La stultaĵskatolo senĉese ripetas la demandon. Supozeble al la apudaj landoj.
Tamen mi rigardus pli fore, iomete norden. En la eksaj sovetiaj respublikoj jam preskaŭ 20 jarojn regas la samaj "prezidantoj" ĉiufoje "unuvoĉe" reelektataj.
Laŭŝajne subuloj de Moskvo, ili delonge sopire rigardas pli okcidenten kaj kuiras planojn vendi siajn gazon, petrolon kaj ĉion alian subtere troveblan preter la ĝisnunaj moskvaj tubaroj.
Moskvo eble organizos popolribelon similan al tiu en la nordafrikaj arabujoj por detronigi kaj forpeli la neplufidelajn subulojn Nursultan Nazarbajev kaj Islam Karimov.
4 comments
Milokula Kato said:
Kaj... ĉu vi certas esti kontenta? ;-)
Milokula Kato said:
Tamen simile al la komunistoj ili sufokas la liberan merkaton, do la rezulto estas la sama... Kiel oni klarigu ke Fidel Castro estas unu el la plej riĉaj homoj de la mondo, dum lia popolo dronas en mizero?
Ĉu vi aŭdis pri la milionegoj kaj la tonaoj da oro kiun la komunista partio de Sovetio kaŝis en svisaj bankoj? La popolo eĉ ne savis siajn mizerajn ŝparitaĵojn pro la senvaloriĝo de la mono...
Mi kompreneble volus plihonestiĝon de la politiko kaj malsovaĝiĝon ĉie, tamen havas neniun tromprevon pri tio. La homa naturo estas peka, kaj ekzistas neniu politika aŭ socia ilo por ŝanĝi tion. La solvo ne troveblas en la homaj manoj.
Milokula Kato said:
Mi surtabligis faktojn. La transportadon de oro kaj la mono al Svislando organizis la tiama sekretpolicestro Vladimir Krjuĉkov. Li estas nun deputito de la postsoveta rusa parlamento. Al kiu disponeblas? Plej certe ne al ni ambaŭ.
Pri tio ke Fikastro posedas iom plu ol lia militista kitelo kaj bekĉapo legu en la anglalingva Vikipedio, plej sube de la artikolo. http://en.wikipedia.org/wiki/Fidel_castro
Mi tute ne kredas la progreson. Ĝi nek ŝanĝas, nek tuŝetas la naturon de la homo. La sinmortigoj pli oftas en plendisvolviĝintaj landoj ol en la malantaŭe restintaj.
Mia sinteno estas nenia krom pozitiva. La nura solvo troviĝas en la mano de Dio. Tio okazos kiam Kristo venos.
Milokula Kato said:
Pri la lingvoscio: tute ne gravas. Nuntempe oni povas traduki preskaŭ ĉion per Google-tradukilo. Mi ŝategas la italan kaj legetas en ĝi laŭpove. La slovenan mi iomete komprenas lege.