Loading
Ne plu "movado", ne plu strategia akordo

Lerninte Esperanton antaŭ pli ol 40 jaroj kaj per tio iĝinte "veterano", mi povas rakonti pri aferoj, kiujn mi mem travivis kaj kiuj estas intertempe historiaj. "Historiaj" ankaŭ en la senco: "ne plu aktualaj". Ŝajnas, ke tio, kion ĉiuj antaŭ 30 aŭ 40 jaroj nomis la "Esperanto-movado", fariĝis unu tia ne plu aktuala afero. Alie ol nun, troviĝis en tiu epoko larĝe dividita akordo inter esperantistoj pri la valideco de la finvenkisme formulita celo de tiu movado, la ĝeneraligo de Esperanto en la tuta mondo kiel "dua lingvo por ĉiu". Krome, oni ĝenerale konsentis tiutempe, ke ekzistas bona ŝanco atingi tiun celon, eĉ se verŝajne post iom longa tempo, per politiko de poioma antaŭenirado sur multaj frontoj, sur kiuj esperantistoj samtempe kaj labordivide batalas. Iom ekster la ĝenerala akordo estis esperantistoj, kiuj jen kaj jen aperis kaj predikis, ke oni devas koncentri ĉiujn fortojn sur iu specifa, laŭ ili ŝlosila agadkampo. Sed ankaŭ ili dividis la komunan imagon pri la strategia celo. Ankoraŭ tabuitaj estis sintenoj "defetismaj". La historia momento por io kiel la raŭmismo ankoraŭ ne alvenis.

Tiu larĝa akordo poste tamen forvaporiĝis. Hodiaŭ oni konsentas nek pri tio, ĉu uzanto de Esperanto estas "esperantisto" aŭ "Esperanto-parolanto", nek ĉu la kolektivo de tiuj uzantoj estas "movado" aŭ "komunumo". La imagoj pri la destino mem de Esperanto disiĝis unuj de la aliaj, tiel ke troviĝas nun tri strategiaj ĉefdirektoj:

a) la finvenkisma: Kio restas de ĝi, iĝis pli kaj pli kasandrisma, premisanta, ke la mondo vekiĝos kaj enkondukos Esperanton, kiam ĝi rimarkos, ke nur Esperanto kapablas savi la homaron de iu imagata katastrofego – jen "lingvo-Ĉernobilo", malapero de la lingva diverseco aŭ entute de la kultura diverseco sur nia planedo, se Esperanto ne ŝirmos la malgrandajn lingvojn kontraŭ la rabobesta vorado de la angla, jen kolapso de la EU, se Esperanto ne fariĝos la "eŭropa identec-lingvo".

b) la hobiisma: Ĝi rezignas pri socipolitikaj celoj kaj traktas Esperanton kiel vivriĉigan libertempan okupiĝon de unuopuloj, kiuj decidas lerni ĝin por havi "amikojn en la tuta mondo" aŭ pro similaj kialoj.

c) la en larĝa senco raŭmisma: Ĝi traktas la esperantistan komunumon kiel homar-utilan portanton de iu specifa, ne nur en la Esperanto-komunumo grava idearo. La Manifesto de Raŭmo diris ĝin jene: "Ni kredas ke la unua jarcento de Esperanto pruvis la taŭgecon de la lingvo por esprimi ĉion; meze de la 80-aj jaroj, komence de la dua jarcento, ni devos ekmontri al la mondo ke ni kapablas ankaŭ diri ion – ion kulture originalan kaj internacie valoran."

Strategioj finvenkismaj des pli malhavas konvinkivon, ju pli ili estas skurilaj, kiel la imagoj, ke Esperanto savu la homaron kontraŭ katastrofo. Skurilaj strategioj malfaciligas la lingvodisvastigan laboron, ĉar iliaj protagonistoj riskas kiel dankon por siaj disvastigaj klopodoj rikolti plendojn kaj kritikon de skeptikuloj. Krome, disvastigemuloj ne tiel facile kiel en la malnova epoko trovas kunbatalantojn, kiuj pensas sammaniere skurile, kaj kies ŝatataj katastrofo-scenaroj kongruas kun la propraj. Multaj nuntempe konstatas mankon de engaĝiĝo de esperantistoj en la disvastigado de la lingvo. La dependiĝo de dubovekaj katastofo-scenaroj povus esti, almenaŭ parte, la klarigo kial.

Hobiisma informa strategio havas multe pli da kredindeco, sed estas ne tre agadosprona, ĉar ĝi ne generas multe da idealismo.

Strategioj konformaj kun la raŭmisma ideo pri "io por diri" povas inspiri unuopulojn aŭ grupojn, sed ne povas ĝeneraliĝi, ĉar ĉiu el ili necese havas sian politikan specifon, plaĉan al iuj kaj abomenindan por aliaj. Konata estas la mikronaciisma vizio de G. Silfer kaj kelkaj pliaj Civitaj altranguloj, kiu estas agordita kun la ofte renkontata identiĝo de partoj de la Esperanto-komunumo kun malgrandaj etnoj. Laŭ tiu vizio, etaj diasporaj lingvokomunumoj devus ricevi specialan internacijure bazitan suverenan statuson, kaj la esperantistoj devus avangardi en la strebado al tio. Eĉ en la Civito mem ne ĉiuj entuziasmas pri tio. Kontraŭpolusa ideo estas tiu, ke ĝuste Esperanto-parolantoj estu anticipantoj de estonta postetna (se uzi modernan terminon) mondo, ideo aperanta diversforme ĉe Zamenhof, Lanti kaj la sennaciistoj de la nuntempo.

Ne estas verŝajne, ke iu ajn el la senlime multaj eblaj "raŭmismaj" strategiaj ideoj heredos la rolon de la videble jam kaduka finvenkismo. Praktike ne eblas, ke ĉiuj konsentu pri unu el ili. Certe aperos ankoraŭ pliaj, kiuj varbos adeptojn. Verŝajne la kadukiĝo de la finvenkismo kuntrenos la kadukiĝon – pro kreskanta maleblo realigi ĝin – de la ideo esprimita en la UEA-devizo: "Unueco estas forto".

1 comment

Milokula Kato said:

Mi diru ion favore ĝuste al la hobiisma strategio. Ni rigardu ĉirkaŭe: aĵoj malpli utilaj en la vivo gajnis pli da populareco ol Esperanto, kiu ebligas komunikadon: sudokuo, ŝako, aliaj mensaj ludoj...

Tamen ve, eĉ kiel hobieto Esperanto suferas nesufiĉon da atento. Mi blogis komparinte ĝin al arkopafado.
13 years ago ( translate )