Kompletigita 2008-01-19
Endre Dudich
N e e b l a
l a n d o
Ekkoni la pasintecon de Hungario por kompreni la nuntempajn Hungarojn
Enkonduko
La geopolitika, ekonomia kaj kultura situacio kaj la aktuala (materiala kaj spirita) stato de la hungara popolo rezultis el pli ol miljara, tre eventoplena historio. Kompreneble ne eblas ilin pritrakti sufiĉe profunde en la limigita kadro de jena prezentado. La sole ebla procedmaniero estas skizi la ĉefajn trajtojn kaj indiki kelkajn decidajn eventojn. Tiuj estas elektitaj, evidente, laŭ miaj personaj konoj kaj konceptoj. La selekto do estas neeviteble subjektiva, kaj pro tio diskutebla.
Adaptiĝi aŭ perei. Kontraŭ, aŭ kun Eŭropo?
Fine de la 9-a jarcento la sep hungaraj triboj duon-nomadaj forlasis la vastan ebenaĵon de Orienta Eŭropo, kie, ili vivis dum longa tempo inter turkaj popoloj. Trapasinte la montoĉenon de Karpatoj ili definitive eniris la Panonian basenon de la rivero Danubo. Ilia estro estis la duko Árpád, filo de Álmos. En la jaro 1896 oni festis la 1000-an datrevenon de tiu evento, nomita „Patrujkonkero”. Tie ili trovis sin inter setlitaj, terkulturistaj popoloj, plejparte slavaj, kiuj jam estis adoptintaj la kristanismon.(kun kio cetere ankaŭ la hungaroj jam konatiĝis).
Baldaŭ evidentiĝis, ke oni devas rezigni je la nomadeca vivmaniero. Pluraj militiroj faritaj de aventuremaj tribestroj finiĝis katastrofe. La malpeza kavalerio ne estis ekipita por sieĝi fortigitajn kastelojn kaj verajn fortikaĵojn. La kirasita peza kavalerio de la feŭdismaj armeoj venkis. Iĝis tute klare, ke tiuj pred-celaj kampanjoj ne estos jam longe tolerataj. Kaj fakte, sekvis pun-celaj kontraŭ-atakoj. Post nelonga tempo eĉ la ekzisto mem de la hungara popolo iĝis minacata. Estis do absolute necese ŝanĝi la vivmanieron, radikale modifi la strukturon de la socio organizita je gentoj kaj triboj, kaj adapti ĝin al la feŭdismo de la mezepoka Eŭropo. Alikaze la hungarojn frapus la tragika sorto de la Hunoj de Attila, iam fortegaj kaj timataj, kiuj malaperis praktike senspure, kiel ankaŭ multaj aliaj popoloj vivintaj en la Danuba baseno, ekzemple la Avaŭroj.
Inter du imperioj ĉi–mondaj – kun tiu ĉiela
Okcidente la Rom-Germana Imperio, kaj oriente la Bizanca Imperio prezentis tre realan danĝeron. Ili povintus senskrupule engluti aŭ neniigi Hungarion. Jen la unua krizo je vivo aŭ morto.
Duko Géza bonege komprenis, ke estas simple neeviteble adopti la kristanismon. Estis ja evidente, ke la kristanaj ŝtatoj ne tolerus la daŭran ekziston de pagana lando en la centro de Eŭropo. Li do invitis (Sanktan) Adalberton, episkopon de Prago, por bapti Vajk-on, la filon kaj sekvonton. Tiamaniere tiu iĝis István (Stefano). Géza mem, kvankam ne tro bonvole, konsentis iĝi baptita.
Estis Stefano kiu trovis la genian solvon. Anstataŭ elekti inter du eblecoj egale malbonaj de feŭdisma submetiĝo, li decidis por la tria, ŝajne pli spirita ol politika: li petis la papon sendi al li kronon. La papo Silvestro la II-a (Gerbert d’Aurillac, eksa abato kaj ĉefepiskopo de Reimso en Francio, poste de Raveno en Italio) plenumis lian peton. La solena kronigo okazis je Kristnasko-festo de la jaro 1.000. Per tiu akto de investituro, Hungario iĝis membro-ŝtato de la kristana komunumo de Okcidenta Eŭropo.
Tiamaniere la unua, pereiga kaptilo estis evitita.
Monto de Sankta Martino. Mil kaj unu jaroj por la eterneco.
Sankta Martino, romia eks-oficiro, ĉefepiskopo de Tours en Galio, naskiĝis en la provinco Malsupra Panonio. En Transdanubio monteto portis lian nomon ĝis 1823, kiam ĝi estis rebaptita „Pannonhalma” (Panonia monteto).
Sur tiu monteto estis konstruata la unua benediktana abatejo de Hungario en la jaro 996. La monakoj de la ordeno de Sankta Benedikto havis eminentan rolon en la kristanigo kaj edukado de la hungara popolo. Ankaŭ la unua ĉefepiskopo de Hungario, la veneciano Gellért (Gerardo) estis benediktano. La fonda ĉarto de la dua benediktana abatejo, tiu de Tihany (1055) enhavas la unuan frazon skribitan hungarlingve. Dum mil jaroj la monaĥejo de Pannonhalma estis la spirita centro de la hungara kulturo, la hungara Montserrat. Okaze de ĝia miljara jubileo, lia Papa Moŝto Johano Paŭlo la II-a honoris ĝin per sia vizito.
La vera „Maryland”: la Regno de Maria (Regnum Marianum)
La ĉefepiskopo Gellért, organizante la hierarĥion de la hungaria eklezio, fervore enkondukis en Hungarion la kulton de la Sankta Virgulino. La reĝo Stefano komisiis lin eduki sian filon Imre (Emeriko) laŭ la spirito de katolikismo. Gellért plenumis tiun taskon bonege, eble eĉ iomete tro bone. Nome la juna princo, kvankam li formale estis edziĝinta pro obeemo al la volo de sia patro, votis ĉastecon. Per tiu li malebligis la direktan patralinian daŭrigon de la dinastio de la Arpadoj. Ĉar post la frua morto de sia pli aĝa frato Otto, Imre iĝis la kronprinco. Malbonŝance, Imre eĉ ne sekvis Stefanon sur la trono: en la aĝo de nur tridek jaroj ankaŭ li mortis, viktimo de stulta ĉas-akcidento – iomete suspektinda.
