupin (Oficiala Radikaro, Oficiala Klasika Libro), sed ankaŭ la Enciklopedia Vortaro de Wüster 1923-1932 kaj modernaj vortaroj kiel Waringhien eo-fr 3a eld. 1994, Krause eo-de 1999 aŭ Borĉiĉ eo-hr 2008 k.m.a. Ĉie ni trovas ambaŭ formojn, t.e. kaj Jesu- kaj Jezu-, paralele, foje sen iu komento, foje kun komentoj kiel "malpli ofta kromformo apud". Oni povas do relative facile kaj per relative multaj citaĵoj argumenti, ke la formo kun -z- (intertempe) estas rigardata kiel allasebla, ne (plu) malĝusta. Ŝajne ekevoluis "silenta interkonsento".
Se ni faras la saman teston pri un' el iu piednoto de BRO 1974 la bildo estas malsama. Per (ne sistema kaj nur iom supraĵa) serĉo, mi trovis eĉ ne unu citaĵon. Laŭ mia impreso ĝi fakte estis pli-malpli forgesita, ĝis kiam vi "remalkovris" ĝin, Andreas.
Rezulte surbaze de mia nuna (unua) esploro mi tendencas al jena respondo:
1. Nek Jezu-, nek un' fariĝis Fundamentaj.
2. Koncerne Jezu- nun ekzistas silenta interkonsento, ke ĝi estas ĝusta - ĝi estas "matura" kaj AdE povus aldoni ĝin al FdE por krei klarecon.
3. Kontraste koncerne un' tia interkonsento ne evoluis, ĝi simple estis forgesita kaj ĝis nun atingis nur la statuson de propono de (unu) "bona verkisto", nome de Albault en BRO.
4. Ĉu la nuna komento en BK I pri un' estas maltrafa aŭ nekompleta mi devos ankoraŭ kontroli.
Bernardo said:
Jam nur post "En ajna lingvo" oni scias, ke tre probable sekvos io malĝusta. Kaj tiel ja fakte ankaŭ estas. La temo de Mattos ne estas "ajna lingvo" (kial ne klasike "En iu ajn lingvo", kiel decas por prez. de AdE?), sed *Esperanto*. Eĉ se la aserto estus ĝusta (ĉu ĝi estas? Mattos donas neniun argumenton - tre duba), ĝi tute maltrafas la temon, nome:
"En Esperanto pri ĝusteco decidas la Fundamento. En la malmultaj okazoj, en kiuj la fakta uzado disiĝis de tiu de FdE ([ekzemploj]), AdE registris tiun uzadon kiel ĝustan aŭ almenaŭ toleratan kaj aldonis ĝin al FdE ...".
Al mi ne gravas, kiujn stultaĵojn Mattos skribis. Sed al mi ja gravas, ke esperantistoj komprenas kaj lernas la "signal-vortojn", kiuj tuj montras, ke iu argumentas ekster FdE. Inter ili estas ĉiuj ĝeneralaj, malklaraj, neprecizaj kiel "en ĉiuj lingvoj", "en ajna lingvo", "ĝenerale la formo X estas rigardata kiel pli facila" k.m.a.