Nigel K. (la nomon mi ŝanĝis) heredis sumon de £ 3 756 187 post la morto de sia senida onklo, kiu estis fama arkitekto.
Nigel K. laboras kiel teknikisto en farbindustria entrepreno kaj havas salajron de £ 2 140.
Post la ricevo de la heredita sumo Nigel decidas forlasi sian laboron por ne plu enspiri la venenajn vaporaĵojn kaj fortiriĝas kamparen.
Lia onklo pagis impostojn dumvive, do la sumo £ 3 756 187 estas postimposta.
Heredinte la sumon Nigel K. denove pagas la imposton, kiu nomiĝas heredimposto. La postrestaĵo plukuŝas en la banko kaj alportas al Nigel K. 3% jare. Kaj tiuj 3% estas denove impostataj kiel enspezo.
Ges-roj Sarkozy kaj Merkel ĉiu aparte promesis forigi la heredimposton, la plej hontindan leninaĵon en la nuna Eŭropo. Ĝia esenco estis forrabi al la ŝtata poŝo tion, kion la gehomoj perlaboris. Tamen la promeso plupendas en la aero.
6 comments
Milokula Kato said:
Kiu diris ke ĉiuj estu egalaj? Ĉu ne estas utopio kies realigo kostus pli da sango kaj larmoj ol ĉiuj benoj ĉu-alportotaj?
Rigardu: ni preskaŭ samaĝas. Vi havas malpli da hararo ol mi. Via voĉo estas lpli bela ol mia. Vi lernis bone la matematikon en la lernejo, mi lernis ĝin malbone. Vi apartenas al multe pli granda lingva komunumo ol tiu, al kiu apartenas mi. Unu el ni posedas kelkajn bienojn, alia ne posedas.
Do donu al mi iom da via voĉo por ke mi donu al vi iom da mia hararo ktp ktp. Vivu la egaleco.
Milokula Kato said:
Ve, oni povas evitigi al neniu naskoto ekz. drinkeman patron aŭ bateman patrinon, La infano kiu havas legeman paĉjon kaj muzeeman panjon estos neeviteble "pli egala".
Mi iam aŭdis kaj jen volonte citas: Eĉ se eblus forŝiri ĉiomon da riĉaĵoj de ĉiuj dikpoŝuloj kaj redisdoni po samiom al ĉiu loĝanto de la tero, tre baldaŭ, eble post la paso de kelkaj jaretoj la riĉaĵoj denove amasiĝos en la praaj manoj.
Ankaŭ en mia ĉirkaŭaĵo mi multfoje observis, ke iuj tre bone enspezantaj personoj havas nenion krom la ŝuldoj. Kaj aliflanke aliaj post dua aŭ tria bankrotiĝo denove havas monon, kvazau ili flarus ĝian fonton.
Milokula Kato said:
Kien fluu la mono senpene heredita de Nigel K.?
Ĉu vi pripensis la eblajn (kaj nepre vastskale okazotajn) misuzojn de tia "justeco"?
Milokula Kato said:
La komunumo: la subsignifo de "ĉies" estas "nenies".
La utopioj proponas nenion por la nuno. La plejbono estas ĉiam trans la horizonto. Oni eltenu ĉiajn dumajn fiaĵojn por atingi la promesitan feliĉon.
Milokula Kato said:
Milokula Kato said: