Antaŭ kelkaj jaroj, eble dek, eble iom pli, mi suferis pro la sekvoj de malsano kaj subite ekbezonis kuracistan helpon.
Estis aŭgusto, ĉies feritempo.
Mi traserĉis ĉiujn kuracistojn en mia urbo. Preskaŭ neniu ĉeestis.
La serĉo forportis min iomete eksteren, al la apuda urbo. La plej proksima al mi disponebla kuracisto nomiĝis Maryza Zaleski-Zamenhof.
Mi rendevuis kaj ekvojiris.
La pordon malfermis virino kelkajn jarojn pli aĝa ol mi. Mi klarigis Esperante la kialon de tiom neprokrastebla vizito.
— Kio do venigas vin al mi, redemandis ŝi per kutima kuracista frazo en la loka lingvo, en kiu aŭdeblis fremdeta elparolo. La demando sonis kvazaŭ: ni do interparolu pli konvenmaniere.
Mi klarigis samlingve.
Ŝi malfermis flavkoloran konsultlibron kaj serĉis la bezonatan informon. Post kelkaj minutoj ŝi etendis al mi la preskribon kaj adiaŭis min.
Ekzistas landoj, kie estas maldece paroli fremdajn lingvojn. Oni hontas paroli sian lingvon kun samsangano, oni hontas entute paroli iun ajn lingvon krom la landa.
0 comments