Loading
La centjara naskiĝdatreveno de Ronald Reagan


Domaĝe ke nur okaze de la jubileo oni rememoris lin. La homo ne forgeseblas. Liajn meritojn oni disdonis al la ĉiaspecaj senmerituloj kiel Helmut Kohl kaj Miĥajil Gorbaĉov. Tamen la mondo ŝanĝiĝis nur ĉar Ronald Reagan volis tion. Usono kapablas naski grandajn homojn kiel li, ne nur Dhimmy Carteron kaj Obamenulon. (Ĉi-lastan Usono tamen ne naskis ;-) )



14 comments

Milokula Kato said:

Dio uzis lin por frakasi la komunisman ipmeriegon.

Milionoj da gehomoj ŝuldas al Ronald Reagan personan liberon. Ĉu miaj maldeksremaj samretanoj havas ion kontraŭ la libereco aŭ volus ke la muro en Berlino estu plustarinta, kaj apud ilia mondo ekzistu tute alia: griza kaj senespera, tute artefarita mizero?
13 years ago ( translate )

Marian Vochin said:

Ankaŭ mi amis Ronald REAGAN kaj meritas respekton de ĉiuj homoj kiuj vivis en komunismaj landoj ĉar li redonis al ili la liberecon.
13 years ago ( translate )

Milokula Kato said:

Viktoro, via komparo inter Hitler kaj Reagan okulfrape lamas.

Krome, Hitler malamegis la komunistojn, ĉar ili estis liaj laktofratoj. Reagan batalis kontraŭ ili, ĉar sciis kaj konsciis, ke komunismo estas pesto. Hitler plifortigis la komunistojn. kiuj ekde la militfino prezentadis sin kiel "liberigintoj". Reagan ja liberigis la grandan parton de la civilizita mondo de la plago.
13 years ago ( translate )

Milokula Kato said:

Pardonu pro la eraro: la komparo inter Hitler kaj Reagan (ne Stalin). Mi jam ĝustigis.

Pinochet venis al la regopovo en 1973, Reagan estis elektita en 1980, sep jarojn poste... Iomete streĉus kunkulpigi Reagan-on. ĉu ne?

Kial mia kredo en Dio malpezu kompare kun ies ajn nekredo? Kial dikredanto estu "malpli egala" tiel ke ĉiu ajn liberu citi ion ajn: Markson, Darwinon, Platonon, Zamenhofon, Buddha-on, Konfuceon ktp, sed Dion oni eĉ ne menciu—kial do?

Kiam mi diris ke Dio uzis Reagan-on por detrui la hommalaman kaj kontraŭdian instruon, mi esprimis mian vidpunkton. Kaj diris tion plenkonscie, ke mia opinio ŝajnos tute sensenca al tiu, kiu ne kredas.

Pri la laktofrateco de la komunistoj kaj naci-socialstoj: post la elfoso kaj diskoniĝo de tiom da faktoj estas maleble nei la aferon. Mem la fakto de tiu sieĝo estas sufiĉe dubinda.
13 years ago ( translate )

Milokula Kato said:

Mi ne povas plencerte aserti ke Dio starigis Stalin-on. Tamen mi certegas pri jeno: Dio permesis ke Stalin iĝu landestro.

Ekzistas du specoj de la Dia volo: volo perfekta kaj vola permesanta. Kaze de Stalin temas pri ĉi-lasta.

La popolo ribeliĝis kaj defiis Dion. Dio allasis diktatoron centoble pli aĉan ol la caro kiu premis centoble pli peze.

Pri la marondego... La malfeliĉo povas trafi iun ajn. Tamen mi almenaŭ certas ke mi estas en la manoj de Dio, kaj mia animo pluvivos post la ĉi-korpa vivo.
13 years ago ( translate )

Milokula Kato replied to :

Mi ne komprenas vian demandon pri la senkulpeco... Neniu estas senpeka, la Biblio diras klare. Tamen dirante tion ĝi proponas la solvon. Ankaŭ elĉerpe respondas al via dua demando.

Nur malbonŝancaj aŭ ne nur malbonŝancaj — mi denove ne komprenas. Pereis ja milionoj da gehomoj, ĉu vi atendas de mi respondon kiu validus por ĉiu el ili aparte?
13 years ago ( translate )

Milokula Kato said:

Al Francisco-Brazilo: relegu la komentojn ekde la komenco. Kaj prefere demandu tiun, kiu unua uzis la vortojn dekstra/maldekstra.

Aŭ konsultu Vikipedion:

http://pt.wikipedia.org/wiki/Direita_pol%C3%ADtica

http://pt.wikipedia.org/wiki/Esquerda_pol%C3%ADtica
______________________
13 years ago ( translate )

Milokula Kato replied to :

Kiuj estis la viktimoj de Reagan?

Cetere, apenaŭ ja eblas respondi al vi.

Vi adiaŭas ĉioman ajn logikon per tute kontradiraj inter si asertoj:

a. Dio ne ekzistas
b. Dio estas malbona
13 years ago ( translate )

Milokula Kato said:

Termoj aŭ terminoj? ;-) Kial do vi demandis de mi klarigon?
13 years ago ( translate )

Milokula Kato said:

Dankon!
13 years ago ( translate )

Milokula Kato said:

Dio kiu kreis la universon malkaŝas sin al tiuj, kiuj serĉas Lin. Mi estis ateisto kaj ekkredis en sufiĉe juĝikapabla aĝo.

Reagan kontraŭbataladis marksismajn reĝimojn. Ili vivigis siajn popolojn en mizero kaj emis disvastigi. Tiel la nordvietnama reĝimo klopodegis influi Laoson kaj Kamboĝon, la kubaj soldatoj okazigadis revoluciojn en Afriko.

Neniu el la subtenataj de Reagan reĝimoj (mi ne pravigas diktatorojn) kreadis en siaj propraj landoj neelteneblan varmankon, kiun la okcidentanoj eĉ imagi ne kapablas.
13 years ago ( translate )

Milokula Kato said:

Sen mia partopreno.

La tutmonda registaro ekestos, kaj la Biblio klare priparolas la ekregon de Antikristo.
13 years ago ( translate )

Milokula Kato said:

Mia menso restas daŭre enŝaltita.
13 years ago ( translate )

Milokula Kato said:

Mia menso vivas pace kun mia kredo. Mi malŝatas nenion mian, nek la korpon, nek la menson ;-)
13 years ago ( translate )