Loading
LA BALDAŬA FINO DE ALIA KOLONELO

Temas pri Putin, kiel vi eble jam divenis. Jes ja, ankaŭ li estas kolonelo, ĉar havante tiun militistan gradon li forlasis la servon ĉe KGB.

Dum la falsigota balotado okazos pluaj protestoj, li uzos la forton kontraŭ la popolo. La granda fino komenciĝos.

Kiel dispeciĝis Sovetio, same dispeciĝos Ruslando. Ĉar ambaŭ suferis de la samsama malsano, kaj oni kuracas ambaŭ per la samaj kuraciloj.

3 comments

David Sn said:

Kio estis tio estos en Rusio. Post Putin ( kaj mi ne certas ke tio estas la komenco de la fino de lia regado ) estos alia Putin.
13 years ago ( translate )

Milokula Kato said:

David, mi aludis la neeviteblan dispecigon de Ruslando. Certe mi kundividas vian pesimismon, ke ĉar ĉiu popolo havas la merititan reganton, do Ruslando ĉiam havos pli-malplie saman Putinon. Mi esperetas je ioma maturiĝo de la socio, je pliaj paŝetoj al tio, kio sufiĉe mise nomiĝas demokratio.
13 years ago ( translate )

David Sn replied to Milokula Kato:

Ni esperu ke la popoloj en Rusio atingos la staton kiu laŭ vi mise nomiĝas demokratio. ( Sed mi restas iom pesimisma ).
13 years ago ( translate )