Reĝo Stefano vidis sian regnon minacata el-ekstere de la germana ekspansio al oriento (la misfama „Drang nach Osten”), la intrigoj de Bizanco, kaj la ambicioj de Venecio, kaj el-interne de la sangaj ribeloj de iuj grupoj de Hungaroj kiuj persistis en la paganismo, kaj obeis al siaj ŝamanoj persekutataj fare de l’Eklezio. Sentante sin malfortiĝi, sur la sojlo de la morto, en ŝajne senespera situacio, la reĝo ofertis sian popolon kaj sian landon al la Virgulino Maria, petegante ŝian bonvolan protekton. Per tiu akto la Sankta Virgulino iĝis la Patronino de Hungario, laŭ la popoleska lingvaĵo „la Granda Damo de la Hungaroj” (Magyarok Nagyasszonya) kaj „Nia Patrino la beata Damo” (Boldogasszony Anyánk).
Stefano mortis en la jaro 1038, sen postlasi idon, heredanton. Sekvis plurjara, sanga konflikto de pretendantoj al la trono. La paganaj hungaroj, gvidataj de Vata, profitis de la situacio. En 1046 la ribelo baldaŭ eksplodis furorege. La ribeluloj masakris la pastrojn, mortigis ankaŭ la episkopon Gellért, ĵetante lin suben de la supro de iu danub-borda montoklifo. Nuntempe la sama monto portas lian nomon (la Gellért-monto), kaj lia bronza statuo levas la triumfintan krucon al Budapeŝto.
Jen la dua krizo je vivo aŭ morto. La kristana Hungario preskaŭ malaperis. Tamen, post malfacila periodo de interna militado, kiu portis la landon al la sojlo de totala anarĥio, la reĝo László (Ladislao) la I-a kaptis la povon en la jaro 1077. Pia kristano kaj perfekta kavaliero, li restaŭris la ordon, apogis la Eklezion, kaj rebatis la atakon de Kumanoj venintaj el oriento.(Tiuj estis turka tribo vivinta en la suda parto de la Orient-eŭropa Ebenaĵo.) Li atingis, ke la papo kanonizis la regon Stefanon, la princon Imre kaj la episkopon-martiron Gellért. Ili do iĝis akceptitaj inter la sanktulojn de la Eklezio. László mem sekvis ilin unu jarcenton poste, dank’ al la klopodoj de reĝo Béla (Adalberto) la III-a, edukita en la bizanca kortego. La mumiiĝinta dekstra mano de Sankta Stefano estas altvalora relikvo, gardata en la katedralo de Budapeŝto, kiu portas la nomon de la sankta reĝo.
La tempesto frapanta el Oriento. La invado de la Tataroj
Reĝo Kálmán (Kolomano), nomita „la Librohava” pro lia granda erudicio, fortigis la landon. Li estis elektita reĝo de la Kroatoj en la jaro 1102. La preskaŭ senriproĉa kunekzistado de la Kroatoj kaj de la Hungaroj en la sama regno daŭris 818 jarojn, ĝis la fino de la unua mondmilito.
Sed la milita enfalo de la Kumanoj estis malbona signo. La granda migrado de la nomadaj popoloj ankoraŭ tute ne estis finita.
Reĝo András (Andreo) la II-a invitis en sian regnon la Teŭtonajn Kruckavalirojn, donacante al ili teritorion en Transilvanio.Tie ili setlis kun konsiderinda amaso da Saksoj. Ilia rezidejurbo estis Hermannstadt (laŭ la nomo de la Granda Majstro de la Ordeno; hungare Nagyszeben, nun Sibiu en Rumanio). Sed li baldaŭ devis perforte elpeli ilin, pro neobeemo. Al la postrestintaj Saksoj Andreo la II-a en 1222 donis specialan Privilegion – fakte la unuan teritorian aŭtonomion en Eŭropo.
Ĥano Ĝingis kreis grandegan imperion Mongol-tataran tra la tuta nordo de Eŭrazio. Liaj taĉmentoj definitive venkis kaj dispersis la Kumanojn, kies parto serĉis rifuĝejon en Hungario. Poste la sovaĝa sed tre disciplinita armeo de unu de liaj nepoj, ĥano Batu , mas-atakis Hungarion.
La Okcidento vivis en la febro de la krucmilitoj: do la reĝo Béla (Adalberto) la IV-a ne ricevis iun ajn militan helpon. La decida batalo okazis ĉe la vilaĝo Muhi (en nord-orienta Hungario, proksime al urbo Miskolc) en 1241.
Tio estis vera katastrofo. La mongolaj hordoj neniigis la hungaran armeon. La reĝo, malfacile eskapinta, fuĝis en Dalmation, al Trogiro. La lando iĝis totale detruita. Ĉio estis prirabita, bruligita, la loĝantaro masakrita, deportita en sklavecon.
Sed la Tataroj baldaŭ haste retiriĝis, por elekti la sekvontan Grandan Ĥanon. De la okupita teritorio ili retenis nur la parton situantan oriente de la malfacile trapaseblaj Karpatoj. Tie ili establis la regadon de la „Ora Hordo”, al kiu la Rusoj dum longa tempo pagis imposton.
Tiamaniere Hungario supervivis la trian katastrofon, kaj la reĝo Béla la IV-a iĝis la „dua fondinto” de la lando.
