Loading
Profesia planlingvo por Eŭropo

Profesia planlingvo por Eŭropo

Eŭropo Unio bezonas komunan lingvon, sed tiu lingvo devas esti multflanke taŭga por la nunaj pretendoj de la membroŝtatoj.
Ekzistas tre multaj planlingvo-projektoj, iuj pli disvastiĝintaj, aliaj malpli. La grado de disvastiĝeco dependas ne nur de la kvalito de la koncerna planlingvo (facileco en prononco, en skribo, en ellerno, kaj kontentiga esprimkapablo), sed ankaŭ de ĝia apogiteco.

En la kazo ke EU decidos enkonduki por komuna uzo iun planlingvon (kiel iam Israelo la re-kompilitan hebrean lingvon), tiukaze EU aŭ elektos iun jam ekzistantan planlingvon (malpli verŝajne), aŭ komisios internacian grupon de fakuloj por kompili novan planlingvon (pli verŝajne).
La ĉefa kialo, pro kiu EU ne akceptos iun jam finkompilitan planlingvon estas tiu fakto, ke la ĝisnunajn planlingvojn (escepte tiun hebrean duon-planlingvon), kreis nur unu, aŭ tre malmultaj personoj, ofte amatora(j).

Gravan, kompleksan verkaĵon ne eblas profesie krei fare de nur unu, aŭ kelkaj personoj, des malpli, se tiuj verkaĵoj ne havis lektorojn. Profesia verkaĵo ja postulas ampleksan kunlaboron de multaj *fakuloj* kaj faklektoroj.

Esperantistoj vane sopiras/revas, ke EU eventuale povus akcepti Esperanton. Pluse al ĉio, Esperanto havas gravan malavantaĝon: ĝia gramatiko estas "enbetonita". Pro la testamento de Zamenhof, neniu rajtas tuŝi Fundamenton! Tio estas decida argumento kontraŭ ĝia akceptebleco: EU neniam akceptos planlingvon, kiu kreiĝis antaŭ 120 jaroj, dume ĝia gramatiko en la lastaj 120 jaroj ne rajtis ŝanĝiĝi, kaj kiun planlingvon oni eĉ estonte ne rajtas ŝanĝi. Tian planlingvon EU ne povos adapti al la nunaj pretendoj.
Esperanto povas servi maksimume kiel specimeno por eksperimentado, kiel fonto de spertoj por krei novan planlingvon.

Helpe de la nunaj multkapablaj komputiloj eblas sufiĉe rapide kunkolekti la necesan vortotrezoron, eĉ prilabori la unuopajn vortojn laŭ la plej oportuna prononco (ĉio dependas nur de kvalitaj komputil-programoj), nur gramatikon necesas kompili "permane". Ĉi-kaze neniu sopiros je persona gloro, do estiĝos vera, efika, fruktodona gruplaboro. Mankos nek armado de lektoroj, do eraroj aŭ stultaĵoj malverŝajne ornamos tiun planlingvon.

La sukceso de iu profesia, grupa kunlaboro helpata de komputiloj, estas milfoje pli granda, ol kaze de ajna amatora solulo sen lektoro(j).
Vere nur decido mankas, kaj la nova, furora planlingvo relative rapide realiĝos. Se tiun planlingvon ekuzos miloble pli multaj homoj, ol Esperanton, tiukaze ankaŭ ĝia literaturo riĉiĝos miloble pli rapide, ol tiu de Esperanto. Do ne necesos jardekoj, por aperi la sama sortimento de literaturaj verkaĵoj, kiel en Esperanto.

16 comments

Laszlo Istvan TOTH said:

"... tion jama lingvokomunumo ne toleras.

Blazio"

Ekzistas kelkaj ne multaj, sed tamen tre gravaj ŝanĝendaĵoj, kiujn ne eblas fari kadre de Fundamento, ĉar necesas pli gravaj, pli abruptaj decidoj.

