Loading
Olivarboj

Hodiau mi ĝojis pro eta miskompreno ...

Mia amiko kaj kunlaboranto hodiau demandis min: Ĉu vi finrikoltis olivojn?

-Mi ne havas...

-Bone de via patro!?

-Ĝusta demando estus : Ĉu de mia avo...

- Kial? Via avo mortis antau longe...

- Jes sed li estis lasta el miaj prauloj havanta olivarbojn.

-Ĉu lin ne heredis via Patro?

-Mia avo Ivo, lau kiu mi ricevis nomon, havis du filoj kiuj havis naskiĝtagon sama date sed dua naskis kiam la unua, mia onklo Mateo, pereis dum milito, la filo heredis tutajn posedaĵojn de sia patro ĉar zorgis pri li ĝis lia morto.

- Do tamen via Patro heredis olivarbojn?

- Ne mia patro neniam havis olivarbojn!

Nun mi demandas ĉu tio eblas? Mi mem respondas ke jes, kaj vi pripensu kiel, ĉar mia amiko ne komprenis.

3 comments

Ivica Truto said:

Tilio bone proponis sendu respondon private al mi, aparte se vi ne certas pri ĝusta respondo. Kara amikino respondo estas pli simpla kaj kun pli feliĉa fino...
16 years ago ( translate )

Ivica Truto said:

Vi almenau provis...
16 years ago ( translate )

Ivica Truto said:

Mi esperis pli multaj provoj, almenau al mi demando ne aspektas ege komplika.
Bora pravas ĉar filo de mia avo Ivo estas mia onklo do ne estas mia antauulo. Mia patrino rifuzis akcepti sian parton de heredaĵo kaj donacis ĝin al sia frato. Ŝi ne posedis olivarbojn...
15 years ago ( translate )