Karisma kaj tragika dinastio: la Arpadoj
La hungaran ŝtaton kreis kaj stabiligis la dukoj kaj reĝoj devenintaj el la gento de la Arpadoj. Tiu dinastio produktis tutan vicon da escepte talentaj, grandstilaj personaĵoj. Karakterizis ilin speciala sinteno: starante firme, dupiede sur la tero, ili rigardis al la ĉielo por esplori la estontecon. Ili estis bonegaj organizantoj, diplomatoj, militestroj, sanktuloj…
Cetere, la sankta karismo de la dinastio origininte el la fora pasinteco, longe antaŭ la adopto de la kristanismo, ne estis privilegio de la viraj anoj. Unu de la filinoj de la reĝo Béla la IV-a, kiel dominikana monaĥino pentofaranta pro la pekoj de la popolo, iĝis Sankta Margareta. (La insulo de Danubo en Budapeŝto, kie staris ŝia monaĥinejo, kaj la fera ponto tien kondukanta, portas ŝian nomon.) Kvar pliaj reĝidinoj de la Arpadoj, edizinigitaj al estroj de aliaj landoj, estis ankaŭ kanonizitaj: Kinga (Kunigunda) en Krakovo, Pollando, Elizabeta en Vartburgo, Saksio, kaj alia Margareta en Edinburgo, Skotlando; Piroŝka, filino de reĝo Ladislao, iĝinta imperiestrino de Bizanco, estis kanonizita de la ortodoksa greka eklezio sub la nomo Irene. Do: 5 virinoj kompare al 3 viroj!
La malhela flanko de la karaktero de la Arpadoj estis ties impulsiveco, la senbrida rivalado inter fratoj kaj kuzoj, kiu ofte iĝis mortiga.
La lasta reĝo de la dinastio de la Arpadoj, Endre (Andreo) la III-a mortis en la jaro 1301. Prezentis sin pluraj tronpretendantoj, kaj denove civitana milito minacis la landon.
Ĉu, jam la kvaran fojon, fino de Hungario?
Inter tri maroj. La anĝevina florado
Finfine venkis Karlo Roberto, el la napola branĉo de la anĝevina (Anjou) familio. Tiamaniere la 14-a jarcento en Hungario iĝis la bela anĝevina epoko.
Menciindas la kunveno de tri reĝoj (tiuj de Hungario, Bohemio kaj Pollando) en la ĉe-danuba fortikaĵo Visegrád en 1335: vera mezepoka regiona renkontiĝo de ŝtatestroj. Kvin jarojn pli poste la filo kaj posteulo de Karlo Roberto, Lajos (Ludoviko) iĝis elektita reĝo de Pollando. Li meritis la epiteton la granda: lia unuigita regno etendiĝis de la Adriatiko norden ĝis la Balta Maro (escepte la regionon okupitan de la teŭtona kruckavalir-ordeno direktata el Malbork) kaj sud-orienten ĝis la Nigra Maro. Li fondis la unuan universitaton de Hungario en la urbo Pécs (Quinque ecclesiae), sed tiu ne transvivis la sortoturnojn de la historio.
La tronon de Pollando heredis lia filino Hedvig (Jadwiga). Edziniĝinte kun Jagelono, la granda duko de Litovio, ŝi sukcesis definitive kristanigi la litovan popolon kaj establi „person-unian” regadon de la du landoj. El tiu edz(in)iĝo fontis la Jagelona dinastio.
Kolektanto de kronoj: Sigmundo de Luksemburgo
Sigmundo estis filo de imperiestro Karlo la IV-a kaj de la pola (pomerania) princino Elisabeta. Naskiĝinta en 1368, li iĝis reĝo de Hungario en 1387, de Germanio en 1400 (kronita nur en 1414), de Ĉeĥio en 1420, de Lombardio en 1431. Fine papo Eŭgeno la V-a kronis lin romia-germana imperiestro en 1433.
Sigmundo estis ege malsukcesa militestro. Preskaŭ ĉiuj militoj fiaskis, kontraŭ diversaj malamikoj: la Turkoj (Nikopolo 1396, Galambóc 1428), Venecio (1413-1433), la Husitoj (1420-1427). Tio instigis lin konstruigi imponan defendlinion de fortikaĵoj en la sudo de sia regno. Tiatempe de la decida ofensivo de la Otomana Imperio savis Hungarion tio, ke Timur Lenk en batalo ĉe Ankara venkis, eĉ kaptis sultanon Bajazidon la I-an.
Li estis multe pli sukcesa kiel eŭrop-skala diplomato. Li provis pacigi la anglojn kun la francoj, lerte profitis el la konflikto de Pollando kun la Teŭtona kavalirordeno (Grunewald 1410). Ĉefrolis en la gravega Koncilio de Konstanco. Li ne sukcesis savi J. Huson, sed sukcesis finigi la katastrofan epokon de tri samtempaj papoj.
Sigmundo rezidis ĉefe en Buda, kies kastelon li impone plukonstruigis kaj fortikigis, poste ankaŭ en Pozsony / Presburgo / Bratislavo. Nenia mono sufiĉis al li. Li eĉ lombardis 13 urbojn de norda Hungario al Vladislavo la II-a, reĝo de Pollando. Li forpasis en 1437, ne postlasante filon.
La Lunarko kontraŭ la Kruco. La otomana minaco.
Alproksimiĝis nova danĝero, ĉi-foje el sud-oriento. Temas pri la Otomana Imperio, kiu paŝo post paŝo gajnis terenon sur la Balkana duoninsulo. Dum la 15-a jarcento okazis pluraj militaj konfliktoj kun la Turkoj ĉe la suda landlimo de Hungario, ĉiam pli kaj pli gravaj. La plej fama estro de la hungara armeo estis János Hunyadi, (edukita de Sigmundo), fidela alianculo de Skanderbego, la nacia heroo de la albana popolo. Tamen eĉ li suferis du katastrofajn malvenkojn. En la batalo ĉe Varno, borde de la Nigra Maro, en la jaro 1444, la juna kaj tro impeta Ulászló (Vladislavo) la II-a, reĝo de Hungario kaj Pollando, trovis la morton. La alian fojon, ĉe Rigómező (Kosovo polje) post la perdita batalo Hunyadi estis tenata en kaptiteco de G. Brankoviĉ serba despoto. Liberiĝinta (fakte, re-aĉetita) li returnis al Hungario kaj rekomencis organizi la defendon de la lando, kiel Ĝenarala Gubernatoro de Hungario.