Ĝuste antaŭ ol enkonduki E-on alen EU doniĝus neripetebla okazo fari tiujn ŝanĝojn, ĉar post la enkonduko -- tiel kiel vi prave menciis -- la komunumo jam ne tolerus tiajn abrubtajn ŝanĝojn.
Sed tiu unika ŝanco perdiĝas por ĉiam pro la deklarita "netuŝebleco" pri Fundamento.
16 years ago ( translate )

Laszlo Istvan TOTH said:

/"Ĉu vi opinias, ke Ludoviko Zamenhof kreis Esperanton nur je "sia persona gloro"? (...Ĉi-kaze neniu sopiros je persona gloro ...)"/
---
Oni ne sintenas/kondutas same, kaj en juneco, kaj en "saĝa" aĝo.
Zamenhof en sia saĝa-aĝperiodo jam certe ne sopiris je gloro, se konsideri liajn tiutempajn asertojn. Sed en juneco li preferis krei *sole* la planlingvon. Li sintenis kiel kutimas sinteni preskaŭ ĉiuj junuloj. Fakte nek pli poste li petis lektoradon/helpon de iu ajn spertulo.
16 years ago ( translate )

Laszlo Istvan TOTH said:

/"se ne estus netuŝebla Fundamento, kiujn "tre gravajn ŝanĝendaĵojn" vi enkondukus? "/
---
Foje antaŭ ol ĉio, estas necese senefikigi la eventualan personkultemon, apoteozon (gloradon), la blindigantan neobjektivecon, malsaĝan entuziasmon. Nur post tio eblas prisence analizi kritike ajnan verkaĵon, produkton.

Sed tio ne estas facile kaze de Eo, ĉar jam kreiĝis sufiĉe vasta literaturo kiu abundas pri nekonvenaĵoj (teruraj vortordoj, neoportunaj verboj), eraraj uzkutimoj, salamandraĵoj, kiuj deflankigis la planlingvon al la tereno de kapricaj, neregulaj lingvoj. Estas do tre ĝene kritiki ies verkaĵon, se la verkisto, kiel homo, kiel personeco, estas aliflanke tre laŭdinda.
Ekzemple, mi ĉiam grave estimis/aprezis/rekonis la brilan personecon, la altkvalitan karakteron, la profundan humanismon, bonintencon de nia bedaŭrata Claude Piron. Sed lia Esperanta lingvaĵo estis strangeca, milde dirite abstrakta, fakte ankaŭ erara, ĉar ofte mankis subjekto eĉ en ĉefa frazo, kaj samofte li uzis tute nekonvenajn verbojn, kaj la vortordo, kiun li uzis estis disa-misa, terura. Simile al Zamenhof, ankaŭ Claude Piron lasis sin esti kaptita de danĝeraj etnolingvaj influoj.

Mi devis multege labori por transformi (fakte rekompili) lian romaneton "Gerda malaperis", por fari el ĝi taŭgan instrumaterialon por miaj gelernantoj. Post la rekompilado, la gelernantoj jam sukcesis komprene legi ĝin eble sesoble pli rapide, ol la originalan version. Mi faris nenion pli, ol aranĝis la vortojn laŭ racia vortordo, ŝanĝis multajn nekonvenajn verbojn al trafaj verboj respektante la subtilecon de la mesaĝoj, kaj kompletis la terure elipsajn frazojn je racie kaj gramatike korektaj. Fakte mi ne ŝanĝis la manieron esprimi elekteme, beletre la mesaĝenhavon, sed nur forigis la gravajn etnolingvajn influojn.

Ne estas saĝe difini ŝanĝendaĵojn nur laŭ propra inspiro/ideo/opinio, sed estas pli saĝe esploranalizi la plej karakterizajn, la plej oftajn erarojn, malklaraĵojn spertitajn en lingvouzo. Kompreneble, oni ne ĉerpu multajn spertojn el la lingvaĵo de komencantoj, kvankam por pritaksi la gradon de facileco de iu lingvo, indas iom studadi ankaŭ la procezon kiel evoluas ilia lingvaĵo.

Por fari korektojn, por forigi nekonvenaĵojn elde ajna verkaĵo, produkto, necesas analizi kritike ĝian uzadon, funkciadon, kaj marki tiujn erojn, kiuj kaŭzas oftajn erarojn, malcertecojn, problemojn. Tio validas ĉu por planlingvo, ĉu por ŝtata leĝo, ĉu por teknikaĵo, ktp.

Post kiam evidentiiĝis tiuj eroj de iu verkaĵo, produkto, kiuj generas malfacilaĵojn dum uzo, funkciado, eblas cerbumi pri alternativaj solvoj. Foje necesas replani, repensi la tutan aferon.

