Loading
Estiĝis nova mikronacio!

La mikronacio "Kastela Respubliko" kies oficiala lingvo estas esperanto, fondiĝis en oktobro 2010 de kelkaj esperantistoj kaj komencantoj. Ĝi ĉefe organiziĝas per vizaĝlibro (profilo kaj grupo), tvitero kaj propra retejo (en konstruado).

La mikronacio ne nur funkcias rete sed ankaŭ reale en 13-hektara tereno en provinco Segovio, Kastilio-Leono, Hispanio. Tie troviĝas tri ĉevaloj kaj fontano. La planoj estos plantado de arboj, starigado de monumento, hisado de kastelia flago, metado de bonveniga afiŝo al la respubliko kaj organizado de tendaroj.

Niaj celoj ĉefe estas amuzigaj kaj per ĝi diskonigi esperanton inter la multaj mikronacioj de la mondo kaj ne rilatas al veraj deziroj havi sendependan teritorion, kiel aliaj jam faris.

Por pliaj bazaj informoj kaj aliĝo al nia projekto, vi povas viziti:



www.kastelarespubliko.tk



:

3 comments

Milokula Kato said:

Brilanto: la reago estas brila.

Andy: mi ŝatas la plursignifan flagon kun tri verdaj steloj, ikso en la mezo kaj la ruĝo kiu altiras multajn esperantistojn.
14 years ago ( translate )

Éva Juhász said:

Plaĉas al mi!
14 years ago ( translate )

Milokula Kato said:

Fondu bankon por lavpurigi la monon, oni tuj agnoskos vin!!
14 years ago ( translate )