Germanujo kunfrotas la manojn: jen baldaŭ forlasante siajn trafitajn de la krizo landojn alkuros altedukitaj, multonsciantaj, laboripretaj hispanoj kaj grekoj. Do oni akceptu la alkurintojn kaj disdungu ĉiujn.
Onidire la prezoj de privataj kursoj de la germana lingvo en Hispanio kreskis oble, ho kontraŭanglistoj ĝojegu!
Tamen ellerni iun ajn lingvon estas afero de du-tri jaroj, dume la krizo povis moviĝi aliloken, kaj tio provokos novajn migroondojn. Eble la altedukitaj kaj laborikapablaj hispanoj kaj grekoj post pena ellerno de la germana devos plumigri al... Hindujo aŭ Sudkoreo, kiu sciu?
Germanujo volus reveni al sia stato kaj staturo de la 1980-aj jaroj kaj esti rigardata demalsupre, esperoserĉe, alsopire.
Tamen ve, la enlguto de la orienta landoparto kun ties socialismaj ruinoj kaj la transiro al eŭro iomete rompis al ŝi la dorson.
0 comments