En la jaro 1453 la otomana armeo prenis Kostantinoplon, la „duan Romon”. Tio signifis la finon de la Bizanca Imperio, kies spirito survivis en Moskvo konsideranta sin „la tria Romo”.
Tri jarojn pli poste, la turkoj eksieĝis Belgradon. Hunyadi, forte apogata de la entuziasmiga elokvento de la itala kapuceno Johano de Kapistrano, sukcesis defendi la fortikaĵon: la turkoj retiriĝis. La papo Kaliksto la III-a (la hispano Alonso de Borja), senŝarĝiĝinte, tuj ordonis, ke ĉiuj sonorilegoj de ĉiuj preĝejoj en la kristana mondo sonu ĉiutage je tagmezo, memore al tiu venko. Bedaŭrinde ambaŭ Hunyadi kaj Kapistrano iĝis viktimoj de la post-sieĝa epidemio.
Italio transplantita al la Danubo. La renesanco en Panonio
En la jaro 1458 Mátyás Hunyadi (Matiaso Korvino), la pli juna filo de János Hunyadi, iĝis unuvoĉe elektita reĝo de Hungario. Li estis la unua „plebana” reĝo de la lando. Personaĵo tre talenta, firma kaj multflanka, li iĝis bonega suvereno (nomita la justa), efika militestro (li kreis la profesian nigran armeon bone pagatan kaj okupis eĉ Vienon), kaj krome li estis ankaŭ donacema patrono de la literaturo kaj belartoj. Lia kortego rapide iĝis fama centro de humanistoj venintaj ĉefe el Italio. Sekvinte la ekzemplon de Ludoviko la Granda, ankaŭ Mátyás fondis universitaton, en la urbo Pozsony (Bratislavo). Bedaŭrinde tiu Istropolisa Akademio havis la saman faton kiel la antaŭa universitato en Pécs.
Reĝo Mátyás mortis (probable venenigite) en Vieno (1490), sen lasi legitiman posteulon. La monarkoj lin sekvintaj estis malfortaj, facile manipuleblaj fare de la variaj klikoj de la aristokratio. La servutuloj estis brutale ekspluatataj. Ne estas do mirinde, ke la krucmilito deklarita en 1514 rapide transformiĝis je ribelo, poste vera milito de kamparanoj, estrata de György Dózsa. La armeo de la nobeluloj, estrata de János Zápolya, triumfis, kaj la venĝpunoj estis ege kruelaj, eĉ laŭ la kutimoj de la epoko.
Tranĉite je tri partoj. Du jarcentoj de kontraŭ-turkaj militoj
En la jaro 1526, la timegata sultano Sulejmano la II-a (la Granda) lanĉis imponan milit-kampanjon kontraŭ Hungario. La hungara armeo de reĝo Lajos (Ludoviko) la II-a nombris nur dekonon de la turka. En la batalkampo de Mohács ĝi suferis totalan neniiĝon. Eĉ la reĝo ne eskapis la morton.
La vojo estis malfermita al Buda kaj Vieno. Tamen la turkoj ekposedis Buda-n, la ĉefurbon de Hungario, nur dekkvin jarojn pli poste, en 1541.
Tiun kvinan katastrofon eĉ pligravigis tio, ke la hungaroj, kiel kutime, estis dividitaj. La mortintan reĝon sekvis tuj du novaj: Ferdinando de Habsburgo en okcidento kaj nordo, kaj János Zápolya, vojevodo de Transilvanio, en oriento. (Ĉi-lasta, la venkinto kaj ekzekutinto de kamparanoj, alvenis „prudente” tro malfrue al la batalkampo de Mohács).
La centra parto de la lando estis okupita de la turkoj. La preĝejoj iĝis transformitaj je moskeoj. Ĝis la fino de la l7-a jarcento tiu regiono estis la sombra scenejo de alvenoj kaj foriroj de taĉmentoj, de sinsekvo de sieĝoj de fortikaĵoj, de kontraŭ-atakoj, ktp. La sekvoj de tiu senĉesa militado estis katastrofaj. Hungario iĝis dua-ranga provinco de la forta imperio de la Habsburgoj. Ĝia loĝantaro stagnis, eĉ malkreskis. La lumo de la kulturo ŝajne estingiĝis.
La fortikaĵo de Buda iĝis liberigita nur en 1686, t.e. 160 jarojn post la malvenko ĉe Mohács, kaj tri jarojn post la sieĝo de Vieno (kiun savis la ĝustatempa alveno de la armeo de la pola reĝo Jan Sobieski), fare de la unuiĝintaj armeoj aŭstriaj kaj hungaraj, estrataj de princo Eŭgeno de Savojo.
Miraklo de akrobata diplomatio: la feĝardeno Transilvanio
Malgraŭ ĉio, la kulturo kaj la tradicioj de la Hungaroj ne nur restis vivantaj, sed ili eĉ sen-precedence ekfloris. Tio okazis en regiono relative bone ŝirmita, Transilvanio („Trans-arbarujo”). Tiu regiono ĉiu-aspekte tre varia iĝis pli-malpli sendependa princlando, foje pagante imposton al la Sultano, foje koketanta kun la Habsburgoj.
En Transilvanio oni rekonis tri naciojn: la Hungarojn, la (same hungarlingvajn) Sikulojn, kaj la germane parolantajn Saksojn. (La Sikuloj, laŭ sia propra tradicio, estas idoj de la Hunoj de Attila. Laŭ iuj fakuloj – tiuj de la Avaŭroj, laŭ aliaj – simple unu el la hungaraj triboj. Ili gardadis diversajn sektorojn – ne nur la orientan – de la landlimo.). La Rumanoj estis lasitaj ekster konsidero.
