Loading
Etiko aŭ religio?

Antaŭnelonge pendis en la tuta Berlino afiŝoj, kiuj metis la civitanaron antaŭ precize ĉi tiun alternativon. Temis pri referendumo pri la lerneja politiko, kiu okazis antaŭ unu monato. La balotantoj en Berlino malakceptis la referenduman proponon, kiu celis fortigi la rolon de la tradicia lernobjekto religio. Tiu estas en Germanio pro konstituciaj kialoj ne aboliciebla, sed la nombro da lernantoj, kiuj partoprenas ĝin, tre falis dum la pasintaj jardekoj pro la sekulariĝo de la socio, kiu rezultigas, ke pli kaj pli da homoj forlasas la du grandajn ekleziojn (evangelikan kaj katolikan). En ili membras nur ankoraŭ triono de la berlinanoj, dum pli ol duono estas senkonfesiaj. Infanoj ne registritaj kiel eklezianoj ne anonciĝas por la fako religio.

Antaŭ jaroj estis enkondukita en berlinaj lernejoj la lernobjekto "etiko", kiu celas transdoni bazajn sciojn pri la diversaj religiaj kaj nereligiaj mondrigardoj kaj plifirmigi la toleremon. Ĝi estas deviga de la 7-a ĝis la 10-a klaso. Tiu ĉi nova reguligo malkontentigis la grandajn ekleziojn. Jam en 2006 la evangelika eklezio kampanjis kontraŭ la nova reguligo sub la devizo "valoroj bezonas Dion". En la nuna kampanjo ili argumentis ĉefe per la "libera elekto", sed ankaŭ per tio, ke "egale, ĉu evangelikaj aŭ katolikaj kristanoj, islamanoj, judoj aŭ konvinkitaj ateistoj, ili ĉiuj devus kaj devas ricevi la eblecon konatiĝi kun la bazoj de sia propra konvinko kaj per tio sterni la veran fundamenton de siaj etikaj kaj moralaj imagoj." (http://www.pro-reli.de/volksentscheid/?page_id=207) Kurioza ideo estas tio, ke oni povas havi jam solidiĝintan "propran konvinkon", antaŭ ol posedi bazan scion pri ĝi. Sed ni ja scias: la "propra" religio laŭ la eklezioj estas tiu, al kiu homo "aliĝis" per la baptiĝo.

Laŭ la referenduma propono farita de la eklezioj kaj subtenita ankaŭ de la kristandemokrata kaj liberala partioj, la fakoj etiko kaj religio estus samrangigitaj. Unu el la du, aŭ religio aŭ etiko, iĝus deviga por ĉiu lernejano ekde la unua klaso. Ne plu eblus partopreni en ambaŭ.

La referendumon de la 26-a de aprilo finfine partoprenis 29,2% de la balotrajtigitoj. De la balotantoj 48,4% subtenis la proponon, 51,5% kontraŭis ĝin. Maltrafita estis la necesa plimulto de la voĉoj kaj plene maltrafita estis la leĝe necesa minimuma nombro da jesantoj: 25% de la tuta balotrajtigitaro. La jesantoj egalis al 14,2% el la balotrajtigitoj, kio evidentigas la ŝrumpintan mobilizan forton de la eklezioj, kiuj dum pluraj monatoj en siaj preĝejoj instigadis sian ŝafaron partopreni kaj jese voĉdoni. Kelkajn disidentajn pastrojn la eklezia gvidantaro penis mutigi.

La balotrezultoj estis sociologie interesaj. Ĉiuj orientberlinaj distriktoj balotis kontraŭ la propono. Sed eĉ en la okcidentaj distriktoj troviĝis grandaj subtenaj plimultoj nur en ekonomie bonstataj kvartaloj, en kiuj la eklezioj ankoraŭ havas multe da membroj.

1 comment

Milokula Kato said:

... ankoraŭ havas multe da membroj...
Kvazaŭ la eklezioj devus perdi membrojn por malaperi...

Fakte la gehomoj forlasas la "grandajn" ekleziojn. Dume la "malgrandaj" kreskas.
15 years ago ( translate )