Loading
Ĉu Esperanto estas aŭ ne estas fonetika lingvo?

Por klarigi tion, necesas unue interkonsenti pri kion oni povas nomi "fonetika lingvo".
Fonetika lingvo estas tiu lingvo, en kiu oni *devas* prononci literojn tiel, kiel ili estas skribitaj.

Lingvoj en kiuj oni *devas* prononci literojn aŭ nur iujn literojn alie, ol kiel ili estas skribitaj, ne estas fonetikaj aŭ tute fonetikaj.
Certe vi rimarkis mian elstarigitan vorton "devas". Ne senkiale, ĉar ĉio dependas de *reguloj*.

Tiu fakto, ke ekz. iu germano ne povas prononci korekte la literon "r" evidente ne signifas tion, ke Esperanto ne_estas_fonetika lingvo.

Tiu fakto, ke iuj lingvouzantoj ne povas prononci korekte la vorojn "ekzameno" kaj "ekzisto" (ili prononcas: egzameno kaj egzisto) ne signifas tion, ke la lingvo Esperanto ne estas fonetika.

Tiu fakto, ke dum flua, rapida parolado iujn literojn oni "forglutas" aŭ ŝanĝas kiam prononcas sinsekve du vortojn (ĉar estas malfacile ilin prononci korekte tiom rapide) ne signifas tion, ke Esperanto ne estas fonetika lingvo. Aliaj lingvouzantoj penadas prononci la vortojn "scienco", "sciuro", ili do prononcas: "cienco" aŭ "sienco", "ciuro" aŭ "siuro".

Tiu fakto, ke iuj lingvouzantoj tute ne penadas prononci la diftongojn "aŭ", "eŭ" kaj "oŭ" prononcante simple "au", "eu", aŭ "ou" ne signifas tion, ke Esperanto ne enhavas tiujn diftongojn.

Esperanto tamen restas fonetika lingvo ĝis kiam oni enkondukos konkretajn *regulojn* por prononci iujn vortojn alie, ol kiel ili estas skribitaj.
Por mi ekzemple ĝi estas ankaŭ dumuze fonetika lingvo, ĉar mi ellernis prononci korekte la vortojn "ekzameno", "scienco", "okdek ok", "rariĝi", ktp.
Kontraste al tio, ekz. la hungara lingvo ne estas tute fonetika, ĉar ja ekzistas konkretaj reguloj, laŭ kiuj oni *devas* prononci alie iujn vortojn, ol kiel ili estas skribitaj, sed ne ĉiam pro tradicio, sed simple pro tio, ĉar estas malpli komforte prononci ilin laŭ iliaj skribitaj formoj.

Indas diferencigi nefonetikan lingvon, en kiu oni iujn literojn *devas* alie prononci, disde lingvo, en kiu nur *iuj lingvouzantoj* ne prononcas, aŭ ne povas prononci literojn fonetike, kvankam neniu regulo postulas aliigi prononcon.

Oni ĝenerale havas nur proksimuman konon pri kiel *estus* korekte prononci fonetike diversajn literojn. Estas necese instrui en lernejoj unue la Internacian Fonetikan Abocon [International Phonetic Alphabet], kaj poste komparigi je gelernantoj la prononcon de ĉiu litero de la patrinlingvo laŭ tiuj de Internacia Fonetika Aboco. Bedaŭrinde ofte nur tiuj gelernantoj konatiĝas kun tiu I.P.A., kiuj lernas la anglan.

6 comments

Laszlo Istvan TOTH said:

Ĉu iu povas diri al mi, ke en Esperanto kiu(j)n litero(j)n oni ne devas, aŭ simple ne eblas prononci tiel, kiel ĝi aŭ ili estas skribita(j)? - kompreneble, ni ne fokusu al specialaj kazoj (ekz. germanoj, kiuj ne alkutimiĝis prononci la literon "r" ; onidire la prononcon de la litero "r" necesas ellerni en infaneco).
15 years ago ( translate )

Laszlo Istvan TOTH said:

/"Ĝis nun mi ne respondis al tiu artikolaro. Sed dum la lastaj semajnoj post legado de viaj tezoj du el miaj kontaktoj en Ipernity forlasis Esperanton (unu ekstudis Idon)."/
---

Plenkreskuloj decidas laŭ siaj propraj prudentoj. Forlasi aŭ ne forlasi Esperanton estas rezulto de propra decido. Tiuj, kiuj legas diversajn artikolojn, havas eblon kaj rajton analizi, trapensi la enhavon, kaj decidi mem.
Tiuj, kiuj estas prudente konvinkitaj pri la malo de la teksto-enhavo, agos konforme al tiu propra konvinko.
Kazimierz Bein ne legis miajn artikolojn, tamen havis similan opinion pri Esperantistaro.
Oni konu ĉies opiniojn, kaj poste decidu mem!
15 years ago ( translate )

Laszlo Istvan TOTH said:

Kara Rafael, mi tute ne trovas kialon mergiĝi alen tiaj linvosciencaj detaloj kiajn pritraktis nia kara lingvisto Blazio VAHA, ĉar min interesas la afero nur praktike, ne scienc-priskribe.

Tio, kio gravas kaze de iu planlingvo estas prononci vortojn kiel eble plej konforme al la skribita formo. Se vi estas emulo pri specialaj fakaj prinomoj, vi ja povas proponi iun prinomon por tiu pretendo!
Min interesas pli ĝeneralaj, pli konkretaj, pli gravaj aferoj, kiuj tuŝas vastan amason de lingvouzantoj.
15 years ago ( translate )

Laszlo Istvan TOTH said:

Kara Rafael, min tute ne eblas impresi per specialaj fakaj prinomoj. Ĉiun specialan fakan prinomon eblas klarigi ankaŭ sen specialaj fakaj vortoj.