Oni toleris kvar religiajn konfesiojn: la katolikan, la kalvinanan, la luteranan kaj la unitaran (kontraŭ-triunuan), kies egalajn rajtojn deklaris la Nacia Asembleo de Torda en 1568 – la unuan fojon en Eŭropo! – kaj konfirmis la pactraktato de Vieno en 1608.
Ne temis pri la ortodoksa eklezio, nek pri la judoj. Jen bedaŭrindaj mankoj, kiuj – kvankam ili estis konformaj al la spirito de la epoko – en historia perspektivo havis katastrofajn sekvojn.
Oni konstruis lernejojn kaj kolegiojn, establis presejojn. La sciencoj kaj artoj floradis. Kompare al la priplorinda stato de la du aliaj pecoj de Hungario, Transilvanio sendube estis feĝardeno, nomo donita al ĝi de la verkisto Zsigmond Móricz, titole de lia historia romano.
Post la fino de la turkaj militoj, Transilvanio iĝis aparta „grandprinclando” de la aŭstria imperio. Sed ĝi gardis sian rolon kiel hejmo kaj rifuĝejo de la hungara kulturo.
Protestantismo kaj nacia identeco. Reformacio kaj kontraŭ-reformacio laŭ hungara maniero
Jam reĝo Mátyás batalis kontraŭ la husismo, kvankam pro kialoj pure politikaj. Sed post la reformacio fare de Martino Luther (1517), ekestis grava malakordo de spiritoj en Hungario. La Habsburgoj estis fervore katolikaj, kaj preskaŭ senescepte netoleremaj, do la protestantismo rapide fariĝis esprimilo de la nacia rezisto de la Hungaroj. Antaŭ ĉio la rigora kaj puritana kalvinismo pretendis esti ”la vera hungara religio”. Ties centro en Hungario, la urbo Debrecen, ĝis hodiaŭ fieras esti la kalvinista Romo. La loĝantaro de la lando iĝis preskaŭ tute protestanta. (Cetere, tio estis ekzakte la malo de tio, kio okazis en Pollando, kie la katolikismo protektis la nacian identecon de la Poloj kontraŭ la protestantaj Prusoj kaj la ortodoksaj Rusoj.) En Transilvanio, Ferenc Dávid (Franz Hertel) fondis Unitaran Eklezion, kies doktrino ne akceptas la dogmon pri la Sankta Triunuo.
En tiu kriza momento sursceniĝis la Societo de Jesuo. Ankaŭ en Hungario estis la jezuitaj patroj la direktantoj kaj kunordigantoj de la kontraŭ-reformacio. Bonŝance ilia ĉefrolulo, la kardinalo Péter Pázmány, ĉefepiskopo de Esztergom kaj la primaso de Hungario, estis ankaŭ patrioto kaj unu de la unuaj elstaraj majstroj de la hungara literatura lingvo. Li avertis siajn kontraŭulojn, la protestantajn pastorojn, ke „ni troviĝas inter du paganismoj, batalante por la sama patrujo”. En la jaro 1635 li fondis la trian universitaton de Hungario, en la urbeto Nagyszombat (nun Trnava en Slovakio), la unuan kiu sukcesis transvivi kaj ekzistas eĉ nun. Translokigita al Buda en 1776, kaj poste al Pest. Ĝi funkcias nun kiel la budapeŝta Universitato de Sciencoj (ELTE), dum la nomon de la granda kardinalo portas la tute novtempe (en 1992) establita Katolika Universitato (en Piliscsaba).
Mult-etna reloĝantigo post la detruiĝo
Fuĝinte antaŭ la Turkoj, konsiderinda nombro de sudaj slavoj, precipe Serboj, rifuĝis en Hungarion, gardante ankaŭ tie sian lingvon kaj sian nacian kulturon. La Serboj ricevis eĉ la privilegion de la surdanuba komerco. La urbeto Szentendre, situanta 20 kilometrojn norde de Buda, iĝis ilia religia, kultura kaj komerca centro.
Post la definitiva liberiĝo de la lando desub la otomana regado, la imperiestra kaj reĝa kortego en Vieno komencis reloĝantigi la preskaŭ senhomigitajn teritoriojn. La plejmulto de la tien senditaj koloniistoj estis etne germanaj, kaj parte slovakaj. La sekvoj de tiu intenca etna diversiĝo estas eĉ nun observeblaj sur la etna kaj lingva kartoj de Hungario, eĉ post la perforta elpelo de la germane parolantaj Ŝvaboj kaj la „interŝanĝo de loĝantaro” kun Ĉeĥoslovakio, altruditaj al Hungario post la dua mondmilito.
Kun lingvo morta kontraŭ lingvo tro forta. Rezisto, reviviĝo, revolucio
Komence de la 18-a jarcento, la „maldankemaj” Hungaroj ribelis kontraŭ la aŭstria regado, personigita de la habsburga Imperiestro kaj Reĝo. La ĉefo de la ribelo (1703-1711) estis Ferenc (Francisko) Rákóczi la II-a, princo de Transilvanio, edukita en Vieno.
Jen unu hungara paradokso pli: sur la flagoj flirtantaj super la taĉmentoj marŝantaj kontraŭ tre katolika reĝo, estis videbla meze la Virgulino Maria, kaj malsupre latina surskribo:
"Maria adjuvante cum Deo pro patria et libertate"
Tio signifas:
„Sub la patronaĵo de Maria, kun Dio por la patrujo kaj la libereco”.
La ribelo, ricevinta nenian helpon el eksterlando, malvenkis. Jen la sesa krizo! Rákóczi rifuĝis Turkion, kaj mortis tie en ekzilo. (Ankoraŭ alia paradokso, kiu cetere estis ripetiĝonta unu kaj duonon da jarcento pli poste.)