Kaze de Eo eblas fari aŭ nur malmultajn ŝanĝojn, kiuj ne postulas rekompili la jam dise en la mondo pretajn vortarojn, aŭ rekompili la tutan planlingvon, sed tiukaze necesas re-verki ankaŭ la vortarojn. Sed per malmultaj ŝanĝoj eblas nur forigi malcertecon en lingvouzo, sed ne pliigi la facilecon pri lingvo-alproprigo kaj uzo.
Mi intence emfazas la plurlingve kompilitajn vortarojn, ĉar sen tiuj vortaroj (kreitaj por multaj etnolingvoj) simple ne eblas disvastigi planlingvon. Temas kompreneble pri profesiaj vortaroj kun klarigtekstoj por vortoj, sed ne pri simplaj vortolistoj.

Sekve, eĉ se iuj sukcesus finverki la plej bonan, facilan planlingvon en la mondo, ĝi neniam disvastiĝos ĝis kiam iuj ne kompilos ankaŭ profesiajn vortarojn por multaj etnolingvoj. Ne malpli necesa estas havigi lernolibrojn kompilitajn en etnolingvoj, ĉar komence oni ne povas apogi sin je ankoraŭ ne ekzistantaj instruantoj. Mi aldonas, ke laŭvice la tria bezonataĵo estas havigi profesie (senerare, sen-salamandre!) kompilitajn modelfrazojn. La kvara ŝtupo estas havigi por lingvolernantoj seneraran, sen-salamandran beletron.

Sed por fari el E-o iun signife facilan planlingvon, necesas rekomplili ĝin debaze. Tio postulas tute novajn vortarojn, lernolibrojn kaj literaturon.
Mi ne povas imagi, kiel eblus atingi tion, ke en ĉiu lando kun aparta etnolingvo oni kreu la necesajn profesiajn vortarojn kaj lernolibrojn por iu nova planlingvo. Por tio necesas iu komunumo, kiu havu anojn en multaj landoj, kaj pere de tiuj anoj realiĝu kunordigita lernilverkado.

Tre koncize formulite, miaj modifproponoj celas forigi la fontojn de tiuj ĉiam samaj eraroj, problemoj, kiuj sperteblas ĉe lingvouzantoj jam de 120 jaroj!

1.) malcerteco pri la uzo de verboj rilate al transitiveco. - necesas verboj, kies komprenon la frazo kaj iu memstara formativo difinas.
2.) konfuza lingvaĵo pro forgeso postmeti rektobjektan finaĵon, manko de prepozicia akuzativo. - necesas difini vortordon rilate al adjektivoj kaj A-finaĵaj aktivaj kaj pasivaj participoj, aŭ ekuzo de prepozicia akuzativo.
3.) konfuza lingvaĵo pro forgeso postmeti pluralan finaĵon al adjektivoj kaj A-finaĵaj aktivaj kaj pasivaj participoj. - sufiĉas aldoni pluralon nur al substantivo.
4.) teruraj frazoj pro disa-misa vortordo, plumpa sinteno dum kompili frazojn (neŭzo de cerbo: pensoj skribitaj rekte el menso, sen ioma klopodo/penado ordigi la vortojn). - necesas enkonduki certajn regulojn pri vortordo.
5.) disa-misa uzo de la kompleksa konjugacio. - bezonatas klara kaj racia difino pri la verbotempoj, kaj pri kiukaze oni uzu aŭ neŭzu la kompleksan konjugacion. Alia solvo estus atribui al helpoverbo la rolon difini la kompleksan verbotempon, kaj la ĉefa verbo havu nur iun apartan, fiksan formon.
6.) trokoncizaj, ofte nebulaj frazumadoj pro refleksivaj aktiv- kaj pasiv-participoj. - necesas eviti ilin, uzante priskribon.
7.) konfuzo dum la uzo de ĵ kaj ĝ. - necesas ŝanĝi unu el ili al alia prononco.
8.) grava penado dum prononci "sc". - necesas ŝanĝi tiujn vortojn, aŭ intermeti iun vokalon.
9.) problemoj pro supersignoj. - necesas kompili la planlingvon sen supersignoj.
10.) nesolvita problemo pri vortokunmetado (pri enlasi aŭ ne la finiĝon de vortospeco). - necesas doni klaran regulon.
11.) malcerteco, erara uzo de certaj vortoj, kiuj donas diversajn komprenojn funkcie de ilia relativa pozicio al iu koncerna vorto (vortordo). - necesas difini klarajn regulojn.
12.) centoj da esceptoj, salamandraĵoj, tn. "Zamenhofaĵoj". - necesas forigi ilin.
13.) Malcerteco pri la uzo de propraj nomoj. - necesas difini unusencajn regulojn, kaj forigi ĉiujn esceptojn.
14.) grava kaj longtempa baraktado/penado dum alproprigi la tn. "tabelvortojn". - krei tabelvortojn, kiuj ne similas tiom multe unu al alia. Ne ĉiam tiaj vortoj estas pli facile encerbigeblaj, kiuj estas tre kurtaj.
15.) malcerteco pri la uzo de "mal"-vortoj. - por la plej ofte uzataj "mal"-vortoj ekzistu ankaŭ rektaj vortoj.
16.) por eviti ellerni maloportunan lingvaĵon, necesas krei novan, seneraran literaturon kun racia, eleganta vortordo, kiu estu libera de etnolingvaj influoj, salamandraĵoj.

