Temas pri la fama ŝerca ekzemplo fare de Bernard Shaw.
- la gh = f kiel en rouGH
- la o = i kiel en wOmen
- la ti = sh kiel en naTIon
Kaj jen la vorto fish povus esti skribita kiel ghoti.
Mi proponus ion similan por la germana. Ekzemple la vorton Schach = ŝako.
la litero g estas prononcata kiel ŝ en multaj regionoj de la meza Germanujo, ekz. en Berlino, Kolonjo, Bonno ktp, ekz. richtig = riŝtiŝ.
En aliaj regionoj, pli nordaj oni ofte aŭdas g-on elparolitan kiel ch(ĥ): Montaĥ, es reĥnet, hast gesacht ktp.
La litero a ofte sonas o en multaj dialektoj, precipe sudaj.
Do la vorton Schach oni povus skribi Gog.
1 comment
Milokula Kato said:
ch povas esti elparolata:
* preskaŭ kiel h en la sudaj dialektoj: Versiherung, Wohe, Rehnung.
* kaj kiel ŝ en la centra Germanujo (zono de Berlino ĝis la pleja okcidento: Kolonjo, Bonno, Düsseldorf ktp.