La longa regado (1740-1780) de Maria Teresa (reĝo, kaj ne reĝino de Hungario!) estis finfine periodo relative paca. La lando povis iomete resaniĝi. La leĝo Ratio Educationis metis la fundamentojn de la moderna sistemo de edukado. Eĉ la ideoj de la francaj enciklopediistoj kaj de la framasonoj enfiltriĝis.
Imperiestro Jozefo la II-a, filo kaj senpera posteulo de Maria Teresa – li mem framasono – ricevis de la hungaroj la moknomon „ĉapel-portanta reĝo”. Nome li rifuzis esti kronita per la krono de Sankta Stefano, por ke li ne estu devigita respekti la elmodiĝintajn privilegiojn de la hungara nobelularo, kies plimulto estis tre konservativa, kontraŭ ĉiu reformo.
Jozefo la II-a forpelis la jezuitojn el la lando, dissolvis la monaĥajn ordenojn, kaj deklaris la germanan lingvon la sola oficiala lingvo de la imperio. Sed li renkontis obstinan reziston, kiun li ne kapablis fleksi. Li mortis elreviĝinte, nuliginte preskaŭ ĉiujn siajn reformojn.
Tiel okazis, ke la latina lingvo, heredita de la Mezepoko, restis la oficiala lingvo en Hungario ĝis la jaro 1844 (kaj en Kroatio eĉ ĝis 1847!). En 1844, ĝi iĝis anstataŭigita per la hungara.
Reĝo Francisko la I-a decidis preventi eventualan revolucion similan al la franca: li ordonis ekzekuti la kvin gvidantojn de la Klubo de hungaraj jakobenoj en 1795.
Tamen eĉ la imperiestra teroro ne povis haltigi la marŝon de la historio. La unua duono de la 19a jarcento estis la epoko de reformoj en Hungario. La ekonomia kaj kultura progreso – inkluzive la adapton de la hungara lingvo al la bezonoj de la moderna vivo – akceliĝis, stimulita kaj direktata ĉefe de grafo István Széchenyi. Li, estinte interalie la fondinto de la Hungara Akademio de Sciencoj, plene meritis la epiteton „la plej granda hungaro.”
La 15-an de marto 1848 – la fama tago de la „paca revolucio” de junaj intelektuloj, inter ili la poeto Sándor Petőfi – ŝajnis, ke la kompleta sendependeco kaj la daŭra prosperado de Hungario estas ĉe-mane. Sed tio estis nur danĝera iluzio. Eĉ pli malbone: fatala eraro, kiu havis altegan prezon. Tamen oni firme kredis je ĝi, kontraŭ ĉiu politika logiko, ĉar oni volis kredi.
Dudek jaroj perditaj. La milita interveno de Rusio
La febra aktivado de la Nacia Registaro de Hungario, prezidata de grafo Lajos Batthyány, estis tre pozitiva. Sed ĝi ne sukcesis gajni la masan apogon de la ne-hungaraj etnoj de la lando. La alloga ideo de iu Danuba Konfederacio de liberaj popoloj, proponita de grafo László Teleki, ministro de la eksteraj aferoj, kaj reprenita poste – tro malfrue – de Lajos Kossuth, restis nur bela revo.
En aprilo 1849, kiam la milito por la sendependeco de Hungario, komencita en septembro 1848, daŭris jam duonjaron, la Hungara Nacia Asembleo havanta sesion en Debreceno, prezidata de Lajos Kossuth, adoptis la fatalan decidon detronigi la dinastion de Habsburgoj. La imperiestro tuj petis la intervenon de Rusio. La caro plenumis sian promeson, kaj fortega rusa armeo invadis Hungarion. En Transilvanio unu de la komandantoj de la hungara armeo estis la pola Jozefo Bem. Post la batalo de Segesvár (Şighişoara), kie interalie malaperis ankaŭ la poeto Sándor Petőfi, la milita situacio estis jam netenebla. La ĉefkomandanto de la hungara armeo, generalo Artur Görgey, kapitulacis antaŭ la rusa marŝalo Paskieviĉ, la „heroo de Jerevano” kaj „ekzekutisto de Varsovio”. La triumfintaj kaj venk-ebriaj Austrianoj ekzekutis, en la urbo Arad, la 6an de oktobro 1849, dek tri generalojn de la „ribela” hungara armeo. (Görgey ne estis inter ili, ĉar Paskieviĉ ne permesis ekzekuti tiun, kiu al li transdonis sian glavon.) La ĉefministro Batthyány iĝis mortpafita en Peŝt.
Lajos Kossuth, la nekontestita gvidanto de la revolucio kaj Gubernatoro de Hungario, forlasis la landon, fuĝante en Turkion, akompanata de kelkaj siaj fideluloj. Li kunportis la kronon atribuitan al Sankta Stefano. Poste li faris propagando-celajn rondvojaĝojn en okcidenta Eŭropo kaj eĉ en Usono, defendante brile sed sensukcese la aferon de la sendependiĝo de Hungario. Neniu interesiĝis serioze pri tio. Jen grava leciono por la Hungaroj, lerninda unufoje por ĉiam.
Ankaŭ Jozef Bem fuĝis en Turkion, kaj finfine, konvertinte al la Islamo, iĝis „paŝa”, ĉefkomandanto de la fajrobrigado de Istambulo.
Hungarion paralizis la (sepa) katastrofo sekvita de severa milita diktaturo aŭstria, poste de subprema reĝimo karakterizata per la decida rolo de la sekreta polico. La pasiva rezisto de la Hungaroj daŭris ĝis la jaro 1867. Tiam, post la malvenko de la aŭstria armeo fare de la Prusoj ĉe Königgraetz / Sadowa, estis subskribata historia kompromiso inter la Imperia kortego kaj la Hungara nacio. Tion lerte preparis kaj negociis advokato Ferenc Deák, la „saĝulo de la patrujo”. Francisko Jozefo la I-a iĝis kronita per la Sankta Krono de Hungario.