Eblus mencii ankoraŭ multajn ceterajn ŝanĝendaĵojn, sed mi fokusis precipe je la plej komunaj eraroj.
16 years ago ( translate )

Laszlo Istvan TOTH said:

/"Mi argumentas, ke nur pro la enebtonitado de Esperanto ni havas hodiaǔ la tiun ĉi lingvon."/
---

Tio estas falsa konvinko, ke lingvo povas konserviĝi/postvivi nur se oni altrudas netuŝeblecon al ĝia gramatiko. Fakte jam nun kelkaj verkistoj fajfas pri la preskriboj de Fundamento, kaj uzas ne-Fundamente la planlingvon, tamen ĝin ne minacas malapero pro la kontraŭ-Fundamentaj ŝanĝoj.
Ido postvivis same kiel Esperanto malgraŭ ĝia "tuŝebleco". La diferenco laŭ la nombro de uzantaro inter Esperanto kaj Ido ne rilatas al lingvokvalito, sed al diferenco de mona kaj influa apogitecoj inter la du planlingvoj. Pri la absolute necesaj premisoj por disvastigi planlingvon vi povos legi en la sekva La Gazeto.
Fakte la genia ideo de Zamenhof ne rilatas konkrete al la planlingvo Esperanto, sed ĝenerale al iu neŭtra kaj facila planlingvo. Kvankam Eo ne sukcesis iĝi tia racia, facila planlingvo je kia revis Zamenhof, tamen ĝi, kiel "fenomeno" montras klare eblon enkonduki sukcese planlingvon alen ĉiutaga uzo.
EU rajte pretendas de ajna enkondukota planlingvo, ke povu apliki je ĝi tutan kontrolon, decidon, prijuĝon. Kaze ke oni enkondukos iun planlingvon, pli gravas estonto, ol estinto. Estas malsaĝe insisti pri netuŝebleco nur pro la jam ekzistantaj literaturaj verkaĵoj. Oni vivas por estonto, sed ne por estinto. Kaze de enkonduko (post la aplikitaj ŝanĝoj) la planlingvo estos flegata de oficialaj instancoj, do ĝia "supervivo" estos garantata.
16 years ago ( translate )

Laszlo Istvan TOTH said:

Gravaj, sukcesaj atingoj ne kreiĝas per unu persono.
Guglielmo Marconi inventis radion (sed se li ne inventintus ĝin, pli-malpli frue inventintus ĝin iu alia fakulo), sed la nune uzata profesia radio ŝuldas siajn kvalitojn al centoj da inĝenieroj.
Paul Nipkov inventis la principon diserigi imagon (principo, kiu staras baze de televidilo), sed la modernaj televidiloj ŝuldas siajn kvalitojn al centoj da inĝenieroj.
Zamenhof inventis la principon de skemeca planlingvo, sed por krei planlingvon, kiun oni povas ellerni kaj uzi multe pli facile kaj korekte, necesas dekoj da fakuloj.