Kion vi komprenas pri "profesia sperto"?

De kiam mi spertis tion, ke iuj diplomitaj spertuloj ne kapablas rekoni gravajn lingvajn aferojn, por mi ili jam ne plu pezas ĉe pesilo. Kiel mi jam diris, min ne eblas bril-blindigi per lingvaĵo plena per specialaj fakvortoj. La kono de specialaj fakvortoj ne estas garantio pri kapablo pensi racie.

Pri postulemo, mi jam menciis plurfoje, ke pri fremdaj etnaj lingvoj mi ne starigas severajn pretendojn.
Sed oni kreas planlingvon ĝuste tial, ke tiu planlingvo ne plu enhavu nenecesajn malfacilaĵojn (alie prononci vortojn, ol skribi ilin, uzi neregulajn, esceptajn verbojn, doni por la samaj vortoj tro multajn rolojn, ktp.)

Ankaŭ la anglan lingvon eblas tiel ŝanĝi, ke ĝi estu multe pli facila, ol kia ĝi nun estas. Nu, kompreneble tion en praktiko ne eblas realigi pro tradiciaj kialoj. Sed ja eblas ekuzi iun "ŝanĝitan" anglan lingvon, per alia nomo! Tio ne konfliktos kun tradicioj.
Ĉiu etnulo povus listigi en sia patrinlingvo lingverojn, kiuj estas tute superfluaj (por ne diri stultaj), forigeblaj aŭ ŝanĝeblaj sen kaŭzi problemojn. Sed estas pli praktike verki planlingvon, kiu ligiĝas al nenia tradicio.

Pri "alen":
Mi spertis tion, ke se io ne plaĉas al Esperantistoj, ili rifuzas ĝin eĉ ignorante Fundamenton. Tiam Fundamento tute ne gravas por ili!
Vortokunmetado ja estas permesata, sed Esperantistoj pro enradikiĝintaj uzkutimoj kontraŭstaras al Fundamento se temas pri "al" + "en" = "alen"; "al" + "sur" = "alsur", ktp.!
Ili sintenas kiel iuj kredantoj: interpretas Biblion ĉiam tiel, kiel pleje konvenas al si! - Ili kapablas argumenti eĉ krimon, se tiel diktas siaj interesoj!

Amike
laszlo
15 years ago ( translate )

Laszlo Istvan TOTH said:

Kara Rafael,

/"Vi denove parolas pri temoj pri kiuj vi mem persone diris ke ne estas allogaj por ghenaralaj esperantoparolantoj."/
---
Bv. klarigi al mi, pri kio vi konkrete pensis. Cetere mi ne povos reagi pri la esenco.



/":-))))))))))"/
/" ridindega, ridindega argumentado :-))))))))))))))))))))))))))))))))))))"/
/"Ridinde, jajajajajajajaja."/
ktp.
-----
Ŝajnas, ke vin inundis emocio...
Ĉu vi konas tiun popoldiron, ke tiu, kiu laŭtadas ne pravas? :-)


/"Eble vi scias ke vera lernado de denaska lingvo nur realighas se lernado okazas antau ol kiam infano/ino ighas juna adoleskanto"/
---
Kio alio povas okazi al denaska lingvo krom tio, ke "realiĝas"? - (vi skribis, ke: *nur realiĝas*)
Ĉu Esperanto estas tiom malfacila lingvo, ke ne eblas korekte ellerni la uzon de "ankaŭ", "nur", ktp.? :-)
Eble mi tamen pravis, kiam mi skribis, ke E-o estas tro malfacila por esti korekte uzata...

Nun mi fakte ne intencas *trovi erarojn* en via teksto, sed nur indulgi al vi, ĉar ne vi kulpas pro la eraroj, sed Fundamento kulpas, ĉar ne klarigas profesie la uzadon de la planlingvo. :-)

Se ankaŭ vi trovos erarojn en mia teksto, tio signifos, ke Esperanto estas tiom malfacila planlingvo, ke eĉ post dek jaroj de itensa uzado ne eblas ĝin korekte ellerni! :-) - do mi ne hontos pro miaj eraroj, sed male, mi povos demonstri al ĉiuj, kiom malfacila estas Esperanto. :-)

Cetere ne ekzistas tiusence "vera lernado de denaska lingvo", ĉar denaska lingvo estas la unua lingvo, kiun novnaskita bebo perceptas (plej ofte disde sia patrino). Post tio, povas sekvi la tn. familia(j) lingvo(j).
Oni ofte dum siaj vivoj ne plu parolas la denaskan lingvon (kiun povas eĉ forgesi), sed parolas iun familian lingvon.


/"Chu vi vere, vere komprenas kunmetadon en esperanto? "/
---
Kara Rafael, vortokunmetadon difinas Fundamento. Ne ekzistas "alternativa" Fundamento. Ĉiu homo lernas Esperanton surbaze de Fundamento. Se vi ankoraŭ ne legis ĝin, mi citos tiun regulon (la 11-an), kiu dispozicias pri vortokunmetado:

11) Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (la ĉefa vorto staras en la fino); la gramatikaj finiĝoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj.

Klare, ĉu ne? :-)
.....


Vidu, kiom insistema mi estas: :-)
Mi denove starigasal vi la demandon: Kial la plimulto de Esperantistoj ne parolas siajn planlingvon?

Amike
laszlo
15 years ago ( translate )

Apelete Agbolo said:

Al konata E lingvisto mi faris demandon : bv klarigi kion signifas la vorto "alofono"

Ĝi ne estas kunmetita el alo kaj fono sed ĝi estu " alia sono "
15 years ago ( translate )