Loading
Ĉu la Ipernity-komunumo malaperadas?

De iom longa tempo mi rimarkas kiel pluraj esperantistoj iam tre aktivaj en ipernitio apenaŭ zorgas pri sia konto. Tial mi decidis forviŝi kontojn kiuj delonge ne estas uzataj kaj jen mia surpizo, el mil kontaktoj kiujn mi havis nuntempe mi nur havas apenaŭ 463 amikojn. Kiu estas la motivo? ĉu iom tedas la samaj aferoj ĉiutage?

6 comments

Milokula Kato said:

Jes, kompreneble. En esperanto-angulo okazas neniu aŭ preskaŭ neniu interŝanĝo. Nur kielvifartismo.
15 years ago ( translate )

Andy Անդրանիկ replied to Milokula Kato:

jes, tio veras.
15 years ago ( translate )

Roland Platteau said:

ne ! estis kaj estas plu interesaj diskutoj en esperantaj Ipernity spacojn.
Kaj tio kion vi nomas "kiel-vi-fartismo" kaj, ke mi legis francan blogiston nomi "les Bisounours" (netradukebla por tiuj kiuj ne konas la nunan televidan francan "kulturon" !) tio ja ekzistas ĉie kaj ĉiam en ĉiuj lingvoj, ne estas trajto de la esperantitoj de ipernity. Rigardu la anglaprolantajn anoj de Flickk "nice pic"! nice pic" nice pic!" "thanks" "thanks" ktp oni povas plenigi tutajn paĝojn, multaj diras nenion alian, do tute ne estas simptomo pri esperanto-komunumo ! neniel propra al ili.
15 years ago ( translate )

VINILKOSMO "Esperant… said:

Sal Andy,
Supozeble multaj aliĝis por eniri unufoje en Ipernity kaj poste ne revenis ..
Mi mem nuntempe estas ege okupata pro la nova retejo MP3-Servo http://www.vinilkosmo-mp3.com
kaj povas dediĉi malmultan tempon al Ipernity... ankaŭ Facebook kreskas paralele, ĉefe ĉe la espo-junularo..
Mi klopodas aldoni informojn pri nia muzika agado regule por informi nian ipernitianaron.
Vi povas ankaŭ disvastigi la informon pri la apero de la Hiphopa Kompilo en Ipernity ĉe
https://www.ipernity.com/doc/rogerborges/album/141687
do homoj ne tiom malaktivas Ipernity ...
venu kaj partoprenu !
Plej muzikajn instigojn !
Flo !
15 years ago ( translate )

Raŝi - Audino said:

Mi estas preskaŭ trimonata ipernitiano kaj ne kapaplas dimensiigi la nunan aktivadon de la personoj rilate al pasinteco. Mi nur povas diri ke la eltrovo de tiu komunumo (mi ĉiamdankas al Odamir) gravas por mi ĉar subtenas ne nur mian sperton en esperanta medio sed, pli grave, la homaraj rilatoj. Ĉiu donas la plej bono de si laŭ sia bontrovo kaj konscienco, eĉ se tiu kontribuo fariĝas per simpla silento. Se ni kapablas respekti eĉ la silento de nia proksimulo ni preparas bonegan kamparon por la kreskado de feliĉaj fruktoj, malgraŭ la ne ankoraŭ disvolviĝo de kelkaj semoj. Ĉiu el ni havas sian internan tempon. Eĉ ni mem povas silentadi en ia flanko de la homarilato kaj ne rimarkas tion laŭ la cerba konvencio. Mi bonvenigas eĉ la "Kielvifartismo"-n kaj mi profunde dankas se ĝi venas el la koro. Pitagorajn ĝisojn!!!!
15 years ago ( translate )

Milokula Kato replied to :

Kielvifartismo estas la vorto kiun mi volonte prunteprenis de Karulo. Do ĉiujn gratulojn al li.
15 years ago ( translate )