Tio signifis la naskiĝon (sufiĉe malfruan) de la dualisma Aŭstri-Hungara Monarkio.
La industriigo kaj modernigo povis rekomenciĝi. Sed la jaroj 1848-1867 kaj la plimulto de la politikaj elmigrintoj estis definitive perditaj. Grafo István Széchenyi, malesperinte, mortpafis sin en la jaro 1860.
Grandeco kaj mizero de la (nur) dualisma Monarkio
La Aŭstri-Hungara Monarkio estis relative granda potenco en Mezeŭropo. Grandpaŝe progresis la industriigo kaj konstruado. Oni intencis krei el Budapeŝto duan Vienon.
La plej grava, kun-naskiĝinta problemo estis, ke konsiderinda parto de ĝia loĝantaro konsistis el slavaj popoloj: Ĉeĥoj, Poloj, Slovakoj, Ukrainanoj kaj Rutenoj, Slovenoj, Kroatoj, Serboj ktp., kaj el Rumanoj. Do indintus transformi ĝin je federacia ŝtato, almenaŭ trialisma. Tion urĝis precipe la Ĉehoj kaj la Kroatoj. Bedaŭrinde la neflekseblaj hungaraj naciistoj obstine kontraŭis tion. Ektiktakis la eksplodigilo de la etnaj konfliktoj.
La malboniĝon de interetnaj rilatoj pli akcelis la pompa celebrado de la miljariĝo de Hungario en 1896, kiu iritis la naciajn minoritatojn, incitatajn ankaŭ per la panslavisma movado apogita de Moskvo.
Milito kaj paco – dufoje perditaj
Francisko Jozefo la I-a forpasis en 1916. Du sinsekvaj kronprincoj mortis jam pli frue (Rudolfo kaj Francisko Ferdinando).Do sekvis lin sur la trono Karlo la IV-a.
La unua modmilito finiĝis per kolapso de la Aŭstri-Hungara Monarkio en 1918. La (burĝa) Hungara popolrespubliko proklamita de grafo Mihály Károlyi ekzistis nur kvin monatojn. Ĝin sekvis la (komunisma) Konsilia Respubliko de Béla Kun en marto 1919, kiu daŭris nur 133 tagojn.
La Hungara Regno estis restituita, sed sen reĝo: Karlo la IV-a, la lasta Imperiestro, estis forpelita per milita forto el Hungario, Li baldaŭ mortis sur la insulo Madeira. (Poste papo Johano Paŭlo la II-a deklaris lin „beato”.) Regis la landon (jam sen-maran) admiralo Miklós Horthy, kiel gubernatoro.
Per la packontrakto subskribita en la palaco Trianon de Versailles la 4-an de junio 1920, Hungario perdis du trionojn de sia teritorio favore al Ĉehoslovakio, Jugoslavio (ambaŭ freŝe kreitaj), al la pligrandigita Rumanio, kaj eĉ al la Aŭstria Respubliko. El la 325 mil kilometroj kvadrataj restis nur 94 mil. Hungario perdis ankaŭ grandan parton de sia loĝantaro, la eliron al Adriatiko, kaj preskaŭ ĉiujn mineralajn riĉaĵojn. Tre konsiderinda parto, unu triono de la Hungaroj ektroviĝis ekster sia patrujo, iĝinte etnaj minoritatoj en la najbaraj ŝtatoj supre elnombritaj.
Tiu ĉi (oka) katastrofo produktis totalan frustriĝon. Ne estas do mirinde, ke disvolviĝis forta movado de iredentismo en la landeto restinta Hungario. La itala faŝismo de Benito Mussolini kaj la germana naziismo de Adolf Hitler lerte profitis el tio. Per la t.n. Vienaj Arbitraĵoj (1938, 1940) Hungario re-ricevis parton de la iama Norda Hungario de Ĉeĥoslovakio kaj la nordan parton de Transilvanio kun Sikullando de Rumanio. La hungara armeo en 1939 marŝis antaŭen al la Karpatoj kaj re-establis la Hungaran-Polan landlimon. Tio ebligis al multe da Poloj eskapi la kunordigitan germanan-sovetan ofenzivon.
En 1941 Hungario milite reokupis de la (unua) Jugoslavio parton de la iama Suda Hungario, malgraŭ la persona opozicio de la ĉefministro, grafo Pál Teleki. Vidante, ke sia kontraŭstaro estas senrezulta, li mortpafis sin. Hungario eniris la duan mondmiliton ĉe la flanko de la aksopotencoj. Tio puŝis la landon al plua katastrofo.
La armeo preskaŭ neniigita, la ĉefurbo duone detruita, la okupintaj Germanoj forpelitaj, sed la liberigintaj Rusoj restantaj por nedeterminita tempo, la nova, demokratia Hungara Respubliko devis rekomenci ĉion el nulo.
Jen la naŭa krizo: la packontrakto de Parizo (februaro 1947) restituis la landlimojn difinitajn en Trianon. Rezultis grava perdo de loĝantaro per elmigrado (parte devigita). Tio aldoniĝis al la jam sen tio terura nombro de viktimoj de la milito mem kaj de tiuj (ne nur Judoj) mortintaj en la naziaj koncentrejoj.
Sub la ruĝa stelo, en la ombro de la fera kurteno
En 1948, sub la protekto de la Soveta Armeo, la Hungara Komunista Partio kaptis la povon. Naskiĝis la Hungara Popolrespubliko, estrata de Mátyás Rákosi. Ĉiu opozicio al la komunisma reĝimo iĝis subpremita kaj likvidita, unu post la alia. La fifama fera kurteno hermetike fermis la landlimojn kun Aŭstrio kaj Jugoslavio. La persekuton de la eklezioj karakterizis falsaj, konceptitaj procesoj: tiu de kardinalo József Mindszenty en 1948-49, tiuj de la ĉefepiskopo de Kalocsa, József Grősz kaj de la luterana episkopo Lajos Ordas en 1951, kaj multaj aliaj ĝis 1965 (kontraŭ la jezuitoj). Jen simbole tre signifa ago: en Budapeŝto la preĝejo Regnum Marianum iĝis simple eksplodigita.