En nuna stato, Esperanto trompas eksterulojn: ĝi havas literaturon, sed krom verkistoj, apenaŭ eblas trovi Esperantistojn, kiuj parolu sufiĉe bone la lingvon. Eĉ instruistoj, kiuj uzas la lingvon jam de pli ol 40 jaroj uzas en forumoj pri Esperanto siajn patrinlingvojn, ĉar sinesprimi subtile Ee estas tre pene por ili. Eble la unua verkisto, kiu konsciiĝis pri tiu malgaja fenomeno, kaj menciis tion publike, estis Kazimierz Bein. Tiu fiasko eble donis falsan imagon pri la postrestinta sukceso. Reklamoj kaj gloradoj provas kompensi la fiaskon. Iuj kredas, ke la skemeco kulpas. Sed ne, kulpas la devojiĝo desur la racia gvidlinio. Kulpas ankaŭ la klopodo pri troa simpleco. Manke de necesaj gramatikiloj (ŝparitaj je la egido de "sufiĉo"), verkistoj transprenis idiomaĵojn el etnaj lingvoj, kaj per tiu sinteno disrompis la principon pri racieco, skemeco de la planlingvo, transformante Esperanton al kaprica, esceptoplena planlingvo. Ĉ. 90% el PMEG dikas pro kapricaĵoj, esceptoj.
16 years ago ( translate )

Laszlo Istvan TOTH said:

/"Tamen nur du ĉiutaguzataj radikoj komencas per “sc” – scii kaj scienco."/
---

"La oscedanta, sciencema sciuro scivole eksciis, ke missciis ion pri la ascendanta absciso."

:-)
16 years ago ( translate )

Laszlo Istvan TOTH said:

Ĉu "ch", "gh", "jh", "hh", "sh", "uh" ne estas digrafoj?

En hungara lingvo ekzistas la jenaj digrafoj: "cs", "dz", "gy", "ly", "ny", "sz", "ty", "zs".

Ne tio estas la grava problemo, ke miaopinie aŭ viaopinie ses supersignoj plaĉas aŭ ne plaĉas, sed tio, ĉu eksteruloj akceptas aŭ ne akceptas supersignojn post la alkutimiĝo al la angla lingvo.

Pluse, indas pripensi tion, ke restis kvar literoj (signoj) neŭzitaj: Q W X Y.
Kaj la supersigno ĥ estas formortanta.
16 years ago ( translate )

Laszlo Istvan TOTH said:

/"Mi ne komprenas tiun ĉi konfuzon. Ekzemple en la angla estas tute klara la malsimilaĵo inter “pleasure” kaj “pledger” Por mi ekzemple ‘ĝis la’ tute ne egalas kun ‘ĵis la’"/
---

En la angla oni uzas kaj "ĵ" kaj "ĝ", sed en multaj lingvoj ne ĉeestas ambaŭ, kaj por lingvouzantoj estas pene diferencigi ilin. Mi tion spertas ofte dum instruado.
Estus amuze, se oni devus unue ellerni la anglan por, ke poste povu pli facile prononci tiujn du Esperantajn literojn! :-D
Ĉ kaj ŝ eblas facile distingi.
16 years ago ( translate )

Laszlo Istvan TOTH said:

Konekse al la malfacilaĵoj pri prononco, mi invitas vin testi vian konataron, kiu parolas Esperante, kaj analizi la prononcojn pri la diftongoj "aŭ", "eŭ" kaj "oŭ", kaj pri la fonemo ĥ.
Poste provu rezumi kiom el ili prononcas simple "au" anstataŭ "aŭ", simple "eu" anstataŭ "eŭ", simple "ou" anstataŭ "oŭ", kaj simple "k" aŭ "h" anstataŭ ĥ.

Por tio, atentu je la prononcoj pri la vortoj: aŭ, laŭ, antaŭ, ankaŭ, ankoraŭ, hodiaŭ, hieraŭ, morgaŭ, aŭdaca, eŭforio, Eŭklido, Eŭropo, eŭtanazio, pneŭo, pseŭda, boŭlo, poŭpo, ĥoro, eĥo, ĥemio,ĥolero, ĥaoso, ktp.

Laŭ miaj ĝisnunaj spertoj, esploroj, la granda plimulto de lingvouzantoj ne prononcas korete tiujn diftongojn kaj la fonemon "ĥ" : laŭ mi el 100 parolantoj eble nur ĉ. du(!) prononcas korekte tiujn diftongojn kaj la fonemon "ĥ", sed tio ne kauzas problemojn pri la klara interkompreniĝo!

Mia rimarko celas demonstri tion, ke se oni en praktiko ne volas aŭ povas sekvi iun vojon, sed anstataŭe sekvas alian vojon, sen okazigi problemojn, tiukaze estas tute sensence insisti pri iu vojo, kiun preskaŭ neniu emas aŭ povas sekvi.
Tiaj, en praktiko neŭzitaj diftongoj, fonemoj *ne* devas enesti en iu ajn planlingvo!

Similan fenomenon vi trovos ankaŭ pri la angla: la granda plimulto de tiuj, kies patrinlingvo ne estas la angla, prononcas ekz. la difinan artikolon "the", aŭ simple "dö", aŭ simple "dzö" (respektive: "di" aŭ "dzi"). - ["ö", kiel ekz. en la germana lingvo].
16 years ago ( translate )

Laszlo Istvan TOTH said:

Fakte oni devas tion ekkompreni, ke jam pasis pli, ol 120 jaroj ekde kiam Esperanto estis taksata kiel "moderna planlingvo", kaj ĝi nun, ene de nia nova mondo (kun specialaj pretendoj pri praktikeco) jam bezonas rekonsideron. Ĝi bezonas ŝanĝojn, sen kiuj riskas iĝi antikva kuriozaĵo, aŭ simple malaperi.
Se oni farus en nia mondo "inventaron" pri tiuj personoj, kiuj nuntempe regas bone Esperanton, trovus preskaŭ nur tre maljunajn homojn, kiuj post jardeko jam ne plu povos flegi, pluvivigi la lingvon. Sen bonaj lingvouzantoj lingvo ne povas postvivi. Tiu antikva, postrestita aspekto, impreso de la planlingvo ne multe allogas gejunulojn. La influo/efiko de la angla lingvo vekas en oni pretendojn pri praktikeco.
Por planlingvo kiu havas mision iĝi interetna lingvo, oni starigas multe pli severajn postulojn, ol por ajna etna lingvo. Planlingvo iĝas akceptata nur tiukaze, se ĝi estas plur-rilate ne pli praktika, sed *multe pli* praktika, ol iu ajn etnolingvo. Eĉ malpli gravaj mankhavoj povas forturni la interesiĝon fare de la monda publiko. Esence necesas krei planlingvon kiu enhavu minimume tiujn avantaĝojn, kiujn havas la angla lingvo, kaj pluse *ne enhavu* la malavantaĝojn de la angla.
16 years ago ( translate )

Laszlo Istvan TOTH said:

Eblas paroli pri praktikeco, sed eblas sinesprimi eĉ pli ĝenerale: planlingvo estu alloga por homoj, kiuj vivas en la X X I-a jarcento!
Se el pli, ol 3000 gejunuloj, kiuj ĉiujare *efektive* ellernas Esperanton, nur malpli, ol 2% restas kaptitaj fare de la planlingvo, ja ne eblas diri, ke en la X X I-a jarcento Esperanto en nuna formo estas alloga.

Rilate al la pretendata fakeco por lingvokreanto, mi opinias tiel, ke pli gravas grupa (do ne sola) verkado, ol fakeco. Ene de laborgrupo tamen bonvenas almenaŭ unu lingvisto, kiu povas pli profesie formuli por lernolibroj la regulojn de la planlingvo, kiam ĝi jam estas preta.

Sed ampleksa verkaĵo kreita de ununura persono, kiu pluse ne petis helpon disde lektoroj, ne havas ŝancon iĝi profesia. Profesia lingvokreado estas tiom grandioza tasko, ke postulas kunordigitan kunlaboron de pluraj homoj, ĉar ĝi devas paralele konformiĝi al pluraj postuloj.
Iam, la posedanto de la ludil-fabriko Lego asertis: "Nur la plej bona afero povas esti "sufiĉe bona".

Planlingvo ne iĝos simpla nur pro tio, ĉar oni difinas ĝin per malmultaj reguloj. Tio igas ĝin esti eĉ malpli facila, eĉ pli komplika!

Ekzemple:
Uzante la saman finiĝon "-n", la saman prepozicion "de" por pluraj roloj, ne faciligas la lingvolernadon, sed male.
Lasi vortordon esti tute libera faciligas la situacion *nur* por kompilanto (ĉar ne devas multe cerbumi), dume grave malfaciligas la situacion por legantaro, ĉar kuraĝigas onin kompili tute terurajn frazojn.
Lasi formativojn, certajn rolvortetojn sen unusencaj, klaraj reguloj, ne simpligas la planlingvon, sed male.
Ktp.

Mi preskaŭ ĉiutage spertas dum instruado, kiom multe la gelernantoj penadas ellerni la planlingvon pro la akuta manko de klaraj, raciaj reguloj, kaj pro la nekohera, kontraŭdira literatura lingvaĵo.
Kiel mi donu al ili raciajn regulojn, se ili spertas en literaturo ne unuecan lingvaĵon, kian havas ĉiu ŝtata etna lingvo dum certa epoko?

Iuj literaturaj verkaĵoj klopodas sekvi certajn "privatajn" regulojn, dume aliaj konformiĝas al aliaj "privataj" reguloj, kaj eĉ pli aliaj verkaĵoj konformiĝas al neniaj konkretaj reguloj, la disa-misa skribstilo karakterizas ilin. Ĉio-ĉi okazas pro tio, ĉar 16 reguloj estas skandale malmultaj por ajna lingvo, dume la nekonsekvenca lingvaĵo de Ekzercaro kaj la tradukoj pli konfuzigas gelernantojn, ol helpas ilin.
Nu, kiel gvidu sin gelernantoj, se nenie trovas konsekvencan regularon por Esperanto?
Mi tute ne miras pro tio, ke eĉ 40 jaroj ne sufiĉis por multaj eminentuloj ellerni uzi korekte, bonkvalite la planlingvon. Pro manko de klaraj reguloj, tiuj personoj kiuj ne disponas pri racia lingva iniciativo ne povas korekte ellerni Esperanton.

Kaze de Esperanto la parolantaro ne povas havi signifan rolon ĝis kiam anstataŭ tiu tro malriĉa baza regularo oni ne kreos ian profesian regularon, preterlasante la erarojn kaj kontraŭdirojn el la tuta Fundamento, respektive ĝis kiam oni ne konsilos gelernantojn *eviti* legi certajn literaturajn verkaĵojn, kiuj abundas pri eraroj, kaj havas teruran lingvaĵon.
16 years ago ( translate )

Laszlo Istvan TOTH said:

La plimulto malakceptis la reformproponojn de Zamenhof, precipe tial, ĉar tiuj proponoj estis prezentataj *en unu pakaĵo*. Mi ne scias kial, ĉu intence aŭ ne, sed mi tamen volas kredi, ke ne intence...
Pli dece estintus prezenti ilin popece, aŭ prezenti plurajn "pakaĵojn" (ĉar ene de proponaro diversaj proponoj ofte povas kunligiĝi). Do mallonge, la tuta afero pri reformo estis gvidata neprofesie. Eĉ mi ne akceptintus ĉiujn proponojn en la sama pakaĵo.

Mi jam renkontis plurajn E-istojn kiuj asertis, ke ili ne akceptus alian planlingvon, eĉ se ĝi estus nekompareble pli bona, ol E-o, ĉar ili jam *ne volas* ellerni pluan planlingvon!
Egoismo pro pigreco fare de la tiamaj voĉdonantoj ellerni uzi iom alie la planlingvon, same efikis grave al la voĉdono.

De tiam ekaperis pluraj similaj iniciatoj, kiuj povas prezenti realajn ekirpunktojn por prilabori pli modernan planlingvon.
Vi skribis, ke "tia homo ĝis nun mankas" - sed mi diras: tia homo (singulare!) eĉ ne ekzistu, sed ja ekzistu profesia, kunordigita *grupo* de "tiaj homoj"!

Mi jam menciis tion, ke lingvo ne iĝos facila nur pro tio, ĉar oni donas por ĝi malmultajn regulojn, sed male. Jam antaŭ cent jaroj lernolibroj enhavis centojn da reguloj. Nek Esperanto devintus esti escepto.

Vi skribis: " tie, kie sidas kvin fakuloj, vi havas dek opiniojn" - jes ja, ni ekhavu ne dek, sed centon da ideoj! La plej gravaj homaj realigoj kreiĝas per kunlaboro ne de kvin, sed de centoj, miloj da kunlaborantoj. Tute ne veras tio, ke grupa laboro ne helpas en kreado pri nova lingvo, sed male!
La nova hebrea duon-planlingvo kreiĝis per grupa kunlaboro de fakuloj.

Tiu aserto, ke Esperanto estas la unusola planlingvo, kiu evoluis de projekto al realo, estas personkultemeca aserto. Multaj ekseraj faktoroj helpis ĝian disvastiĝon, pri kiu mi jam skribis en kelkaj artikoloj.
16 years ago ( translate )

Laszlo Istvan TOTH said:

Rilate al personkultemo mi pensis pri la glorigo pri Zamenhof. Li ja meritas laŭdojn, sed saĝe estas pritaksi verkaĵon sendepende de verkisto.
Per tiu rimarko mi ja kritikis d-ron Blanke, ĉar li asertis maveraĵon. Tion pruvas ekz. la ekzistanta literaturo pri Ido.

Por mi, kaj opinioj, kaj ideoj estas bonvenaj. Mi ne konsideras tion kiel malavantaĝon, se pluraj kunlaborantoj prezentas diversajn opiniojn, ideojn, sed male. Oni prezentu kiel eble plej multajn opiniojn kaj ideojn. Helpe de tiuj opinioj kaj ideoj eblas evolui.

Sed min ĝenas la spertebla fisko pri Esperanto, kaj mi provas prilumi la kialojn, kaj se eblas, solvi la problemojn, anstataŭ nebuligi la veron/realon, kiel kutimas tion fari la politikaj propagandoj.
16 years ago ( translate )

Laszlo Istvan TOTH said:

/"Literaturo PRI Ido ne pruvas, ke ĝi estas planlingvo kun konsiderinda nombro da anoj kaj literaturaĵoj."/
---
Tute prave, sed laŭ la opinio de d-ro Blanke, Esperanto estas: " la unusola, kiu ŝanĝiĝis de projekto al realeco." - nu, tio ja demonstars mankhavon pri informiteco, aŭ antaŭjuĝon.

Ankaŭ Ido evoluis de projekto ĝis realo (uzebla planlingvo kun originala kaj tradukita literaturo).

La grado de disvastiĝeco estas tute alia afero.
La angla lingvo disvastiĝis tiom multe ne tial, ĉar ĝi estis "signife pli bona", ol ekz. la franca.
Tute same nek Esperanto disvastiĝis nur tial, ĉar ĝi estis "signife pli bona", ol ekz. Ido.
Do paroli pri "sukceso" de iu lingvo konsiderante nur la gradon de disvastiĝeco estas trompa aliro al la problemo.


/"Tion mi komprenas. Sed la homoj ĉi tie estas esperantistoj."/
---
Se tiel estas, ke ili estas nur fanatikaj Esperantistoj, anstataŭ esti klarvidaj, ne-egoistaj homoj kiuj deziras havigi al homaro la plej utilan planitan pontlingvon, nu, tiam mi bedaŭras tion...

Mi pensas kaj agadas laŭ la intereso de la tuta homaro, sed ne nur laŭ la intereso de iu antaŭjuĝa, malgranda komunumo. MI estas adepto pri demokratia eblo elekti libere la plej konvenan version de iu planlingvo, aŭ elekti libere inter la plej bonaj planlingvoj, aŭ se oni opinias tiel, ke tia akceptebla moderna planlingvo ankoraŭ mankas, tiukaze oni ja kreŭ ĝin helpe de modernaj rimedoj, kiel kreiĝis la nova duon-planita hebrea lingvo. Elekti la plej konvenan planlingvon, morale *neniel* rajtas decidi nur iu certa, "interesata" komunumo, sed ja la tuta homaro!
16 years ago ( translate )

Laszlo Istvan TOTH said:

/"Ĝis nun mi ne respondis al tiu artikolaro. Sed dum la lastaj semajnoj post legado de viaj tezoj du el miaj kontaktoj en Ipernity forlasis Esperanton (unu ekstudis Idon)."/
---

Plenkreskuloj decidas laŭ siaj propraj prudentoj. Forlasi aŭ ne forlasi Esperanton estas rezulto de propra decido. Tiuj, kiuj legas diversajn artikolojn, havas eblon kaj rajton analizi, trapensi la enhavon, kaj decidi mem.
Tiuj, kiuj estas prudente konvinkitaj pri la malo de la teksto-enhavo, agos konforme al tiu propra konvinko.
Kazimierz Bein ne legis miajn artikolojn, tamen havis similan opinion pri Esperantistaro.
Oni konu ĉies opiniojn, kaj poste decidu mem!
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

Ĉu vi vere kredas tion, ke tiuj miloj da gejunuloj, kiuj ĉiujare faras sukcesan ekzamenon pri Esperanto ne_lernas_el_lernolibro?
15 years ago ( translate )