Oni eĉ projektis, ke Hungario fariĝu unu de la respublikoj de Sovetunio. Bonŝance tiu ideo estis forlasita post la morto de Stalino la 5an de marto 1953. Hungario ja estis membro-ŝtato de KEI (Konsilio de Ekonomia Interhelpo) kaj de la Varsovia Pakto de la soveta bloko.
La teroro ĉiam pli netolerebla de la ŝtata sekureco (internejoj kaj koncentrejoj, misteraj malaperoj de uloj), la totala subpremo de ĉiu ne-komunista kultura manifestado, la perforta disvastigo de la stalina dialektika materialismo kaj de la tiel-nomata proletara internaciismo, la ĉeesto de multenombraj sovetaj soldatoj en la lando, la neebleco de vojaĝi al kaj komuniki kun la Okcidento ktp. paŝo post paŝo estigis pasivan reziston. Tio iĝis publika kaj aktiva en 1956 (laŭ la ekzemplo de la Poloj), ĉefe inter la universitataj gejunuloj.
La revolucion de la 23a de oktobro 1956 brutale subpremis la freŝaj taĉmentoj de la soveta Ruĝa Armeo (kiuj cetere originale estis destinitaj por interveni ĉe la kanalo de Suez) la 4an de novembro. Pli ol 200 mil homoj, plejparte junaj, instruitaj kaj aktivaj, fuĝis el la lando. Notindas, ke la perdo estis multe pli granda, kaj absolute, kaj relative, ol tiu okazinta post 1849. Jen la deka krizo de Hungario je vivo aŭ morto.
La reprezalioj ordonitaj kaj efektivigitaj de la pro-soveta registaro de János Kádár
estis tre severaj. Eĉ la ĉefministro de la revolucio Imre Nagy iĝis ekzekutita, kvankam li estis fidela komunisto kaj serĉis azilon en la budapeŝta Ambasadejo de Jugoslavio.
Tamen la subpremo paŝo post paŝo malfortiĝis (amnestio en 1963). Ekde 1968 (enkonduko de la "nova ekonomia mekanismo"), post la "Praga printempo" (brutale subpremita en aŭgusto), la reĝimo de Kádár entreprenis vicon da paŝoj sur la vojo de politika liberaligo. Kardinalo Mindszenty pasinta dek kvin jarojn (!) en la budapeŝta Ambasadejo de Usono, ricevis permeson forlasi la landon (direkte al Vieno). Tiutempe Hungario sendube estis "la plej gaja barako de la kampo" (soveta). Tiu procezo finfine produktis politikajn ŝanĝiĝojn pli radikalajn en 1989, inkluzive la forigon de la fera kurteno.
Printempe de 1990 la libera voĉdonado rezultis je venko de la opozicio, nome de la Hungara Demokrata Forumo (MDF). József Antall iĝis la ĉefministro de koalicia registaro de pluraj, ne-komunistaj partioj.
La dato de tiu ĉi elekto estis la 25a de marto 1990: la festo de la Anonco / Anunciacio.
La sovetaj soldatoj forlasis Hungarion en junio de la sekvinta jaro, post 46 jaroj kaj 2 monatoj. Ĉiuj sonorilegoj de la lando sonis dum unu horo.
Tiujare Sovetunio iĝis deklarita dissolvita. Tio okazis la 8an de decembro 1991: la festo de la Senmakula Koncipiĝo.
La Granda Damo do finfine ne forgesis pri siaj "povraj Hungaroj".
(Re)aliĝi al Eŭropo intertempe sekularizita. Esperoj kaj dilemoj de la estonto
Unuflanke: demokratio, parlamentismo, pluralismo, privatigo, redono de la konfiskitaj havaĵoj, respektive sendamaĝigo, restituo de la rajtoj de la homo kaj de la eklezioj.
Aliflanke: akcelita inflacio, penetro de mult-naciaj entreprenoj, malaltiĝo de la vivo-nivelo, kresko de la senlaboreco, de la deficito en la ŝtata buĝeto, kaj de la ĉiaspecaj impostoj, malboniĝo de la sekureco, plifortiĝo de krimagado (bone organizita kaj internaciiĝinta), komerco kaj konsumo de drogoj (narkotiloj), seninteresiĝo pri la tradiciaj religioj, plinombriĝo de sektoj, malkresko de la financado de la edukado, de la scienca esplorado kaj de la publika sano.
Tiuj estas la ĉefaj problemoj kaj defioj, pri kiuj devas okupiĝi dum siaj po kvar jaroj ĉiu registaro, ĉu "dekstra" (nacia-konservativa, 1990, 1998), ĉu "maldekstra" (socialista-liberala, 1994, 2002, 2006).
Hungario klopodis reguligi siajn rilatojn kun la najbaraj landoj, kiel eble plej amike, por forigi la enradikiĝintajn rankorojn. Tri bazaj traktatoj estas jam subskribitaj: kun Ukrainio, Slovakio kaj Rumanio.
Hungario festis sian mil-cent-jaran jubileon en 1996, iĝis NATO-lando en marto de 1999, kaj iĝis membroŝtato de la Eŭropa Unio en majo de 2004.
* * *
Jen kial Hungario estas neebla lando. Laŭ ĉiu rezonado pure homa, ĝi devintus esti jam delonge malaperinta. Tamen, malgraŭ ĉiuj peripetioj, ĝi ankoraŭ ekzistas, akceptante kun kuraĝo kaj konfido la defiojn de la estonto.
* * *
3 comments
HORVÁTH János András said:
Dr. Molnár Lajos said:
Plej amike Ludoviko Molnár kaj Julinjo Farkas
Dr. Molnár Lajos said: